Belartaj Konkursoj de UEA
La Belartaj Konkursoj de UEA okazas ĉiujare kun limdato je la 31-a de marto kaj la rezultoj anoncitaj en la Universala Kongreso. Branĉoj nuntempe estas poezio, prozo, eseo, teatraĵo, kaj infanlibro. La Konkursoj estis lanĉitaj en 1950 laŭ iniciato de Reto Rossetti sub aŭspicio de UEA. La konkursoj havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.
"BK" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon BK (apartigilo).
Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj.
OrganizoRedakti
La Belartaj Konkursoj enhavas jenajn branĉojn[1] kaj subbranĉojn:
- a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo 500 vortoj);
- b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
- b-1) Mikronovelo (maksimuma longo 100 vortoj)
- c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aŭ la Kongresa Temo (proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉirkaŭ 400 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
- ĉ) Teatraĵo originala;
- ĉ-1) Monologo aŭ Skeĉo (daŭro inter 10 kaj 15 minutoj)
- d) Infanlibro de la Jaro
ĴurioRedakti
Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj, kiuj nuntempe estas[2]:
branĉo | unua ĵuriano | dua ĵuriano | tria ĵuriano |
---|---|---|---|
poezio | István Ertl | Krys Williams | Mao Zifu |
prozo | Giulio Cappa | Trevor Steele | Tim Westover |
eseo | Gotoo Hitosi | Giridhar Rao | Antonio Valén |
teatro | Saša Pilipović | Giuliano Turone | Georgo Handzlik |
infanlibro | Edmund Grimley Evans | Ricardo Felipe Albert Reyna | Jang Jeong-Ryeol |
Antaŭaj ĵurianoj estas
- pri poezio: Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio); Ĵak Lepŭil' (Francio).
- pri prozo: Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio).
- pri eseo: Giridhar Rao (Barato), Antonio Valén (Hispanio) kaj Gotoo Hitosi (Japanio).
- pri teatraĵoj: Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio), Serĝo Sir (Francio).
- pri la infanlibro de la jaro: Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo).
Apartaj premiojRedakti
La premio "Nova Talento" ĉiujare estas aljuĝata al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuraĝigon, sed neniam gajnis premion. La nomon de "Nova Talento" oni gravuras sur la pokalon "Henriko Harabaĝiu". La unua premio en la branĉo eseo originala havas la nomon "Premio Luigi Minnaja".
Rezultoj de 2021 [3]Redakti
EseoRedakti
1-a premio ne aljuĝita.
2-a premio: Por ke ĉiu komprenu ĉiun. Aleksander Melnikov, Rusio
Honora mencio: Tridek malmortoj de Danielo. Roman Dobrzyński, Pollando
(8 verkoj, 6 aŭtoroj, 6 landoj)
Infanlibro de la jaroRedakti
La aventuroj de Jombor kaj Miki. Julian Modest; Eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio.
(6 verkoj, 4 aŭtoroj, 4 landoj)
KantotekstoRedakti
1-a premio: Ekas la nokto. Antonio Valén, Hispanio.
2-a premio: Kanto trista. Richard Hable, Aŭstrio.
3-a premio: Robinson’. Petro Palivoda, Ukrainio,
Honora mencio: Bela rev’. Ewa Grochowska, Francio.
Honora mencio: La balado de l’ kukolo. Serĝo Sire, Francio.
(19 verkoj, 12 aŭtoroj, 11 landoj)
PoezioRedakti
1-a premio: Koren de mallumo. Miĥail Frolov, Rusio.
2-a premio: Ĉe via cindro. Benoît Philippe, Germanio.
3-a premio: Ĉe la martkomenco. CHOE Taesok, Koreio/Litovio
Honora mencio: La sonĝo. Evgenij Georgiev, Kazaĥio.
(67 verkoj, 36 aŭtoroj, 23 landoj)
ProzoRedakti
1-a premio: Mi trinkas vino. Francisco Javier Moleón, Hispanio.
2-a premio: Parade antaŭ la reĝo. Anna Löwenstein, Britio.
3-a premio: Kredi. Sara Spanò, Italio.
(38 verkoj, 25 aŭtoroj, 17 landoj)
Prozo, subbranĉo mikronoveloRedakti
1-a premio ”Paula Adúriz”: Mia sozio. Jorge Rafael Nogueras, Usono.
(45 verkoj, 27 aŭtoroj, 16 landoj)
TeatraĵoRedakti
Neniu premio aljuĝita.
(1 verko, 1 aŭtoro, 1 lando)
Teatraĵo, subbranĉo monologo kaj skeĉoRedakti
Neniu premio aljuĝita
(4 verkoj, 2 aŭtoroj, 2 landoj)
PublikigaĵojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ el la regularo de la Belartaj Konkursoj de UEA, artikolo 1, stato de januaro 2019 esperante
- ↑ Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj, artikolo el Libera Folio kiu aperis la 28-an de januaro 2017 esperante
- ↑ Fonto: OLE (Originala Literaturo Esperanta)
Eksteraj ligilojRedakti
- Listo de gajnintoj en la retejo Originala Literaturo Esperanta de Sten Johansson
- Regularo de la Belartaj Konkursoj en la retejo de UEA
- Belartaj Konkursoj de UEA en 2019, artikolo aperinta en Revuo Esperanto en novembro 2018
Mondial-Eldonejo en Nov-Jorko prezentas libere elŝuteblajn volumojn de Belartaj Konkursoj de UEA: