Optika iluzio estas speco de iluzio karakterizita per diferenco inter bildo kaj la percepto de ĝi. Estas du specoj de optika iluzio: Unu estas fiziologia iluzio, kaŭzita de sendado de malĝustaj informoj de la okulo al la cerbo, ekzemple postbildo (kiu okazas kiam oni longe rigardas unu bildon kaj poste rigardas blankan areon). La dua, kaj pli konata, speco de optika iluzio estas percepta iluzio, kaŭzita de malĝusta interpretado de informoj en la cerbo. Informoj kolektitaj de la okulo ĝenerale estas interpretataj de la cerbo, kaj kiam ĉi tiu interpretado ne konformas kun la veraj ecoj de la perceptita bildo, tiam okazas percepta optika iluzio.

Dimensiaj, fotometriaj kaj kolormezuraj ecoj de la observata objekto estas objektive mezureblaj per fizikaj kvantumoj. Por priskribi ecojn de la subjektiva okulpercepto estadas regule necese laŭstatistike prilabori kaj taksi reagojn de granda kvanto da observintoj. Inter kelkaj optikaj ecoj de objektoj, kiuj partoprenas en kvanto kaj kvalito de lumo elsendata de ĝi, respondecaj optikaj reeĥoj estis malkovritaj kaj destinitaj pli-malpli firmaj kuploj. Ekzemple fotometriaj kvantumoj kaj iliaj psikosenzoraj kontraŭuloj (klaro – klareco, faranto de klareco – lumeco,...), kolormezura sistemo kaj vico da pluaj rilatoj, kiuj estadas notataj kiel aperaĵoj aŭ leĝoj (aperaĵo de Purkyně, leĝo de Weber-Fechner,...). Vico esprimas el ili elsendadon inter luma iniciato kaj optika reeĥo.

Krom tio ekzistas vico da optikaj aperaĵoj, kiuj estas markataj kiel optikaj iluzioj en ĝusta signifo de la vortoj. Ili estas nedisigebla parto de homa vivo kaj estas necese scii pri ili kaj kalkuli kun ili.

Limo inter malkonsento, kaŭzita per pure fiziologiaj kaŭzoj, kaj optika iluzio, en kiu partoprenas ankaŭ psikaj faktoroj, ne estas akre limigita. Estas unueca eĉ ne divido de aperaĵoj, kiujn oni markas kiel optikaj iluzioj.

La optikaj iluzioj estas divideblaj laŭ kaŭzo de malkonsento. Se estas pli de tiuj kaŭzoj de malkonsento, t. e. en estiĝo de la iluzio partoprenas pli da kategorioj, klasifikado ne estas unueca. (Oni plimulte envicigas la iluzion laŭ la kaŭzo de estiĝo, al kiu oni aljuĝas pli grandan signifon.) Se la kaŭzo de estiĝo estas unusola, eblas la optikajn iluziojn dividi je:

fiziologiaj iluzioj
geometriaj optikaj iluzioj
psikologiaj iluzioj

Fiziologiaj iluzioj redakti

Tio estas iluzioj, kiuj koneksas kun surradiado (hela areo sur malhela fono ŝajnas esti pli hela ol malhela areo sur hela fono) kaj kontrasto (griza areo sur pli hela fono havas alian lumecon, t. e. ĝi tralasas aŭ disige reflektas pli grandan aŭ malpli grandan parton de la enfalanta lumo).

Signifon de la kontrasto povas demonstri la bildo 2 kaj la bildo 3, kiun ni unuavide interpretas kvazaŭ certan nombron de nigraj formacioj. Sed se ni limigos subajn kaj supraj borderojn de tiuj ĉi formacioj per malhelaj strioj, ni konstatos, ke pri surskriboj kunmetitaj el helaj literoj ATI (respektive LIFT).

 
bildo 16

Same tiel eblas envicigi en tiun ĉi grupon la t. n. triangulon de Kanisz (bildo 16). Ni perceptas blankan triangulon, kvankam ĝi ne estas en la bildo rekte desegnita – ĝi estas sole markita per interrompo de malhelaj areoj kaj linioj.

Por la praktiko ne tute sensignifa estas plua ofte priskribata aperaĵo, la t. n. „vojkruciĝa“ iluzio (bildoj 17/18). Se ni observas nigrajn kvadratojn reciproke dividitaj per blankaj „vojoj“, ni havas impreson de evidentaj grizaj makuloj, kiuj kreiĝas en intersekcoj („vojkruciĝoj“) de tiuj ĉi „vojoj“. Se ni fiksas okulojn al certa vojkruciĝo, la makulo malaperos. Analogie tiel estas tio en la intersekcoj de malhelaj strioj limigantaj la blankajn kvadratojn. Tiuj ĉi aperaĵoj koneksas kun sekvaj bildoj – ni perceptas ilin kiel montro de aktiveco de la retino, malgraŭ tio ke ties incitado jam finiĝis. En la praktiko oni uzas la sekvajn bildojn kiel ilo al destino de okul-movo.

