Esperantismo

penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de Esperanto kiel lingvo neŭtrale homa

Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu 'ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn', donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon interkompreniĝadi, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj.

Esperantismo estas la vorto kiu priskribas la aktivan strebon kultivi ĉi tiun lingvon, ajnacele, ideologie kaj ideale. Esperantistoj bone scias, ke ne ekzistas alia tutmonda komunumo kiu sin rekonas per lingvo libera je etnaj ligoj[1].

Ĉiu alia ideo aǔ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas al esperantismo (inter alie la tn. 'interna ideo'), estos lia afero pure privata, por kiu esperantismo ne respondecas[2].

Bulonja Deklaracio pri Esperantismo (UK, 1905) redakti

La Deklaracio de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro, "Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo", ofte nomata malpli longe Bulonja Deklaracio, Deklaracio pri EsperantismoDeklaracio pri Esperanto, detaligas la "esencon de la Esperantismo": "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu 'ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn', donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si (...)". Estas notinde, ke tiu deklaracio ne eksplicite mencias iun celon, ke ĉiu homo aŭ la plimulto de la edukitaj homoj parolu Esperanton. Kompreneble oni povas supozi, ke disvastigantoj ĉiam celas, ke kiel eble plej multaj homoj akceptu tion, kion ili disvastigas, nome Esperanton. La posta punkto detaligas, ke "lingvo internacia povas esti nur lingvo arta" kaj ke "en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto" - tio indikas, ke oni pensas pri "ĝenerala" internacia lingvon.

La Deklaracio mencias homojn, kiuj rilate al Esperanto "laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo". Estas notinde, ke jam en 1905 estis menciataj tiuj du kernaj agadoj (kreskigo kaj kulturo) por la progresigo de Esperanto.

Je la sojlo de la mondmilito: La alvoko de Hodler redakti

Duonjaron post la komenco de la Unua Mondmilito, Hector Hodler lanĉis alvokon sub la titolo “Super” en la revuo Esperanto de la 5-a de januaro 1915[3]: “Ni havas la devon ne forgesi... Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn kiujn al ni trudas nia esperantisteco... devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco... Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco... Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj... La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj, estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de la bedaŭro.”

Tiele Hodler sinesprimis pri kio signifas Esperantismo/"esperantisteco" en tiama ŝanĝiĝanta mondo. Eĉ post pli ol jarcento liaj saĝaj vortoj povas servi kiel gvidilon. Do tiel por li Esperantismo estas la penado prepari internacian tuthomaran popolon por rekonstrui la mondon, certe pli ol spirite ol fizike, post la grandega kaj terurega milito[4].

Sento de identeco redakti

 
Tiu flago de GLAT-a esperantismo estas ekzemplo kiel esperantistoj unuigas inter iliaj vividealoj, sociaj luktoj kaj la Esperantismo

Laŭ Zlatko Tišljar esperantismo estas identeco-sento de personoj edukitaj per la ideologio de la interna ideo en la komuna lingvo Esperanto. La ideologio de la Interna Ideo estas difinita en la poemoj de L.L. Zamenhof, kies esenco estas kredigi al homoj uzantaj Esperanton, ke per tio ili ekapartenas al aparta homgrupo; ties rolo estas plibonigi la mondon per lingvo kiu kontribuos al la monda paco kaj interkultura kompreniĝo. Ĝi kaŭzas emocian rilaton al tiu grupo kaj pretecon batali por ĝi kaj sin oferi por ĝi, kiam ĝi estas endanĝerigita; pro tio la esperantista grupo same kiel nacioj kreis la propran kulturon, tradiciojn, simbolojn kaj instituciojn kiel ekzemple la Esperanta Civito.

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

Esperanta Civito

Referencoj redakti

  1. (eo) Federico Gobbo (Universitatoj de Amsterdamo / Torino), Ĉu estas subkulturo en Esperanto?
  2. El la 1a paragrafo de la Bulonja Deklaracio
  3. "La Esperantisto" - 5a de januaro 1915
  4. (eo) Andres Bickel, Temo gravega kaj daŭre aktuala, recenza eseo pri la libro Homo; Hector Hodler, selekto de artikoloj verkitaj france aŭ germane de Hector Hodler, tradukitaj de Claude Gacond kaj Richard Schneller, eld. CDELI, 2020, en: Literatura Foiro, n-ro 313, oktobro 2021, paĝoj 309-314, p. 314