Malfermi la ĉefan menuon

Norda Ĥartumo (arabe لخرطوم بحري (mallonge Bahri) estas urbo en Sudano, kiu situas en la kunfluo de la blua kaj la blanka Niloj. La urbo apartenas al duoblaj urboj, eĉ pli precize al trioblaj urboj.

Loko de Norda Ĥartumo en Sudano
Map Sudan Bahri.png

Bazaj informojRedakti

SituoRedakti

Norda Ĥartumo situas inter bordoj de blua kaj blanka Niloj (kontraŭe Ĥartumo kaj Omdurman troviĝas) en dezerta regiono.

HistorioRedakti

En 1998 Usono detruis fabrikon pri medikamentoj supozante tion, ke tio apogas la teroristojn.

KlimatoRedakti

Norda Ĥartumo havas varman dezertan klimaton. Nur en julio kaj aŭgusto pluvas, jare po 155 mm. La averaĝa temperaturo estas 38°C, (dumnokte 16°C).

TrafikoRedakti

Norda Ĥartumo havas fervojan kontakton, tial tie oni fondis industrian zonon. Pontoj estas kontaktoj kun la aliaj 2 urboj.

 
Industria zono de Norda Ĥartumo

VidindaĵojRedakti

Norda Ĥartumo ne havas gravajn vizitindajn lokojn.

Vidu ankaŭRedakti