18-a de februaro
dato
(Alidirektita el 18-an de februaro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 18-a de februaro estas la 49-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 316 tagoj restas (317 en superjaroj).
Je la 18-a de februaro okazis, interalie:
EventojRedakti
- -3102: Komenco de Kali Juga, fera erao, kvara kaj la lasta (la plej malbona) erao en historio de la nuna mondo laŭ kredo de hinduoj - komencita per la batalo de Kurukŝetro, priskribita en Mahabharato
- 1229: La kvara krucmilito: germana reĝo Frederiko la 2-a subskribis dekjaran armisticon kun sultano Al-Kamil regajnante Jerusalemon, Bet-Leĥemon kaj Nazareton
- 1248: Venko de defendantoj de Parmo kontraŭ armeo de romia-germana imperiestro Frederiko la 2-a
- 1268: Malvenko de germanaj-danaj kavaliroj en batalo de Rakvere
- 1386: Nupto de grandduko de Litovio Ladislao la 2-a kun Jadviga (Pollando)
- 1519: Konkero de Meksiko: Hernán Cortés forlasis Kubon por konkeri Meksikon
- 1536: En Konstantinopolo Otomana Imperio kaj Francio konraktis kontraŭhispanan aliancon
- 1574: Unua pola elekta reĝo Henriko la 3-a alvenis al Krakovo
- 1634: Tridekjara milito: imperiestro Ferdinando la 2-a akuzis estintan ĉefkomandanton de sia armeo – princon Albrecht von Wallenstein – pri ŝtatperfido
- 1685: Franca Teksaso: franca esploristo René Robert Cavelier de La Salle establis unuan kolonion en Teksaso
- 1745: Indonezio: urbo Soloo en Javo fondiĝis - hodiaŭ Surakarta
- 1762: Rusia Imperio: Petro la 3-a fermis sekretan kancelarion kaj malpermesis apliki torturojn dum enketado
- 1766: Ribelo de kaptitaj malagasoj komenciĝis sur la sklavoŝipo de Nederlanda Orient-hinda Kompanio, kondukante al la duona detruo de la ŝipo en Kabo Aguljas, en la hodiaŭa Sud-Afriko - 30 malagasoj pereis
- 1797: Brita armeo invadis hispanan kolonion sur insulo Trinidado
- 1814: Napoleonaj militoj: en la batalo de Montereau-Fault-Yonne franca ariergardo venkis la malantaŭan gardistaron de feldmarŝalo Karl Philipp zu Schwarzenberg
- 1859: Franca armeo konkeris Sajgonon
- 1861: Fine de la Unuiĝo de Italio reĝo de Sardinio Viktoro Emanuelo la 2-a iĝis unua reĝo de la Itala Reĝlando
- 1861: Konstanta parlamento de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko establiĝis - Jefferson Davis iĝis en Montgomery ununura prezidento
- 1869: Rekviemo Ein deutsches Requiem de Johannes Brahms unuafoje plenumita en Leipzig
- 1873: En Sofio estis pendigita de turkoj la bulgara nacia heroo Vasil Levski
- 1885: Romano de Mark Twain La Aventuroj de Huckleberry Finn estis eldonita en Usono
- 1887: Benina Imperio falis antaŭ la brita armeo - troviĝinta en Ŝtato Edo, unu el la subŝtatoj de Niĝerio
- 1911: Inaŭguro de aerpoŝto (Barato)
- 1911: Pamiro: en Taĝikio, pro terglito kaŭzita de tertremo, aperis lago Sarez
- Unua mondmilito:
- 1915: Komenciĝis batalo de Przasnysz - post semajno rusa armeo sukcesis kontraŭbatali la germanan, ĝi daŭris ĝis la 26-a de marto (rusaj perdoj - 67 mil soldatoj, germanaj perdoj - 38 mil)
- 1918: En Moskvo ekfukciis Kieva stacidomo - kunkonstruata dum la tuta milito de Vladimir Ŝuĥov
- 1929: Israelo: fondo de setlejo Netanja, nun la urbo
- 1930: Usona astronomo Clyde Tombaugh malkovris nanplanedon Plutono, kiu ĝis 2006 estis konsiderata la 9-a planedo de la sunsistemo
- 1932: Japanoj kreis en Manĉurio marionetan ŝtaton Manĉukuo por apartigi ĝin de Ĉinio
- 1935: Sur korto de malliberejo Plötzensee en Berlino oni plenumis verdikton pri mortpuno per senkapigo de du agentinoj de pola spionagentejo Benita von Falkenhaym kaj Renate von Natzmer, kiuj malkaŝis detalojn de la soveta-germana militara kunlaboro
- Dua mondmilito:
- 1940: Okupaciaj regopovoj fondis en Ĝenerala Gubernio Administracian Oficejon pri Fero kaj Ŝtalo; Intelektul-kampanjo: en Krakovo mortis profesoro Jan Nowak, arestita dum Intelektulkampanjo de Krakovo kun aliaj 100 profesoroj kaj liberigita (forportita de trajno per manportiloj); Lillo: "Polska Walcżąca" (Pollando Batalanta) informis pri rezolucio de la kunveno de delegitoj de Pola Centra Civitana Komitato en Francio, kaj ke ekde septembro 1939 ĝis januaro 1940 la pola elmigrantaro en Francio kolektis por Fonduso de Nacia Defendo 1 250 217,79 da francaj frankoj; Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis: Sovetaj regopovoj devigis Asocion de Posedantoj de Nemoveblaĵoj en Lvovo voĉdoni rezolucion kondamnanta "terorismon" de finnoj; Norda Maro: komencita sensukcesa provo de germanaj militŝipoj (3-taga) kontraŭ la brita komunikado kun Skandinavio
- 1941: En Lublin germanoj arestis instruistinon kaj skoltestrinon Maria Jadwiga Walciszewska - en gestapa malliberejo ŝi memmortiĝis post kelkaj horoj; Jerusalemo: "The Palestinian Post" represis korespondaĵon de Novaĵagentejo Reuters el Kairo pri Rekonstruo de Pola Armeo; Nordafrika Fronto: germana armeo en Libio ricevis la nomon "Deutsches Africa Corps"
- 1942: Germana polico pafmortigis en Orło (distrikto Ostrowski) 7 sovetajn militkaptitojn, fuĝintaj de koncentrejoj, kaj en Radom 21 judojn; en Poznań germanoj senkapigis 5 polojn kaj judojn; Japana imperia armeo komencis sisteman ekstermadon inter ĉinaj singapuranoj, rigardataj kiel malfavoruloj; Orienta Fronto: ĉirkaŭitaj 29-a Armeo (okcidente de Rĵev) kaj 39-a Armeo (okcidente de Vjazma) ekatakis por interligiĝi; okcidente de Vjazma alteriĝis 2 brigadoj kaj atakis por rompi fervojlinion Vjazma-Smolensk kaj ligiĝi kun 11-a Kavaleria Korpuso; Indonezia Fronto: alteriĝo de japana atakgrupo al Balio; Antiloj: post kolizio kun usona komerca ŝipo sinkis franca submara krozŝipo (Libera Francio)
- 1943: Holokaŭsto: taĉmentoj de germana polico pafmortigis en Ochotnica 169 judojn (en tio 44 infanoj), en 2 aliaj lokoj 31, kaj 49 polojn en 2 lokoj, apud Wierzbno 3 pro kaŝo de judoj, krome ĝendarmoj pafmortigis en Małkinia (distrikto Ostrowski) 7 sovetajn militkaptitojn dum provo forkuri; la 17-a/18-a de februaro laŭvica grupo de polaj mut-obskuruloj alteriĝis; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo ekbruligis en Jasło ujojn kun nafto; Gestapo arestis en Munkeno membrojn de kontraŭnazia organizo Blanka rozo; ministro de propagando de nazia Germanio Joseph Goebbels dum sia parolo en berlina Palaco de Sporto anoncis komencon de totala milito - i.a. rezulto de kreskanta supozo de germanaj komandantoj pri minaco ligita al malvenkoj ĉe la Orienta Fronto; en Nazia Germanio oni suspendis rajton libertempi al polaj trudlaboristoj ĝis fino de majo; germanoj komencis elfosi en Katin amasajn tombojn de polaj oficiroj murditaj de sovetoj - por ke la krimo farita printempe 1940 estu objekto de kverelo inter Aliancanoj; trupoj de Suda Fronto atingis la riveron Mius, kie spertis organizitan germanan defendon; Aliancanoj: Mediteranea Aera Komandejo kaj Nord-Okcidentaj Afrikaj Aerfortoj komencis agadon; nokte de 18-a/19-a de februaro RAF atakis Wilhelmshaven
- 1944: Volinia masakro: nokte de la 17-1/18-a de februaro bando de ukrainaj "ribelantoj" masakris ĉ. 200 loĝantojn de pola vilaĝo Ludwikówka - unue ekbruligis la vilaĝon (distrikto Rohatino), 180 domoj, poste murdis per hakiloj kaj tranĉiloj, kaj pafmortigis forkurantojn; ĝis hodiaŭ estis konfirmitaj 127 viktimoj de la krimo, krimuloj mem fieris pri mortigo de pli ol 300 poloj, nur la sekvan tagon alvenis germanoj, ili mem timis ukrainojn, tamen tiaj krimoj estis konformaj kun ilia "nacieca politiko" en Oriento. Laŭ Generalplan Ost 85% de poloj devus esti ekstermitaj kaj la resto 25% traktataj kiel sklavoj; taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo el areoj Kozienice kaj Puławy malarmigis germanojn okupante Zwoleń; Orienta Fronto: direktivoj al Ruĝa Armeo prepari atakon al Ĉernivco kaj Uman (Ĉerkasa provinco); germana Armea Grupo "Nordo" komencis retiriĝi direkte al Narva kaj Pskovo; nokte de la 18-a/19-a de februaro soveta aviado atakis Pskovon kaj germana 9-a Aviada Korpuso - Londonon (187 atakaviadiloj, 11 perditaj); Itala Fronto: apud Cassino novzelanda bataliono konkeris kaj perdis la stacidomon
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Żagań kaj denove Nowogród Bobrzański; soveta generalo informis Moskvon pri aresto malfronte de la 1-a Belorusa Fronto de 5191 poloj, spionoj, flankatakantoj kaj personoj malleĝe posedantaj armilojn; nova komandanto de Areo Vilno malfondis strukturojn de Pola Enlanda Armeo en Vilno kaj Nowogródek - plu restis komandanto; reprezentanto de Pollando en alianca stabo skribis: Nia registaro en Londono estas jam tute kaj ĉiam pli ignorata de ĉiuj kaj ĝuste jam preskaŭ ne agnoskata. Ĉiu ĉi tie en Vaŝingtono - usonanoj kaj britoj - rigardas direkte al Varsovio; en Londono partoprenantino de la Ribelo de Varsovio prelegis pri Virinoj en la subtera movado kaj la batalo de Varsovio; Okcidenta Fronto: en Loreno 15-a Armea Korpuso de la usona 7-a Armeo alpaŝis Forbach; inter Mozo kaj Rejno brita 30-a Armea Korpuso komencis sturmon al Goch
- 1946: Pollando: Suprema Nacia Tribunalo fondiĝis por prijuĝi germanajn-naziajn krimulojn - i. a. estis juĝata Rudolf Höß kaj skipo de Aŭŝvico
- 1947: Franca Hindoĉinio: francoj tute ekkontrolis Hanoi forpuŝante Việt Minh al montaro dum la Unua Hindoĉina Milito
- 1952: Grekio kaj Turkio aliĝis al NATO
- 1960: La 8-a Vintra Olimpiko komenciĝis Usono
- 1963: Sur indonezia insulo Balio erupciis vulkano Agung
- 1965: Gambio fariĝis sendependa de Unuiĝinta Reĝlando
- 1978: Kanzono Hotel California de la usona muzika grupo Eagles ricevis premion "Grammy Award" kiel muzikaĵo de la jaro
- 1979: Sur la dezerton Saharo falis neĝo (ununura tia evento en la historio)
- 1981: Solidareco (Pollando): oni subskribis interkonsenton finantan la plej longan en Eŭropo strikon (preskaŭ 10 mil studentoj dum 29 tagoj ne forlasis siajn studejojn) de altlernejoj en Lodzo por fondi Sendependan Asocion de Studentoj - la unuan en Orienta Bloko; subskribo de la interkonsento Rzeszów-Ustrzyki Dolne pri garantio de la posedo de kamparanoj
- 1984: Oni subskribis konkordaton inter Italio kaj Vatikano
- 2003: Sud-Koreio: incendio en la metroo de Teguo
