Financa jaro estas 12-monata (esceptokaze ankaŭ malpli longa) periodo, pri kiu (ekz. laŭ leĝoj pri komercoimposto), ekonomiaj unuoj (ekz. entreprenoj, asociojfondusoj) devas fari la jaran raporton.

La financa jaro povas finiĝi en la lasta tago de iu kalendara monato. Se entrepreno ŝanĝas tiun ĉi monaton, ĝi devas unufoje fari raporton pri periodo, kiu daŭras malpli ol 12 monatojn. Tiun ĉi mallongigitan periodon oni nomas mallonga financa jaro. Ankaŭ la unua financa jaro post la fondiĝo de entrepreno estas ofte mallonga financa jaro.

Internaciaj firmaoj, kiuj apartenas al la sama grupo (patrina firmao), plej ofte uzas la saman financan jaron por eviti kalkulajn perturbojn.