Verdo

koloro inter bluo kaj flavo
(Alidirektita el Verda)
#008000

Verdo estas la komplementa koloro de ruĝo. El la videbla spektro, tiu koloro rilatas al ondolongoj inter 500 nm kaj 565 nm. Verdan farbon oni ekhavas miksante flavon kaj bluon.

kolorcirklo
kolorcirklo

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la verdan koloron jene:
- RVB: R = 0,0; V = 1,0; B = 0,0 ;
- CMFN: C = 1,0; M = 0,0; F = 1,0; N = 0,0.

En naturo, verdon en folioj, herbo kaj aliaj planteroj kreas klorofilo.

Sinonimo de "verda" estas smeralda, rilatante al la gemo smeraldo.

En la lingvo Esperanto la vorto "verdo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.

En Esperantismo redakti

En la simbolaro de la Okcidenta civilizo kaj ankaŭ de la tutmonda lingvo Esperanto, verdo estas koloro de espero, kaj tial atribuita ankaŭ al la lingvo kaj al ĝia ĉefa simbolo, la kvinpinta verda stelo, kaj baldaŭ al la flago. Zamenhof mem agnoskis la verdon kiel plej simbolan koloron, per sia "Preĝo sub la verda standardo", deklamita unuafoje en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905.

La rekomendo de Louis de Beaufront aperigi verdan stelon sur la kovrilo de ĉiu esperanto-libro tiel populariĝis, ke la papero mem por tiuj kovriloj estis ofte (pale) verda, ekzemple la fama libroserio sub la respondeco de D-ro Zamenhof ĉe Hachette.

#008000

Antonomazie "verdulo" fariĝis sinonimo de esperantisto, kun milde ironia nuanco, kaj "verda" sinonimo de esperantista (pli ol Esperanta). Kiel tia ĝi eĉ fariĝis pseŭdonimoj: Georgo Verda (fajna humuristo Izrael Lejzeroviĉ), Verda Majo.

En Esperantio, verdo simbiozas kun blanko. Tiel, same kiel la usona flago inspiris la du ĉefajn partiojn (demokratoj blue, respublikanoj ruĝe), en la Senato de la Esperanta Civito la du ĉefaj grupoj estas la Verda (ne nur ekologiisma) kaj la Blanka (efektive "inspirita de kristanaj valoroj").

Aliaj simbolaĵoj redakti

La ekapero de ekologiismaj movadoj ĝeneraligis alian signifon por tiu koloro, kiu tamen ĝuste pro sia kromatismo eĉ altiris esperantistojn al tiuj novaj movadoj[mankas fonto].

En antaŭaj tempoj kaj laŭ diversaj landoj, verda estis la koloro:

Verdo apartenas al la Tutafrikaj koloroj kaj la Tutarabaj koloroj.

  • En trafiko kaj aliaj signalsistemoj, verdo signifas "ne danĝera, preteco, agu, ek!", kontraste al ruĝo, "danĝera, atendu, haltu!".
  • Ĉe ŝipoj la triborda (dekstra) naviga lumo estas verda kaj la baborda ruĝa.
  • En heraldiko, verdo nomiĝas sinoplo; ĉar ne pigmente tradicia koloro, ĝi ne estas tre uzata.

Nuancoj de verdo redakti

  • botelverda - havanta la malhelan koloron de botela vitro
  • glaŭka (bluverda)
  • limea - havanta proksimume la koloron de limeoj
  • oliva - havanta proksimume la koloron de olivoj
  • kartuzia estas verda-flava, simila al la koloro de la likvoro "chartreuse"

Kvankam la himboj ne posedas vorton por la blua koloro, ili scipovas facile distingi nunacojn de la verda koloro kiuj al aliaj popoloj estas ne tiom facile distingeblaj.[1]

Verda farbo kun ... fariĝas ... redakti

Notoj redakti

  1. Miguel Trula, Esther (25-a de februaro 2017). «¿Por qué en la antigüedad nadie podía ver el color azul?». Magnet. Konsultita la 31-an de januaro 2021.