- 2004: Irano: rezulte de eksplodo de la trajno kun sulfuro kaj benzino 328 personoj pereis
- 2005: Malkovro de la plej granda konata primo (7 816 230 ciferoj en dekuma sistemo)
- 2005: Malpermeso de hundoforta ĉasado kaj vulpoĉasado kun grego da ĉevaloj ekvalidas en Anglio kaj Kimrio
- 2006: En konstelacio Taŭro oni registris Gamo-radian ekbrilon GRB 060218
- 2006: Barato kaj Pakistano post 40 jaroj refunkciigis fervojon tra la dezerto Tar
- 2010: WikiLeaks publikigis la unuan parton el centmiloj da dokumentoj klasifikitaj kiel nepublikecaj, kaj diskonigitaj de Chelsea Manning
- 2010: En militista puĉo estis faligita prezidento de Niĝero Mamadou Tandja - militreĝimo transprenis la regopovon
- 2012: ¾ de voĉdonantaj civitanoj de Latvio dum konstitucia referendumo estis kontraŭ atribuo al la rusa lingvo statuson de la dua oficiala lingvo krom la latva
- 2013: Oficanta prezidento Serĵ Sargsjan gajnis prezidentan baloton en Armenio
- 2014: Eŭromajdano: Berkut atakis unue barikadojn kaj poste manifestaciantojn kontraŭ Viktor Janukoviĉ, kolektitajn sur la Placo de Sendependeco en Kievo - 23 mortfalintaj kaj 200 vunditaj ambaŭflanke; en Lviva provinco transprenon de la regopovo proklamis opozicia Nacia Konsilio
- 2015: Ukrainio: en Donecka provinco por-rusaj separistoj konkeris Debalcevon - 136 ukrainaj soldatoj pereis kaj pli ol 300 vundiĝis
- 2016: Belorusio: en Minsko ekfunkciis sporta-spektakla halo
- 2020: Kelke da tagoj post Munkena Sekurec-Konferenco, kie oni akceptis imperian rusan politikon, malgraŭ akra protesto de Ukrainio, ĝia landlimo de Luganska provinco denove estis pripafita per artilerio kaj tankoj
NaskiĝojRedakti
- 1201: Nasir al-Din al-Tusi, persa tutfakulo, filozofo, astronomo, matematikisto (m. 1274)
- 1374: Jadviga, katolika sanktulino, reĝo kaj patronino de Pollando (m. 1399)
- 1404: Leon Battista Alberti, itala humanisto, poeto, pentristo, arkitekto, lingvisto, filozofo, ĉifrosciencisto (m. 1472)
- 1515: Valerius Cordus, germana kunpatro de botaniko, kuracisto, apotekisto, naturalisto, farmakopeisto (m. 1544)
- 1516: Maria la 1-a, reĝino de Anglio, la filino de Henriko la 8-a kaj Katerino de Aragono, persekutantino de protestantoj (m. 1558)
- 1530: Uesugi Kenshin, japana daimio dum la Sengoku-epoko (m. 1578)
- 1552: Rudolfo la 2-a, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio el dinastio Habsburgoj, poligloto, adepto de okultismo (m. 1612)
- 1602: Per Brahe (la juna), sveda administranto kaj militestro (m. 1680)
- 1732: Johann Christian Kittel, germana orgenisto, komponisto kaj eldonisto de Bach-aĵoj (m. 1809)
- 1745: Alessandro Volta, itala fizikisto kaj fiziologo, kostruisto de kondensilo, malkovrinto de metano (m. 1827)
- 1788: Ignaz von Döllinger, germana teologo, kontribuinta al fondo de Prakatolika Eklezio (m. 1890)
- 1825: Mór Jókai, hungara verkisto, membro de la Societo Kisfaludy (m. 1904)
- 1836: Ramakriŝna, bengala mistikulo loĝanta ĉe la templo al diino Kalio, hinduisma sanktulo, guruo de Vivekananda (m. 1886)
- 1837: Vasil Levski, bulgara revoluciulo, politika stratego, nacia heroo, konata de esperantlingva verko Apostolo de Libereco, ekzekutita (n. 1873)
- 1849: Alexander Kielland, norvega realisma verkisto (m. 1906)
- 1857: Max Klinger, germana simbolisto, skulptisto, pentristo, grafikisto (m. 1920)
