Svisaj Federaciaj Fervojoj

La Svisaj Federaciaj Fervojoj (germane Schweizerische Bundesbahnen, france Chemins de fer fédéraux suisses, itale Ferrovie federali svizzere, romanĉe Viafiers federalas svizras, oficialaj mallongigoj: SBB, CFF, FFS, SBB-CFF, SBB-FFS, SBB-CFF-FFS) estas la federacia fervojkompanio de Svislando kun ĉefsidejo en Berno. La Svisaj Federaciaj Fervojoj estas monde konata pro sia alta servo-kvalito. Fama estas la kompanio pro sia akurateco, kaj oni eksterlande ofte rakontas ŝerce, ke, se oni ne havas horloĝon, kaj deziras scii la horon ekzatan, oni studu en Svislando la trajnhoraron kaj rigardu, kiam la trajno ekveturas, kaj jam konas la ekzaktan horon je sekunda ekzakteco.

Svisaj Federaciaj Fervojoj
fervoja firmao vd
Dum 1-a de januaro 1902 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Schweizerische Centralbahn
Jura formo limited liability company
Ĉefestro(j) Monika Ribar vd
Sidejo Berno
Lando Svislando
Dungitoj 32 309 (stato: 2018)
ISIN-kodo CH0205276774
filiaj kompanioj SBB Cargo • SBB GmbH • THURBO AGRegionAlps • SSG vd
Partoprenanta SSG vd
Posedataj kompanioj Rail Europe • BuixDietlikonPfäffikon SZSt-Gingolph (Suisse) vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Mapo de Svisaj Federaciaj Fervojoj
Moderna elektra motortrajno de la Svisaj Ferderaciaj Fervojoj

Historio redakti

En la 19-a jarcento la fervojo-linioj de Svislando estis komplete en posedo de lokaj kaj regionoj fervojkompanioj. Per voĉdono de la 20-a de februaro de 1898 la svisa popolo akceptis fondiĝon de Federacia Fervoj-Kompanio. La 1-an de januaro 1902 la kompanio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estis oficiale fondita. Por krei la federaciajn fervojojn la Svisa Federacio akiris kaj ŝtatigis la sekvantajn privatajn fervojkompaniojn:

  • Svisa Central-Fervojo (germane: Schweizerische Centralbahn (SCB))
  • Svisa Nordorient-Fervojo (germane: Schweizerische Nordostbahn (NOB)) inkluzive ŝipojn sur la Bodenlago
  • Unuiĝintaj Svisaj Fervojoj (germane: Vereinigte Schweizerbahnen (VSB))
  • Ĵuraso-Sempion-Fervojo (germane: Jura-Simplon-Bahn (JS)) inkluzive Brünig-Fervojo en la jaro 1903
  • Gotardfervojo (germane: Gotthardbahn (GB)) en la jaro 1909
  • Ĵuraso-Neuŝatela Fervojo (france: Jura-Neuchâtelois (JN)) (ek de 1913)
  • Tössval-Fervojo (germane: Tösstalbahn (TTB)) inkluzive Wald-Rüti-Fervojo en la jaro 1918
  • Seetal-Fervojo (germane: Seetalbahn (STB)) en la jaro 1922
  • Uerikon - Bauma fervojo (UeBB) en la jaro 1948

La 3-an de junio 1956 la Svisaj Federaciaj Fervojoj aliĝis al la eŭropa sistemo de du vojaĝklasoj, la tria klaso sekve estis malkreita.

La 12-an de decembro 1982 la Svisaj Federaciaj Fervojoj enkondukis la kadenco-horaron, kies baza principo estis, ĉiu-hore al ĉiu-direkto sur ĉiu trajnlinio unu trajnkonekton, ĉiam je la sama ekveturminuto.

Per la realigo de projekto Fervojo2000 oni per pli kapacitaj trajnlinioj en la triangulo Bazelo, Zuriko kaj Berno kaj altigo de la trafikrapideco al 170 km/h atingis idealajn veturdaŭroj inter la ĉefaj fervojnodoj, kaj tiel povis optimigi la kadencojn. Je la 12-a de decembro 2004 per granda horar-adapto oni ankoraŭ-foje povis multe plibonigi la densecon kaj kadencon de la svisa trajnreto.

Venonta granda plibonigo estos la inaŭguro de la nova Gotarda Baza Tunelo antaŭvideble en la jaro 2010, kio duonigos la veturtempon inter Alemanio kaj Kantono Tiĉino.

Ĉefaj trafiknodoj redakti

 

La ĉefaj trafiknodoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estas:

Krome estas diversaj regionaj subnodoj ekzemple en Biel-Bienne, St. Gallen, Winterthur, Aarau ktp.

Regionaj trafik-unioj redakti

En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento en diversaj kantonoj kaj regionoj de Svislandoj estis kreiitaj lokaj kaj regionoj trafik-unioj al kiuj la Svisaj Federaciaj Fervojoj aliĝis. La plej signifa kaj modela el inter ili certe estas la Zurika Trafik-Unio. La Svisaj Federaciaj Fervojoj ankaŭ firme kunlaboras kun la PoŝtAŭto Svislando AK kun kiu ĝi komune eldonas sian ĝeneralan kaj duontarifabonon.

Kelkaj ciferoj redakti

Je la 31-a de decembro 2006 la Svisaj Federaciaj Fervojoj havis 23'933 gekunlaborantojn. La Svisaj Federaciaj Fervojoj transportis 253,6 milionojn da pasaĝeroj en la jaro 2006. La jara vendocifero 2006 estis 7'216,8 milionoj da svisaj frankoj. Kaj la bilanca sumo de la kompanio je la 31-a de decembro 2006 estis 30'067,9 milionoj da svisaj frankoj kun neta profito de 626,8 milionoj da svisaj frankoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti