La Kantono Zugo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj.

Zugo
Blazono de Kantono Zugo
Zugo vidita de Zugerberg
kantono de Svislando
Ĉefloko Zugo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1352
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  ZG
Nombro de loĝantoj 114711  (2009-12-31)
Areo  km²
Loĝantardenseco loĝantoj/km²
Geografia situo CH1903: 684113 / 224354 (mapo)47.16488.548Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 33′ O; CH1903: 684113 / 224354 (mapo) f1

Map

Situo de Kantono Zugo Svislando
Mapo de la Kantono Zugo
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 126 837 loĝantoj sur areo de 238,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 531 loĝantoj/km². La samnoma ĉefurbo de la kantono situas je la bordo de la pitoreska Lago de Zugo.

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Zug, france Zoug, itale Zugo kaj romanĉe Zug. En la kantono, la germana lingvo estas oficiala.

Geografio

redakti

Zugo situas en centra Svislando inter la kantonoj Zuriko, Ŝvico, Lucerno kaj Argovio inter Svisaj Antaŭalpoj kaj Svisa Mezlando. La iom pli altaj montoj ĉe la limo de Kantono Ŝvico Rossberg (1582 m), Kaiserstock (1417 m), Morgarten (1236 m) kaj Höhrohnen (1232 m), transiras nordokcidente al antaŭmontoj, al kiuj inter aliaj apartenas Zugerberg (991 m) kaj Gubel (1000 m).

Riveroj kaj lagoj

redakti

La ĉefa rivero de Kantono Zugo estas Lorze, kiu fontas el la antaŭalpa Lago de Ägeri kaj alfluas la Lagon de Zugo inter Zugo kaj Cham. De la Lago de Zugo ĝi plufluas al Reuss, kiu same kiel Sihl nur tuŝas la limon de la kantono.

Trafiko

redakti

Tra la urbo Zugo pasas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Sankt-Gotardo al Tiĉino kaj de Zuriko al Lucerno. Krome pasas tra Rotkreuz la alia brako de la Gotardlinio de Bazelo tra Lucerno ankaŭ al Tiĉino. La entrepreno Zugerland Verkehrsbetriebe funkcias regionan trafikreton kun busoj, trajnoj kaj ŝipoj. La kantono ankaŭ estas bone konektita al la nacia aŭtoŝosereto.

Historio

redakti

La Kantono Zug estiĝis el urba ŝtato de la urbo Zugo, kiu estis fondita supozeble je la komenco de la 13-a jarcento de la Grafoj de Kiburgo. Zugo estis unuan fojon menciita kiel urbo en la jaro 1242 kiel urbo. Ekde la fino de la 13-a jarcento Zugo troviĝis sub la regado de la Habsburgo. Zugo en la jaro 1315 estis la kolektejo de la habsburgaj trupoj antaŭ la Batalo de Morgarten, kiu okazis en Oberägeri sur la kantona teritorio. Post kiam Zuriko en la jaro 1351 aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo, Zugo estis komplete ĉirkaŭigita de la ĝia teritorio. La 8-an de junio 1352 la ŝvicanoj sieĝis Zugon. Kiam Duko Albrecht ne pretis sendi helpon, Zugo kapitulacis kaj la 27-an de junio 1352 aliĝis kun ĝiaj teritorioj al la Ĵurkomunumo.

Politika divido

redakti

La kantono Zugo ne konas distriktojn. La kantono konsistas el 11 politikaj komunumoj. Vidu

Esperanto movado

redakti

En 1950 en Zugo aktivis Hans Hermann, kiu tie provis starigi lokan grupon sed post lia translokiĝo al Berno tiuj klopodoj ĉesis. Kiel unuopulo aktivis en Zugo Niklaus Weiss, kiu dum multaj jaroj estis ĉefdelegito de UEA. En 1992 tamen li kabeiĝis, lian taskon transprenis Sonja Brun, kiu ankaŭ loĝas en Rotkreuz, historia urbeto en Kantono Zug.

Eksteraj ligiloj

redakti
 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)