- 1860: Anders Zorn, sveda artisto, impresionista pentristo, skulptisto kaj gravuristo (m. 1920)
- 1863: Christian Neff, germana menoanisma teologo (m. 1946)
- 1867: Hedwig Courths-Mahler, germana verkistino de skeman amromanoj (m. 1950)
- 1882: Rudolf Novák, ĉeĥoslovaka ĉefinĝeniero kaj esperantisto el Plzeň, kie prezidis Esperanto-klubon (m. nekonata)
- 1883: Nicolae Dărăscu, rumana pentristo inspirita de impresionismo kaj nov-impresionismo (m. 1959)
- 1888: Sándor Bechnitz, rumania hungara ĵurnalisto, kritikisto, novelisto (m. 1951)
- 1892: Béla Lám, rumania hungara inĝeniero, verkisto (m. 1973)
- 1896: André Breton, franca poeto, eseisto, teoriulo de superrealismo (m. 1966)
- 1901: Hugo Haas, ĉeĥa aktoro kaj reĝisoro juddevena rolinta en La Blanka Malsano (m. 1968)
- 1903: Béla Varga, hungara pastro, parlamentano, helpanto al polaj rifuĝintoj en Balatonboglár, elmigrinta organizanto de Radio Libera Eŭropo, kontraŭkomunisto (m. 1995)
- 1904: Laura Mándy, rumania hungara pentristino (m. 1993)
- 1912: Béla Angi, hungara aktoro ludanta en la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo (m. 1975)
- 1914: Jaan Ojalo, estona kooperativulo, sekretario kaj prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio kontribuinta al renaskiĝo de Esperanto en Estonio kaj en Soveta Unio, honora membro de UEA, tradukisto kaj kompilinto de Esperantaj Sinonimoj (m. 2004)
- 1914: Endre Szőts, hungara geologo, paleontologo (m. 1984)
- 1915: Fuchs Herman, rumania hungara paleontologo (m. ?)
- 1919: Jack Palance, usona film-aktoro, konata de vesternoj (m. 2006)
- 1920: Cornelis Johannes van Houten, nederlanda astronomo, kunmalkovrinto de 4639 asteroidoj (m. 2002)
- 1923: Róbert Rátonyi, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (m. 1992)
- 1927: Rik Battaglia, itala aktoro rolinta en itala vakera filmo (m. 2015)
- 1927: Zoltán Szabó, rumania hungara lingvisto (m. 2007)
- 1928: Lajos Bálint, rumania hungara libroartisto (m. 2015)
- 1933: Tamás Szabó, rumania hungara fotisto de Transilvania Etnografia Muzeo
- 1931: Toni Morrison, afrousona Nobelpremiita feministino, romanistino kaj eseistino pri rasaj temoj
- 1932: Miloš Forman, usona filmreĝisoro ĉeĥdevena
- 1932: László Forró, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto
- 1932: Gergely Pongrátz, komandanto dum la hungara revolucio de 1956, politikisto (m. 2005)
- 1933: Yoko Ono, japana kantistino, komponistino kaj filmistino
- 1940: Fabrizio De André, itala kantaŭtoro, kies kanzonalbumon La Fiŝkaptisto esperantigis Gianfranco Molle (m. 1999)
- 1947: Béla Bíró, rumania hungara ĵurnalisto, eseisto
- 1948: Annamária Móré-Sághi, rumania hungara decoraciartistino, pentristino
- 1950: Cybill Shepherd, usona aktorino, laŭreatino de Golden Globe
- 1954: János Lázok, rumania hungara literaturhistoriisto
- 1954: John Travolta, usona aktoro rolinta en Pulp-fikcio kaj muzikalo Grease
- 1957: Vanna White, usona aktorino
- 1960: Gazebo, itala kantisto, konata de la italo-disko
- 1962: Gyula Both, rumania hungara fotisto
- 1965: Dr. Dre, afrousona rapisto kaj produktoro
- 1968: Molly Ringwald, usona aktorino
- 1969: Anne Igartiburu, eŭska prezentistino de Telecinco kaj Televisión Española
- 1988: Rihanna, barbada ritmenblusa kantistino
MortojRedakti
- 999: Gregorio la 5-a, germana papo el dinastio Salioj (n. 972)
- 1294: Kublajĥano, imperiestro de Mongola Imperio, nepo de Ĝingis-Ĥano (n. 1215)
- 1405: Timur, fondinto de la dinastio de timuridoj, centrazia konkeristo (n. 1336)
- 1455: Fra Angelico, itala dominikano kaj pentristo de frua renesanco (n. 1387)
- 1478: Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence), frato de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj Rikardo la 3-a (Anglio) (n. 1449)
- 1535: Agrippa von Nettesheim, germana mago, okultisto, astrologo, alkemiisto kaj filozofo (m. 1486)
- 1546: Marteno Lutero, germana reformaciisto, aŭgustenana monaĥo, profesoro, fondinto de protestantismo, kies doktrinaron konsistigis sola fide, sola scriptura, universala pastraro (n. 1483)
- 1564: Mikelanĝelo, itala renesanca pentristo, skulptisto, poeto kaj arkitekto, aŭtoro de la freskoj de Siksta Kapelo kaj skulptaĵo David (n. 1475)
- 1660: Judith Leyster, nederlanda pentristino de baroko (n. 1609)
- 1668: Miklós Mikó, hungara bienulo, memuaristo (n. 1597)
- 1780: Kristijonas Donelaitis, litova luterana pastro kaj poeto de klerismo (n. 1714)
- 1803: Johann Wilhelm Ludwig Gleim, germana poeto de klerismo (n. 1719)
- 1807: Sophie von La Roche, germana verkistino de porjunulina literaturo (n. 1730)
- 1828: Leopold Friedrich Günther von Goeckingk, germana verkisto kaj juristo (n. 1748)
- 1851: Márton Debreczeni, hungara inĝeniero, poeto (n. 1802)
- 1873: Vasil Levski, bulgara politika stratego por liberiĝo de Otomana Imperio, ekzekutita (n. 1837)
- 1875: Fagundes Varela, brazila poeto kaj patrono de la Brazila Beletristika Akademio (n. 1841)
- 1890: August Hartel, germana arkitekto de kristanaj preĝejoj (n. 1844)
- 1890: Gyula Andrássy, hungara nobelo, ĉefministro de Hungario, politikisto en Aŭstrio-Hungario (n. 1823)
- 1931: Milan Šufflay, kroata politikisto, historiisto kaj albanologo (n. 1879)
- 1933: Arnold Mendelssohn, germana komponisto juddevena kaj muzikpedagogo (n. 1855)
- 1941: Karol Wojtyła, pola kapitano, patro de la papo Johano Paŭlo la 2-a (n. 1879)
- 1957: Carl Melville, germana skulptisto kaj medaldezajnisto (n. 1875)
- 1962: Emil Madarász, hungara poeto, ĵurnalisto, politikisto (n. 1884)
- 1962: Marek Wajsblum, pola-juda historiisto pri reformacio, kontribuinta al "Esperantologio" (n. 1903)
- 1967: Robert Oppenheimer, usona fizikisto juddevena scipovanta sanskriton, gvidanto de Projekto Manhattan, evoluiginto de teorioj pri tunela efiko, nigra truo aŭ kosma radiado (n. 1967)
- 1975: Chivu Stoica, rumana komunista politikisto, ĉefministro kaj prezidento, murdita (n. 1908)
- 1981: Gábor Darvas, hungara komponisto, muzikhistoriisto (n. 1911)
- 1983: Louis Beaucaire, franca verkisto kaj Esperanto-verkisto, konata de anekdotoj Kruko kaj Baniko el Bervalo pri seksaventuroj en Bervalo (n. 1925)
- 1996: Josef Meinrad, aŭstra aktoro ludinta heroojn de la verkaro de Johann Nestroy kaj Ferdinand Raimund (n. 1913)
- 2001: Balthus, franca pentristo kaj ilustristo pol-juddevena (n. 1908)
- 2008: Alain Robbe-Grillet, franca verkisto, scenaristo, filma reĝisoro, membro de Franca Akademio (n. 1922)
- 2013: Otfried Preussler, germana verkisto de porinfana literaturo, kies La malgranda sorĉistino estis esperantigita (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Eklezio: Fra Angelico, itala dominikano kaj pentristo
- Nacia tago en Gambio
Tagoj de semajnoRedakti
La 18-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.