Mikronovelo (ankaŭ mikrorakonto aŭ pli arte fulmofikcio) estas fikcia mallonga rakonto. La rakonteto povas estis tiom malgranda kiom nur je unu alineo, aŭ eĉ unu frazo. Temas pri la arto rakonti tutan historion per kiel eble plej malmultaj vortoj. La ĝenro povas esti konsiderita ene de iaspeca minimumisma movado.

La defio estas uzi fantazion de la legantoj, kiuj mem kompletigas la “nediritan” laŭ sia gusto. En tiu senco, ĝi iom similas poezion. Tute ne temas pri simplaj anekdotoj - kvankam ili povas ja esti humuraj. Ilia sekreto kuŝas en la surprizo, ĉe la fino de la teksto, kiu aldoniĝas al neordinaraj situacioj, tiel ke post la lasta vorto leganto sin demandu: - Kion pensi pri tio? Mikrorakontoj estas ĉiam provokaj kaj malbanalaj [1].

La diferenco inter fulmofikcio kaj novelo aŭ mallonga romano estas ke, kvankam fulmofikcio inkluzivas la klasikajn elementojn de rakonto - ĉeffiguro, konflikto, malhelpoj, komplikaĵoj kaj fino - la limigita nombro da vortoj en ĝi ofte devigas la verkiston lasi kelkajn el ĉi tiuj elementoj neskribitaj – kaŝitaj aŭ enkonstruitaj en la rakonto mem [2].

Fulmofikcio komencis sian evoluon jam en la fabloj de Ezopo. La famaj aŭtoroj de fulmofikcio estas Anton Ĉeĥov, Kafka, H.P. Lovecraft, Ernest Hemingway, Fredric Brown, Arthur C. Clarke, Kurt Vonnegut, Juan José Arreola, Leopoldo Lugones, Augusto Monterroso, Jorge Luis Borges kaj Julio Cortázar kaj pli. Fulmo-fikcio virtuale eksplodis en la postmoderna epoko ĉefe pro la unua generacio de la interreto kaj ĝia postulo je mallongaj kaj koncizaj tekstoj. La Mikropremio, kreita por la unua fojo en 2007, estas la unua premio dediĉita sole al fulmfikcio.

Multaj mikrorakontoj estas rimarkindaj pro sia poezia ŝarĝo kaj tial ofte la limo inter la poezio kaj la prozo estas malfacile determinebla. Tio okazas ĉe multaj tekstoj de Julio Cortázar, Antonin Artaud, Oliverio Girondo, Giannina Braschi kaj Rafael Chaparro Madiedo en kies verkoj la poezia valoro de la verkoj hegemonias sur la intenco rakonti.

Oni povas publiki la verketon, kaj komplete kaj en disigitajn partojn, pere de mikroblogo aŭ uzante sociajn retejojn ekzemple Twitter aŭ la Fejsbuka statusfenestro. En la 2010-aj jaroj la fenomeno populariĝis ĉefe en Japanio, Usono kaj Britio. La ideo malantaŭ la mikrorakonto estas arte komuniki rakonteton verkita en konciza formo aŭ eble kontinue evoluigi la rakonton skribante mallongajn, densigitajn afiŝojn.

Komparita al tradiciaj romanoj aŭ noveloj, mikroromano povas esti skribita en mallonga, interligita liniojn aŭ komunikaĵojn. Ekzemple, Twitteraj romanoj povas esti serio de tvitaĵoj, ene de 140 karakteroj por afiŝo, dum Facebook-a afiŝo povas esti afiŝita ene de 300 karakteroj.

Historia fono redakti

Mallongaj skribaj aŭ parolaj tekstoj aperas tra ĉiuj tempoj: sumeraj kaj egiptaj instrukcioj, fabeloj, enigmoj, paraboloj, surskriboj, grafitio, ktp. La mikrorakonto kiel skribfenomeno devas esti vidita el historia perspektivo kiel unu el la plej freŝaj (re)konfiguracioj de fragmenta kaj/aŭ mallonga skribo. Elstaraj ekzemploj kiuj prezerviĝis ĝis nuntempo estas la paraboloj enhavitaj en la Biblio (kaj specife la libro Sentencoj de Salomono), sed ankaŭ de aliaj civilizacioj kiel la miljaraj sumeraĵoj (ekzemple, la Instrukcioj de Ŝurupak) kaj egiptaj instrukcioj devas esti metitaj sur kontinuo de minimuma verkado.

En la Mezepoko en la tiel nomataj bestarlibroj kaj poste en la rakontoj de El conde Lucanor, sed eĉ pli antaŭen estas precedencoj en la paraboloj de Jesuo, vidataj individue, apartigitaj de la teksto, kiel kompletaj kaj mallongaj rakontaj strukturoj, antaŭulo de la nuna mikrorakonto. En la okcidenta mondo, aldone al la menciita fablo, kelkaj paradigmatikaj kazoj de mallonga skribo en la antikva greko-latina mondo inkluzivas aforismon, epigramon, aŭ surskribon.

Mallonga verkado estas do praktikata ekde la komenco de la literaturo. En antikvaj neokcidentaj kulturoj, krom la kazoj en Sumero, oni povas mencii tiun de Hindio (ekzemple la Panĉatantra), la egiptaj ĉerkaj tekstoj, la japanaj hajko, inter aliaj.

En Esperanto redakti

En usona esperantisto regule aperas mikronovelo, kutime de nova verkisto, kiu enhavas ne pli ol 100 vortoj.

La ĝenro ŝajnas tre taŭĝa en Esperantujo, ankaŭ kiel populara literatura ekzercado. Ĉar multaj esperantlingvaj verkistoj kiuj ne ricevis rigoran edukadon en la lingvo kaj verkas en lingvo kiu efektive estas fremda al ili, do tio ĉi formo de verkado estas precipe taŭga por novaj komencantaj kaj eksterlingvaj verkistoj.

La Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio decidis inkluzivi ĉi tiun ĝenron inter siajn premiobranĉojn. Kaj ŝajne la publiko varme akceptis la ideon. Dum la lastaj konkursoj, amaseto da aŭtoroj provis sur tiu kampo [fonto bezonata]. Kaj la rezulto estas tiel bona, ke la organizantoj konsideras la eblecon atribui pli da premioj en ĉi tiu branco (ĝis nun oni estigis nur unu premion al mikrorakonto en ĉiu konkurso).

Oni sufiĉe ofte aperigas mikronovelojn libroforme en antologion.

Ekzemploj redakti

  • BA4: Ne ekzistas verdaj steloj, 60 originalaj mikronoveloj kun suplemento, de Liven Dek, eldonita de Mondial
  • BA19: István Ertl: Langeroj. Mikronoveloj pri maloftaj lingvoj, kiel Esperanto.
  • Ĉiuj steloj etas nokte (Mikronoveloj kaj aliaj mikrorakontoj)”, antologio eldonita de Mondial.

Referencoj redakti

  1. Paulo S. Viana, "Mikrorakontoj: Nova literatura ĝenro?" en blogo Esperanta Retradio, kie eblas kaj legi kaj sonaŭskulti la tekston. Alirita la 9an de Junio 2021.
  2. English Ph. D., English B. A., What Is Flash Fiction, Anyway?, ThoughtCo

Vidu ankaŭ redakti