 
bildo 17
 
bildo 18

Misteroplena portreto troviĝanta en burgoj kaj en kasteloj (bildo 14): portreto de viro senĉese rigardas nin, eĉ se ni troviĝas kie ajn. Pleje li senĉese celas al ni per la fingro. Klarigo estas kaŝita en ĝuste pentrita iriso de la okulo. Ĝi estas pentrita meze de la okulo kaj ĝuste tiel ni vidas homon, kiu rigardas rekte nin. Se ni foriros aliloken, la situo de la iriso ne ŝanĝiĝas kaj tial ŝajnas al ni, ke la portreto senĉese rigardas nin. Klarigo de la etendita fingro estas analogia.

Pli komplikaj estas optikaj iluzioj koneksantaj kun kolora kontrasto. Tiujn ĉi aperaĵojn eblas apliki dum ekzamenoj de kolorsentoj (bildo 1 – homo nedistinganta ruĝan koloron kaj verdan koloron vidus sole literon N), per konvena kolora kontrasto oni atingas en pentroarto, grafik-arto kaj fotograf-arto apartajn efektojn. Validiĝas ankaŭ psikologia agado de koloraj lumoj. Ruĝa, oranĝa kaj flava koloroj agadas varme, blua lumo kaj nuancoj, en kiuj superas la blua lumo, evoluigas senton de malvarmo. Helaj tonoj agadas gaje, malhelaj peze. La ruĝaj (kaj en pli malgranda mezuro ankaŭ la oranĝaj kaj la flavaj) impresas, kvazaŭ ili paŝus antaŭen (el la bildo eksteren), la blua male, kvazaŭ ĝi paŝus fonejon. (En tiu ĉi aperaĵo partoprenas ankaŭ kolora difekto de la okulo.) La flava koloro agadas decentrokure, t. e. ĝi vekigas impreson, ke ĝi transpaŝas la limojn de la areo, kiun ĝi okupas, la blua koloro encentrokure, t. e. ŝajne ĝi kuntiriĝas el la perimetro al la centro. (Eĉ ankaŭ tio koneksas kun ecoj de la okulo, kiu estas pli sentema al flava lumo ol al la blua.)

Geometriaj optikaj iluzioj redakti

Inter geometriajn optikajn iluziojn apartenas tiuj, kiuj estas fonditaj je geometriaj ecoj de la bildigitaj objektoj, en kiuj partoprenas geometriaj bildigoj.

Ekzemploj de geometriaj iluzioj redakti

 
bildo 4

Kvankam tio ne ŝajnas, sur la bildo 4 la longaj abscisoj estas reciproke paralelaj. La mallongaj abscisoj, per kiuj estas la oblikvaj paraleloj haĉitaj, kaŭzas ilian ŝajnan diverĝon respektive konverĝon. Sur la bildo 5 estas situacio analogia – ĉe ebena kvarangulo sekve de subaĵo ŝajnas al ni el cirkonferencoj, ke ĝiaj edroj estas kurbiĝintaj. En la fakto temas pri ordinara kvadrato.

 
bildo 5
 
bildo 6

Kompara iluzio laŭ Müller-Lyer sur la bildo 6 montras relativiton de okul-perceptoj kaj samtempe tre limigitan kapablecon memori kaj ĝuste interpreti konon de absoluta grandeco de objektoj. La mezaj cirkonferencoj en ambaŭ partoj de la bildo estas la samaj. Kompare kun cirkonferencoj de diferencaj radiusoj, per kiuj ili estas ĉirkaŭitaj, ili montriĝas kvazaŭ diverse grandaj. Du la samaj desegnaĵoj, kiuj diferenciĝas pro percepto de grandeco, estas sur bildo 7.

 
bildo 7

Iluzio de Paggendorf kaj lia subpremo karakterize demonstras influon de vivsperto, kiu estas nedisigebla konsistero de perceptado kaj interpretado de bildaj informoj kaj ties perceptoj. Du oblikvaj partoj de la sama absciso apartigita per du paralelaj rektlinioj montriĝas unu al la alia kvazaŭ transŝovitaj (bildo 8). Se estas en la bildo absciso prezentata al observanto kiel streĉita ŝnuro, la percepto de tiu ĉi ŝajniga transŝovo ne validiĝos (bildo 9).

 
bildo 8

Transiron inter iluzioj geometriaj kaj psikologiaj kreas iluzioj perspektivaj. En la fakto temas pri observado de sistemoj de linioj kaj per ili limigitaj ebenaj formacioj kaj pri ilia interpreto, dum kiu okazas konfronto kun vivsperto. Se ni komprenas la sistemon de abscisoj kun komuna fuĝlinio kiel perspektiva bildigo de spaco (kaj pro spertoj ni havas tian interpreton fiksita), „la plej malproksima“ staturo montriĝas al ni kvazaŭ la plej granda, kvankam en la fakto ili estas ĉiuj same grandaj (bildo 10).

