„ Post sprita enkonduko de Kalocsay, Szlagyi rakontas al ni fabelojn modernajn por maturuloj, kie klasika porinfana formo servas al nuntempaj temoj kaj aludoj, kie delikata ironio miksiĝas kun spicita spriteco, kie ne mankas tute ne atenditaj flankigoj, kapricaj idesaltoj, fruktoj de mirinda imagpovo. La stilo mirinde fleksebla de l' aŭtoro simple sed lerte esprimas ĉiujn emociojn kaj la tuta libro meritas ĉiujn laŭdojn. ”
„ Kiam nova Esperantisto enprofundiĝas en la historion kaj la literaturon de la Internacia Lingvo, li trafas nomojn de famuloj, kiuj verkis antaŭ multaj jaroj. Li bedaŭras, ke iliaj libroj ofte estas elĉerpitaj kaj apenaŭ troveblaj en kelkaj bibliotekoj. Tial estas salutinda la decido de eldonistoj iafoje prezenti al la nuna publiko, paralele kun aktualaĵoj, verkojn el malproksima, preskaŭ legenda epoko. Trans la Fabeloceano estas unu el tiuj legend-aj leg-endaj titoloj. La libro gardis post pli ol 40 jaroj mirindan freŝecon, kaj la admiro de tiama recenzisto restas plenvalora. ”