Fabelo

fikcia rakonto tipe prezentanta folklorajn fantazajn rolulojn kaj magion

Fabelo estas distra, morala, aŭ filozofiema rakonto pri fiktivaj aventuroj de herooj kun supernaturaj kapabloj. Ĝi estas popola formo de la antikva mito, sed en modernaj, mit-neglektemaj socioj ofte ŝrumpis al nura porinfana distro. Tamen, en multaj senskribaj komunumoj ankoraŭ viglas la "ĉirkaŭfajra fabel-rakontado" kie la rakontistoj kaj ĉef-aŭskultantoj estas plenkreskuloj.

Kovrilpaĝo de Japanaj fabeloj, spite la kovrilpaĝon la libro estas 4-a reviziita eldono el 1970

Priskribo redakti

Fabelo estas unu el ĉefaj ĝenroj de folkloro, veninta de la profundo de jarcentoj, kaj en okcidenta kulturo el Ezopo. Estas konataj la nomoj de nur kelkaj personoj, kiuj kontribuis al tiu ĉi verkarto:

Bonegaj kolektoj de la fabeloj estas: araba (Mil kaj unu noktoj), hinda (Panĉatantra) kaj aliaj. Preskaŭ ĉiu popolo havas sian kolekton de naciaj fabeloj.

Teoriumintoj pri fabelo kaj ĝia funkcio: Tolkien (en sia eseego On Fairy-Tales ("Pri fabeloj"), publikita en la libro Tree and Leaf ("Arbo kaj Folio")).

La plej fama verko de Vladimir Propp nome "Morfologio de la popolrakonto" prezentas serion de 31 punktoj kiuj ripetiĝas en ĉiuj rakontoj de popolaj ferakontoj. Kvankam ne ĉiuj el ili aperas en ĉiuj la rakontoj, la bazaj funkcioj ofte restas kaj la ordo estas praktike ĉiam la sama.

Literaturo redakti

  • Andrianova N. H., 1983: Ukrainaj Popolaj Fabeloj. Kiev
  • Béla Balázs 1970: La Sep Reĝidoj. Ilustris: Ádám Würtz. Tradukis: Éva Farkas-Tatár. Hungara Esperanto-Asocio. Budapest.
  • Benedek, Elek 1983: Hungaraj Fabeloj. Elektis kaj tradukis: Mária Benczik. Budapest
  • Bichsel, Peter 1991: Rakontoj por infanoj (Kindergeschichten). Esperantigis: Gerd Bussing, Tomasz Chemielik. Svidniko.
  • Doko 1990: Rakontoj de Niaj Prapatroj. Falsfloraj ekzercoj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazadis mirindaj aferoj. Rakontis: Doko. Redaktis kaj korektis: Tomasz Chemielik. Svidniko.
  • Grimm, Jacob kaj Wilhelm 1906/1985: Elektitaj Fabeloj, trad. Kabe, eldonita de Artur E. Iltis, Sarbrücken
  • Szilágyi, Francisko 1972: Trans la Fabeloceano, Dansk Esperanto-Forlag, Ingemannsvej – 8230 Aabyhoj

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri fabelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Fabeloj por infanoj. 
  •  
     Bela celo por fabelo. 

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-29.