Iriso
La iriso (malnovgreke ĉielarko) estas la kolorita diafragmo de la okulo. La iriso regulas la lumeniron en la okulon (adaptiĝo). La kuntirado kaj dilatado de la iriso estas fiziologia reflekso por adaptigi la vidadon al la ĉirkaŭa heleco. Kiam ekzemple estas helege la iriso kuntiras sin kaj tiel malpligrandigas la lumintensecon frapante la centron de la retino.
La strukturo de la iriso malsamas ĉe ĉiu homo, kio ebligas irisrekonon same kiel fingropremaĵoj ebligas identigon de personoj. Okuldiagnozo, t.n. iridologio, estas diagnozo per legado de difektaj bildoj en la iriso de la okulo.
La okula koloro estas genetika trajto, kiu estas determinita de la kvanto kaj la distribuo de melanino en la iriso.[1]
En la animala regno, nur vertebruloj havas irisojn.
La portado de koloritaj okullensoj modifos la koloron de la iriso.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ [1][rompita ligilo]«Kaŭzoj de la blua okula koloro en homoj»[rompita ligilo](www.springerlink.com). SpringerLink (angle). Springer Science Business Media. Konsultita la 29-a de julio en 2010.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.med.uni-magdeburg.de/fme/kauge/Uvea.pdf Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.medizinfo.de/augenheilkunde/iris/start.htm Medicininformoj: okulkuracado - iriso kaj pupilo
- http://www.iridologie.de/