DiabloforkoBliveto estas optika iluzio en la formo de tridento kiu post plia konsidero montriĝas esti neebla figuro.

Bliveto
Estas neebla kolorigi la tutan surfacon de bliveto

Ĉu la paradoksa figuro havas du aŭ tri piedojn? Je unu flanko videblas tri cilindroformaj dentoj aŭ piedoj, je la alia flanko videblas la alfikso por du kvarangulaj piedoj.

La transiro inter ĉi-tiuj duonoj ne akordiĝas: ĝi estas neebla figuro. La iluzio malaperas kiam oni kovras la tri cirklojn per la mano.

La figuro por la unua fojo aperis en 1964 kaj kelkfoje estas atribuita al D.H. Schuster, kiu pubikigis ĝin en decembro 1964.

Bliveto