Duoblaj urbojĝemelaj urboj (kvankam la vorto "ĝemelaj urboj" ankaŭ ofte uziĝas por la koncepto de partneraj urboj, kiuj kutime sen geografia tujproksimeco mem elektis sian partneran rilaton) estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo. Duobla urbo povas kreiĝi pro politike kaŭzita divido: la probable plej konata historia ekzemplo estis la germana urbo Berlino, kiu dividiĝis dum majo 1945 kaj reunuiĝis nur dum oktobro 1999. Kiel konsekvenco de la Napoleonaj Militoj estiĝis en la jaroj 1803 respektive 1815 multnombraj duoblaj urboj kaj komunumoj laŭlonge de la aktuala svisa landlimo, ĉar en la akto de mediacio de 1803 kaj la Kontrakto de Vieno de 1815 arbitre la riveroj Rejno en nordo kaj Tresa en sudo estis fiksitaj kiel landlimo de Svislando. Aparta kuriozaĵo estas kvartalo Tägermoos de la germana urbo Konstanco, kiu oficiale apartenas al Konstanco sed troviĝas sub svisa jurisdikcio de la svisa Kantono Turgovio. Inverse kelkaj svisaj urboj kiel Diessenhofen posedas teritoriojn en Germanio.

Rimarkinda ekzemplo: en la "internacia placo", flagoj ĉe la "limo de la paco" montras maldekstre la urbon Santana do Livramento (Brazilo) kaj dekstre Rivera (Urugvajo).

Simile al Berlino, multaj pliaj urboj en Eŭropo post la Dua Mondmilito estis politike dividitaj kaj ekde tiam pluekzistas en la formo de du sendependaj urboj. La urboj Görlitz kaj Zgorzelec borde de la rivero Odro, ĉe la nuntempa limo inter Germanio kaj Pollando, kiel "Eŭropa urbo" provas rekunkreski kaj kandidatiĝis por la titolo "kultura ĉefurbo de Eŭropo 2010", kaj simile multaj aliaj dividitaj urboj penas pri rekunkresko, kun foje pli, foje malpli da sukceso.

Duoblaj urboj en Eŭropo redakti

Duoblaj urboj en Nordameriko redakti

Duoblaj urboj en Sudameriko redakti

Duoblaj urboj en Azio redakti

Duoblaj urboj en Afriko redakti

Vidu ankaŭ redakti