Lorze estas la ĉefa rivero en Kantono Zugo, Svislando.

Lorze
Lorze-Ravino en Baar
rivero
Bazaj informoj
Longeco 30 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 724 m
Enfluejo Reuss
- Alteco 386 m
Geografio
Rivero en Eŭropo
vdr

Priskribo redakti

Lorze fontas en Unterägeri el la Lago de Ägeri je alteco de 724 m s.m. La rivero tiam fluas tra la Lorze-Ravino kaj ĉirkaŭ la urbo Baar por tiam en urbo post 16 km ek de la fonto alflui la Lagon de Zugo. En Ĥamo Lorze denove elfluas el la Lago de Zugo, trafluas la komunumon Steinhausen kaj finfine 11 km post la elfluo el la Zuga Lago en Maschwanden meandrante tra la Marĉo de Maschwanden je alteco de 386 m. s.m. ĉe la trilima punkto inter la kantonoj Zuriko, Zugo kaj Argovio alfluas al Reuss.

Komunumoj laŭlonge de Lorze redakti

Ĉe la bordo de Lorze situas la komunumoj

Rektigo de la rivero en Zugo redakti

 
Lorze-Kanalo en Zugo

Kadre de la konstruado de la nacia aŭtoŝoseo A4a, kiu je longeco de 3,8 km situas ekzakte sur la antaŭa rivero, oni fosis kanalon pli oriente de la origina riverfluo. Altigante tiel la kapaciton de la akvotrafluo oni samtempe malhelpis regulajn inundojn pri kiuj la regiono antaŭe suferis. Ĉar la nova kanalo alfluas pli for de la elfluejo al la Lago de Zugo ankaŭ pliboniĝis la akvotramiksado de la lago kaj tiel la akvokvalito.

Per la 180 000 m³ elfosmaterialo konsistanta el fajna sablo, kiu ne taŭgis por la stratkonstruado, oni utiligis por alverŝi la artan Lorze-Insulaon en la Lago de Zugo. La insulo nun estas naturrezervejo por birdoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti