Esperanta PEN-Centro

verkista asocio

Esperanta PEN-CentroPEN Esperanto estas la esperanto-branĉo de la internacia verkista asocio PEN Club international. La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro. Esperanta PEN kunredaktis la Universalan Deklaracion pri lingvaj rajtoj[1]. PEN Internacia aŭspiciis kolokvon pri la esperanta tradukarto en Malago meze de oktobro 2014. Ĝin malfermis per ĉefprelego la prezidanto de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj de PEN Internacia, prof. Josep Terricabras[2].

Esperanta PEN-Centro
verkista organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Sidejo La Chaux-de-Fonds
Fondinto(j) Perla MartinelliIstván NemereGiorgio Silfer vd
Ĉefestro(j) Vinko Ošlak Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Historio

redakti

La Esperanta PEN-Centro estis fondita la 27-an de novembro 1991 de Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer. La kvara aliĝinto estis Gaston Waringhien[3].

La 13-a de septembro 1992: En Belinzono (Svislando) la unua Asembleo elektas Nemere prezidanto, Silfer vicprezidanto kaj Judit Felszeghy sekretario. Tiu ĉi Komitato daŭras ĝis 1999, kiam William Auld fariĝas prezidanto kaj Nemere vicprezidanto.

10-a de septembro 1993: En Santiago de Compostela (Hispanio) la PEN-Mondkongreso akceptas la Esperantan PEN-Centron. Kiel asertas la Esperanta PEN-centro, per tio Esperanto estis oficiale agnoskita kiel literatura lingvo fare de PEN. La delegacio konsistis el Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

De post tiu jaro delegacio de Esperanta PEN-Centro partoprenas konstante en la mondkongreso : Prago, Aŭstralio, Gvadalajaro, Edinburgo, Helsinko, Varsovio, Moskvo, Makedonio... Delegitoj estis, krom la menciitaj, Ralph Harry kaj Ljubomir Trifonĉovski. Krome la centro regule partoprenas en la Internacia Konferenco pri Poezio en Slovenio, kie kunvenas ĉiujare la Paco-Komitato (kies membro ĝi estas), kaj de tempo al tempo en regionaj konferencoj en Katalunio, Makedonio, Budapeŝto kaj Kroatio.

En 1994 la centro organizas tre sukcesan ekspozicion en Budapeŝto.

6-a de junio 1996: Rezulte de la preparlaboro de la PEN-komitato pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj estas proklamita en Barcelono la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, kies Esperanto-subskribinto estas Giorgio Silfer.

12-15-a de septembro 1996: Danke al PEN, Esperanto ĉeestas kiel oficiala gasto en la unua itala Literaturfestivalo en Mantuo. Tiuokaze oni lanĉas la projekton de Verkista Domo en la bela renesanca urbo Sabloneto: la klopodo ne realiĝos.

En 1997 la centro kunvokas, kun Esperanto Radikala Asocio, la unuan Forumon por la Esperanta Civito, La Chaux-de-Fonds 1998 08-10.

En 1998 la PEN-membro Manuel de Seabra iniciatis dum la jarkunveno de la Esperantlingva Verkista Asocio en la UK en Montpellier la kandidatigon de William Auld por la literatura Nobel-premio, kun rimarkinda resono en la amaskomunikiloj.

En 2019 oni komencis la eldonadon en diversaj lingvoj de la longa eseo de Giorgio Silfer "Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo".

Organizo

redakti

La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro. Financan subtenon ĝi ricevis ĝis nun de LF-koop, Pro Helvetia, Mantua Literaturfestivalo kaj privatuloj.

Prezidantoj

redakti

Post Nemere kaj Auld, la societon sinsekve prezidis Vinko Ošlak, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Walter Zelazny, Tomasz Chmielik, kaj nun Julian Modest.

Referencoj

redakti
  1. (en) Peter D McDonald, Interview: PEN International Executive Director Carles Torner on Linguistic Rights, PEN International.
  2. PEN-kolokvo pri tradukarto en oktobro 2014, El Popola Ĉinio, la 24-an de septembro 2013.
  3. (eo, en, pl) Carlo Minnaja, Literaturo, peranto inter unuopuloj kaj inter popoloj - PEN Internacia kaj la esperanta PEN-centro (PDF). En: The Intercultural Role of Esperanto - Interkultura rolo de Esperanto - Międzykulturowa rola esperanta. Editors – Redaktoroj – Redakcja Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris, Poznań 2021, paĝoj 17-21

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti