La Kantono Tiĉino estas la plej suda el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la suda parto de la Alpoj. Ĝia ĉefloko estas la urbo Belinzono, aliaj grandaj urboj estas Lugano kaj Locarno. Fine de 2004 en la kantono vivis 319 800 loĝantoj, kiu nombro kreskis ĝis la fino de 2008 al 332 736 - laŭ la stato de 2018 temas pri 353 343. La kantona nomo devenas de la rivero Tiĉino, kiu trafluas ĝian teritorion de la valo Novena ĝis la Majora Lago. La klimato en Tiĉino estas mediteranea. Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas itale Ticino, germane, france kaj romanĉe Tessin.

Kantono Tiĉino
Blazono de Kantono Tiĉino
Sidejo de la kantono registaro en Belinzono
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Belinzono
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1803
Oficialaj lingvoj  itala lingvo
Oficiala mallongigo  TI
Nombro de loĝantoj {WikidataLoĝantaro} (en 2018)
Areo 2812 km²
Loĝantardenseco 118 loĝantoj/km²
Koordinatoj 46° 12′ N 9° 1′ O / 46.200 °N, 9.017 °O / 46.200; 9.017 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ N 9° 1′ O / 46.200 °N, 9.017 °O / 46.200; 9.017 (mapo)
Situo de Kantono Tiĉino en Svislando
Mapo de Kantono Tiĉino
vdr

Geografio redakti

La kantono Tiĉino situas sude de la Alpoj kaj etendiĝas de la Gotarda montomasivo tra la valo de la rivero Tiĉino ĝis al la Majora Lago, kies surface estas kun averaĝa alteco de 193 m s.m. la plej malalta punkto de la kantono. La plej alta punkto situas sur alteco de 3402 m s.m. sur la pinto de la monto Adulo (itale Adula kaj germane Rheinwaldhorn). La plej granda urbo de la kantono estas kun 63 185 loĝantoj je la 31-a de decembro 2018 Lugano en la sudo de la kantono ĉe la bordo de la samnoma lago. Krom la rivero Tiĉino gravaj riveroj estas ĝia alfluanto Moësa kaj Maggia, la alia ĉefalfluanto de la Majora Lago.

Najbaraj kantonoj redakti

Kantono Tiĉino limas en nordokcidento al Kantono Valezo, en nordo al Kantono Urio, kaj en nordoriento al Kantono Grizono. Ĉe la ceteraj flankoj la kantono limas komplete al Lombardio, Italio.

Lingvoj redakti

Oficiala kantona lingvo estas la itala lingvo, parolata lingvo estas tiĉinaj dialektoj de la lombarda lingvo kun escepto en la germanlingva vilaĝo Bosco/Gurin, kie oni parolas valzan dialekton): Kune kun la kvar plej sudaj, itallingvaj valoj de la Kantono Grizono la Kantono Tiĉino konsistigas la itallingvan parton de Svislando.

Adminiatra divido redakti

Administre la kantono Tiĉino konsistas el 8 distriktoj, kiuj siavice estas subdividitaj al en tute 38 komunumaroj, kiuj aktuale (stato en majo 2013) konsistas el 141 politikaj komunumoj.

Trafiko redakti

De esenca signifo por la Kantono Tiĉino estas la Gotard-fervojtunelo kaj la nun konstruata Gotard-baztunelo, kiu ligas Tiĉinon kun la Kantono Urio kaj la cetera germana Svislando. Ek de mezepoko la plej granda strato al la nordo kondukis trans la montpasejo Sankt-Gotardo. Ek de 1980 tra Gotardo ankaŭ ekzistas aŭtovojtunelo, tra kiu pasas la svisa aŭtovojo A2. La alia grava aŭtovojtunelo iras tra San-Bernardino-aŭtovojtunelo, tra kiu pasas la svisa aŭtovojo A13 sub la San-Bernardino-Pasejo. En Lugano-Agno Kantono Tiĉino disponas pri internacia flughaveno, kiun liniflugoj al Zuriko, Ĝenevo, Londono kaj aliaj gravaj eŭropaj urboj.

Historio redakti

Dum la antikveco ĝiaj loĝantoj estis Keltoj. Sub la romia regado ĝi estis parto de Cisalpa Gaŭlio. La Svisa Ĵurkomunumo konkeris la teritorion de la hodiaŭa Tiĉino en la 16-a jarcento. La supra parto de la valo de Tiĉino (Valo Leventina) estis parto de la Kantono Urio; la ceterajn teritoriojn (Transmontaraj Voktejoj, it. Baliaggi Ultramontani, germ. Ennetbergische Vogteien) dum du jarcentoj regis la membroj de la Svisa Ĵurkomunumo komune. En la ĉefurbo Belinzono ekzistas ankoraŭ la tri kasteloj de la ĵurkomunumaj voktoj.

Ticino fariĝis libera respubliko kaj kantono en 1803 per la Mediacia Akto de Napoleono la 3-a. En la 20-a jarcento estas konstruitaj multaj domoj laŭ principoj de moderna arkitekturo.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)