Diagnozo (greke διάγνωση, laŭ nuntempa prononco diágnosi, el la vorteroj δια-, dis-, kaj γνώση, la scio, do la disapartigo per scio) laŭ PIV estas

  1. Diagnozo (medicino);
  2. en biologio, priskriba resumo de la karakterizaĵoj de sistematika analizo en laboratorio, je la molekula nivelo.
  3. en biologio, priskriba resumo de la karakterizaĵoj de taksono.

"Diferencigaj diagnozoj" (mallongigite DD) estas aro da diagnozoj kiu povus esti klarigo por ia simptomo, respektive ekzamenaj trovaĵoj, aŭ ia kombino de simptomoj kaj ekzamenaj trovaĵoj.