Fingrospuro
Fingrospuro aŭ fingropremaĵo estas spuro postlasita de la homaj fingroj sur iom glata surfaco. Tia spuro povas servi por identigi la tuŝinton, precipe en okazo de krimo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/e/eb/Fingerprintonpaper.jpg)
La procedo identigi la lasinton de fingrospuro nomiĝas daktiloskopio; ĝi estas biometria metodo de identigo. La papiloj de la homaj fingroj estas malsamaj inter diversaj homoj, tiel ke ili sufiĉe klare identigas homon. Eĉ ĝemeloj havas malsamajn papilo-skemojn, ĉar la papiloj kreskas laŭ hazardo, sed ne ŝanĝiĝas ĉe plenkreskaj homoj.
Fingrolinioj servas ankaŭ por re-identigi homojn, kiuj lasis spuron identigante sin. En kelkaj landoj necesas deponi fingrospuron por ricevi legitimilon aŭ pasporton. Oni tiel esperas pli klaran re-identigon ol per foto aŭ subskribo.
Ekzistas fingrospuraj sensiloj, per kiuj komputiloj povas mezuri fingrospurojn. Tia mezurado povas anstataŭi identigon per pasvorto.