Daktiloskopio estas la tekniko por videbligado, klasifikado kaj identigado de fingrospuroj. Ĝi ĉefe estas uzata kiel parto de la forensa esploro dum krimokontraŭbatalo kaj estas parto de la metodo por identigado.

Fingrospuro
La kaneletoj sur la surfaco de fingro

Fingrospuroj estas unikaj kaj personligataj, samkiel la patroneo sur polmoj, plandoj kaj piedfingroj. La unikeco estas fiksata de la papilaj linioj de la fingro, kiuj formiĝas inter la 100-a kaj 120-a tago post la fekundiĝo. La patroneo formiĝas pro genetikaj kaj hazardaj ĉirkaŭaĵofaktoroj, kaj tiel estas unikaj por ĉiuj. Unuopaj ĝemeloj havas la saman DNA-on, sed tamen diversajn fingrospurojn.

Ankaŭ ekzistas fingroskaniloj por identigado de iu persono, per kiuj la fingrospuroj estas rekonataj. Ili estas aplikataj por enirpermeso al certaj ejoj kaj nuntempe grandskale en la usona vizitantoprogramo, ĉe kiu ĉiu turisto aŭ vizoposedanto estas devigata doni la fingrospurojn.