Psikologiaj iluzioj redakti

Psikologiaj iluzioj plejparte validiĝas dum observado de ebenaj modeloj, kiuj per siaj konfigurado estas esprimontaj projekcion de tridimensia objekto kaj al kiu ni konscie aŭ senscie aljuĝas tiun ĉi spacan karakteron. Temas pri grupo da iluzioj, al kiu apartenas decidadoj markataj kiel bilda inverso. Ili estiĝas ĉiam, kiam desegnaĵo (bildo) allasas diversan interpreton de spaco. Klasika bildo estas ŝtuparejo de Schröder (bildo 11), kiu povas montriĝi kvazaŭ observata de supre aŭ de sube (ĝi povas montriĝi kvazaŭ ŝtuparejo, niĉopapero faldita en „harmonikon“). Interesaj psikologiaj iluzioj estas desegnaĵoj, kiujn ni klopodas interpreti kvazaŭ tridimensiaj objektoj kaj samtempe ni konstatas, ke tiaj objektoj ne povas ekzisti. Sur la bildo 12 estas formacio, kies malsupran parton eblas prezenti kvazaŭ tridimensian objekton de paralelograma (kvadrata) tranĉo, la supran poste kvazaŭ sistemon de tri cilindroj. Spaca interpreto de desegnaĵo sur bildo 13 ankaŭ kontraŭas al niaj spertoj. Sur „eterna“ ŝtuparejo sur la bildo 15 eblas senĉese ascendi aŭ sinki.

 
bildo 15

Praktika uzo de optikaj iluzioj redakti

La optikaj iluzioj ne servas sole por amuzigi homojn, sed en vico da profesioj ili estas respektataj kaj celkonscie eluzataj. Ili estas uzataj ĉie tie, kie estas atingota certan optikan agadon - pentroarto, arkitekturo, skulpt-arto, propon-arto, fotografio (konvena aranĝo – frizaĵo, koloro de vestoj, lumigo ktp.), okul-optiko (formo kaj koloro de okulvitra kadro...) ks. Tiujn ĉi aperaĵoj studas oftalmologoj kaj fiziologoj, ĉar kelkaj el optikaj iluzioj povas signifi okuldifekton.

Iam kiel kaŭzon de optikaj iluzioj oni konsideras la neperfektecon de optika sistemo de homa okulo. Sed tiu ĉi interpreto estas tre mallarĝigita kaj en vico da priskribataj aperaĵoj eĉ malĝusta. Malkonkordo de okulpercepto kaj la fakto estas rezulto de komplikaj, preskaŭ samtempe okazantaj fiziologiaj, psikologiaj kaj pluaj funkcioj, kiuj validiĝas komplekse.

Sorĉoj kaj linioj de perspektivo redakti

 
Eterna ŝtuparejo...
Eterna ŝtuparejo...

Kion vi vidas kiel la unua sur tiuj ĉi bildoj? redakti

 
Rigardu punkton meze de rondo kaj movadu per la kapo antaŭen kaj malantaŭen. Tio estas nova maniero de animacio.

Iluzioj, kies klarigon postulas matematiko redakti

Per nura alimetado de formacio kun areo 8.(5+3)=64 kvadrataj mezurunuoj estiĝos formacio kun areo 5.(8+5)=65. Kie estas eraro?

 
 
 

Kien perdiĝis dum alimetado de kolora triangulo unu kvardrateto el kvadrata reto?

Provu atenteme tralegi la sekvantan tekston. Ĝia enhavo respondas ankaŭ al formo de skribado...

 
teksto

Ke tio ne estas tute facila? Vi pravas! Por kontrolo...

Ŝparo de laboro post tiu ĉi paĝo sufiĉus legado, dum kiu ni ĉiun

paran linion legus de maldekstre dekstren ne per maniero kiel ĝin

(laŭ ĵurnalaj artikoloj) proponis W. T. Clark el Los Angeles, nome post la tutaj

vortoj – per tio survoje de la okuloj dum legado ni ŝparos nenion nur senpera

movo de la okuloj de dekstre maldekstren interrompas dum ĉiu vorto

kaj eĉ la vojon reen ni faras dufoje – sed jam unuopajn literojn en ĉiu vorto

ni skribas retroe, do ni legas dum ĉiu horizontala movo de la okuloj. Ĉu avantaĝo

fluanta el tio alportas penadon kun la ekzercita nova maniero de la legado, ĉiu leganto

decidiĝu laŭ sia sperto. Fine tiu ĉi maniero de legado kaj skribado estas

propre nenio nova. Grekoj nomis tiun ĉi manieron de skribado baŭstrofedono (de maniero de plugado).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti