Rheinfelden AG
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rheinfelden |
Rheinfelden estas komunumo kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 11290 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Rheinfelden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Rheinfelden |
Koordinatoj | 47° 33′ 15″ N 7° 47′ 45″ O / 47.55417 °N, 7.79583 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 15″ N 7° 47′ 45″ O / 47.55417 °N, 7.79583 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 11290 |
Areo | 16,12 km² |
Alteco | 274 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4310 |
Komunumkodo | 4258 |
Geografio
redaktiLa urbo Rheinfelden situas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno vidalvide de nordborda samnoma germana urbo, kun kiu ĝi formis unuon ĝis la divido en 1797 kiel sekvo de la Franca Revolucio de 1792. La urbo Rheinfelden hodiaŭ apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa svisa urbo Rheinfelden limas en nordo al la germana urbo Rheinfelden (Baden) kaj al Schwörstadt (kiu ankaŭ situas en Germanio), en oriento al Möhlin, en sudo al Magden kaj Olsberg, kaj en sudokcidento al Kaiseraugst.
Trafiko
redaktiRheinfelden situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Frick, Brugg kaj Baden al Zuriko kaj ankaŭ ĉe la linio de Bazelo al Laufenburg.
Apud la urbo pasas la nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo tra Zuriko al Koiro.
Historio
redaktiPrahistoria tempo
redaktiEn la regiono de Rheinfelden jam setlis homoj ne la mezolitiko antaŭ ĉirkaŭ 10000 jaroj. Estis trovitaj homaj restaĵoj en la natura kaverno Eremitage.
Romia epoko
redaktiEn la jaro 45 a.K. fondiĝis nur kelkajn kilometrojn okcidente de Rheinfelden la romia urbo Augusta Raurica. En la loko Görbelhof estiĝis proksimume en la jaro 260 granda romia bieno. La bieno estis forlasita en la jaro 350. Fine de la 4-a jarcento ekzistis en la hodiaŭa okcidenta malnova urbocentro romia kastelo.
Mezepoko
redaktiEn mezepoko la regiono de la Frickvalo apartenis al la regno Burgonjo. En tiu tempo en Rheinfelden eksetlis nobela familio, kiu sin poste nomis Grafoj de Rheinfelden. La lasta membro de tiu linio estis la duko de Ŝvabio kaj dumtempa kontraŭreĝo de la Sankta Romia Imperio (1077 ĝis 1080), Rudolfo de Rheinfelden. Post ties perforta morto lia posedaĵo transiris al lia bofrato Bertoldo la 2-a de Zeringo. Ties bofilo Konrado la 1-a koncedis al Rheinfelden la urborajton, kaj li konstruigis en la jaro 1150 la unuan ponton en Rheinfelden trans Rejno. En la jaro 1225 Rheinfelden ricevis la statuson de libera regna urbo.
En la jaro 1330 Rheinfelden fariĝis per pandigo posedaĵo de la Habsburgoj kaj fariĝis aŭstra. En la jaro 1445 dum la Habsburgoj estis malfortigitaj pro la partopreno en la Malnova Zurika Milito, ribeloj detruis la kastelon kaj alianciĝis kun Bazelo. Tamen en la jaro 1449 Rheinfelden devis denove submetiĝi al la habsburga regado. En 1468 la Habsburgoj pandigis la Frikvalon al Burgonjo, sed post la konkero de Burgonjo fare de la Svisa Ĵurkomunumo Rheinfelden refariĝis aŭstra en la jaro 1477.
Dum la Tridekjara Milito Rheinfelden estis rabita de francaj kaj svedaj trupoj. En la jaro 1638 okazis la Batalo de Rheinfelden inter protestantaj kaj katolikaj trupoj. Ankaŭ en la jaroj 1678 kaj 1745 Rheinfeld fariĝis celo de francaj atakoj.
Nova epoko
redaktiLa 17-an de julio 1796 Rheinfelden estis kadre de la Franca Revolucio konkerita de francaj trupoj. Kiam en la jaro 1797 la Frikvalo fariĝis franca provinco la Rejno fariĝis la landlimo, kaj tiel la urbo Rheinfelden dividiĝis en germanan kaj francan urbon. La franca urbo en la jaro 1802 estis integrita al la Helveta Respubliko kaj tiel fariĝis svisa kaj akiris la statuson de distriktĉefurbo unue en la Kantono Frikvalo kaj poste en la nova Kantono Argovio.