Louis Beaucaire
franca verkisto kaj Esperantisto
Louis BEAUCAIRE (naskiĝis la 7-an de februaro 1925 en Montbarrey, Francio; mortis la 18-an de februaro 1983 en Berlino, Germanio) estis franca aŭtoro de pluraj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo (kie ŝajne estas pli multaj Esperantistoj ol en multaj landoj). Li estis esperantisto de 1941. Li laboris kiel estro de la Franca Librovendejo en Berlino ekde 1950, kaj fine de la 1970-aj jaroj tie dungis ankaŭ la junan francan esperantiston Didier Izacard, kiu tie profesiiĝis kiel librovendisto kaj en la Franca Librovendejo en Berlino daŭrigis konsiladon de klientoj pri esperantlingva literaturo ankaŭ post la morto de Louis Beaucaire.
Louis Beaucaire | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de februaro 1925 en Montbarrey |
Morto | 18-an de februaro 1983 (58-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |

Verkoj redakti
- Kruko kaj Baniko el Bervalo (anekdotoj, 1970)
- El la Vivo de Bervala Sentaŭgulo (satiraĵo, 1974)
- Fabeloj de la Verda Pigo (1981)
Eksteraj ligiloj redakti
- Kruko kaj Baniko el Bervalo
- Verkoj de Louis Beaucaire[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine