Bilanco estas librotena dokumento pri la financa stato de ekonomia unuo (ekz. entreprenoasocio). Ĝi prezentas, kutime en formo de tabelo, la aktivojn kaj pasivojn de la entrepreno je la bilanca dato (plej ofte je la fino de financa jaro).

La vekta pezilo kiel modelo de bilanco: Ambaŭ flankoj havas la saman pezon

Oni distingas inter komerca bilanco (surbaze de kiu estas fiksataj ekz. la pagoj al akciuloj aŭ aliaj posedantoj de la entrepreno) kaj imposta bilanco (surbaze de kiu la entrepreno pagas impostojn).

IKEV difinas la terminon jene: "Listo de aktivo kaj pasivo indikanta la grandon de la kapitalo. La formo de bilanco povas esti horizontala kaj tiam la aktivo staras maldekstre kaj la pasivo dekstre, sed ankaŭ vertikala, kiaj estas la plej multaj usonaj bilancoj. Tiukaze la aktivo formas la supran kaj la pasivo la suban parton."[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en dek unu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)