Literatura Foiro

13 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 1 apr. 2022.

Literatura Foiro (LF) estas grava kultura revuo fondita en 1970, la plej longe kaj senpaŭze aperanta en la historio de la Esperanto-literaturo, kun pli ol kvindek jaroj da seninterrompa eldoniĝo. Ekde 1975 oficiala daŭriganto de Norda Prismo kaj de 1991 organo de Esperanta PEN-Centro.

Literatura Foiro
periodaĵo
Speco kultura revuo
Formato A5
Periodeco 2-monata

Lando   Svislando
Urbo La Chaux-de-Fonds
Posedanto LF-koop
Redaktisto Juan García del Río, Alessio Giordano, Carlo Minnaja, Fernando Pita, Giorgio Silfer
Ĉefredaktisto Perla Martinelli
Establodato 1970
Prezo 56 CHF jare
ISSN 0393-2907

Retejo www.literaturafoiro.com
vdr

Enhavo

redakti

La revuo gastigas precipe beletron, sed plie muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon, bildliteraturo, filozofion, esperantologion, leksikografion, recenzojn kaj intervjuojn.

Historio

redakti

Literatura Foiro estis fondita en 1970 de la literatura rondo La Patrolo en Milano.[1] De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ ĉiumonate), kaj atingis la 335-an numeron (64-paĝan) en Junio 2025 (56-a jarkolekto).[2]

Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu alia literatura aŭ kultura revuo superis kvindek jarkolektojn senpaŭze en Esperantio.

La ĉefredaktoroj de LF estas:

Ekde 1980 la revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop.

Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si plurajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la raŭmisma pensoskolo, kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito.[3]

Jam de la unua itala periodo (1970-1975) estas rimarkindaj la strebo al aktualeco kaj la atento pri moderna grafiko. Krome necesas mencii la oftajn kontaktojn kun verkistoj neesperantlingvaj, el kiuj interalie ĝermos tre bonaj rilatoj kun la itala intelektularo dum la sekvaj jardekoj (ekzemple kun Umberto Eco kaj Mario Luzi, ambaŭ kandidatoj por la literatura Nobelo). En la finna periodo (1976-1978) en LF rimarkeblas la konkludo de la polemiko pri "la bros-problemo", inter Kálmán Kalocsay kaj István Szerdahelyi, pri la gramatika kategorieco de la radikoj, kaj la apogo al la kanzonistoj el la magia jaro 1977 (Gianfranco Molle, Olivier Tzaut, Johán Valano): pri la lasta ludas rolon ankaŭ la prestiĝo de la premio "La Verko de la Jaro", iniciatita ĝuste de LF tiuepoke. Interesa en tiuj jaroj estas ankaŭ la kunlaboro kun la redakcio de Kontakto.

En la unua svisa periodo (1978-1984) maturiĝas la kresko de la revuo al tuta eldonejo, unu el ĝiaj efikoj estas la portempa transdono de la interlingvistikaj paĝoj al la nova revuo Planlingvistiko,[4] eldonita de LF-koop inter 1982 kaj 1986, sub la redaktado de Jouko Lindstedt (1982-1983) kaj poste de György Nanovfszky.

Dum la ĉefredaktado de Perla Martinelli, LF atingas tre altan nivelon grafike kaj enhave, ankaŭ danke al la evoluo de teknologio. Strategie tiam ĝi forte subtenas la sendependajn kulturcentrojn (LF-koop mem iniciatas unu el ili, La Kvinpetalon en 1985), kaj des pli intense la muzikan kulturon kaj la parolan kulturon. La triopo Silfer, Martinelli, Nemere fondis en 1991 la Esperantan PEN-Centron, kies kvara membro estis Gaston Waringhien. En 1993, dum la PEN Mondkongreso en Santiago de Kampustelo la centro estis oficiale agnoskita, kaj la sekvan jaron LF iĝis la oficiala organo de la Esperanta PEN-Centro.

La transnacieco de la revuo, kun ĉefaj alkroĉaj punktoj kaj okcidente (Italio, Svislando, Francio) kaj oriente (Hungario, Bulgario) kaj en Skandinavio, firmiĝas sub la ĉefredaktado de Ljubomir Trifonĉovski. Samtempe la enhavon eĉ pli influas la rilatado kun la verkistoj de PEN-Klubo Internacia, dum kreskas la atento pri teatro kaj kino.

Eksteraj ligiloj

redakti

Oficiala retejo de la revuo Literatura Foiro

Esperanta PEN-Centro en la retejo de Esperanta Civito

Mencio pri Literatura Foiro en YouTube

Recenzo pri Literatura Foiro en YouTube