Kanalo

Vikimedia apartigilo

Kanalo (de la latina vorto latine canalis respektive la itala vorto canale = tubo, fosaĵo, defluilo) laŭ PIV estas

  1. artefarita akvovojo por enlanda navigado (vidu kanalo (akvovojo), aparte famaj inter ili ekzemple la kanaloj de Venecio kaj de Amsterdamo, la Panama kanalo, la Sueza Kanalo aŭ la Granda Kanalo de Ĉinio (vidu ankaŭ la vortojn kluzo kaj barĝo);
  2. simila artefaritaĵo, uzata por diversaj celoj, sekigo de marĉa regiono, irigacio, forkondukado de malpuraĵoj ktp. (ekzemple kloaka kanalo);
  3. parto de maro, pli larĝa ol markolo, kaj komunikiganta du marojn, aparte famaj inter ili ekzemple la Kanalo de Sankta Georgo inter Kimrio kaj Irlando, la Mozambika Kanalo, la Manika Markolo inter kontinenta Eŭropo kaj Britio, kiu multfoje (i. a. jam de L. L. Zamenhofo) nomiĝas simple "la Kanalo", kaj en vasta senco ankaŭ la Kanalo de Bristol inter Anglio kaj Kimrio (kiu fakte estas golfo,
  4. en la lingvaĵo de anatomio (do de medicino respektive biologio), organa tubo, ekzemple la duoncirklaj kanaloj de la orelo, la vertebra kanalo, la spira kanalo aŭ la uretra kanalo (vidu ankaŭ la vorton dukto);
  5. komunika vojo en plurkonduktila kablo aŭ supertera dukto; uzebla cirkvito: plurkanala sistemo (telefoniatelegrafa transsenda sistemo, permesanta pluroblan laboradon, uzante portantajn ondojn);
  6. telekomunika vojo frekvencobendo asignita al radio- aŭ televido- stacio, kaj fine
  7. en familieca, neformala lingvouzo, io, pere de kio oni atingas celon (ekzemple diskonigi sian opinion per la kanalo de la revuo).

Laŭ Francisko Azorín Kanalo estas Artefarita defluejo.[1] Li indikas etimologion el la latina canalis, el canus (kano). Kaj li aldonas rilatajn terminojn kaj esprimojn kiaj kanaleto, por malgranda kanalo aŭ similforma aĵo; kanaligi, kanalizi, por fari kanalon; Panama kanalo, Sueza kanalo, irigacia kanalo, elflua kanalo, alflua kanalo, drenkanalo, kanalaro, kanalado.[2]

Krome, la vorto kanalo ankoraŭ povas signifi

En aparta senco, kanaleto same laŭ PIV estas

  1. mallarĝa kanalo, por defluigi akvon pluvan aŭ malpuraĵan (pri tio vidu ankaŭ la vortojn defluilo kaj rojo);
  2. mallarĝa kanalo, difinita por akcepti tubojn, kondukajn kablojn ktp; kaj
  3. en la lingvaĵo de anatomio (do de medicino respektive biologio), tre maldika kanalo en la korpo de homo aŭ alia besto.

Sendependa astronomia fenomeno estas la kanaloj de Marso, unuafoje science observitaj en 1877, el kiuj iuj korespondas al realaj kanjonoj de la planedo, sed plej multaj estas rezulto de kontrastigoj kaj aliaj optikaj iluzioj.

Ŝanelo estas la plej profunda parto de rivero aŭ de mara pasejo, kiu estas signalita per lumturoj, lumŝipoj, buoj ks.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 103.
  2. Azorín, samloke.