Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj

La Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj[1] estas dokumento subskribita en 1996 de diversaj ne-registaraj organizoj, i.a. de PEN Klubo internacia kaj ties Esperanta PEN-Centro, por subteni lingvajn rajtojn, precipe tiujn de minacataj lingvoj, kaj celanta atingi oficialan rangon de Universala Deklaracio ĉe Unesko. Ĝis nun la Deklaracio tamen ne estas agnoskata nek de Unesko nek de la registaroj de la UN-membroŝtatoj[2].

Gravaj dokumentoj kiuj rilatas al la historio de la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj estas ankaŭ:

  • Donostia Protokolo de PEN Internacia (2016)
  • Kebekia Deklaracio pri Literatura Tradukado kaj Tradukistoj de PEN Internacia (2015)
  • Girona Manifesto pri Lingvaj Rajtoj de PEN Internacia (2011) pli konciza kaj resuma versio de la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj.
  • Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco (2001)[3]

Esperanto redakti

En deklaro de la ĉeestanta delegacio de la Esperanta PEN-Centro Giorgio Silfer atentigis, ke laŭ ili la Deklaracio tro multe listigas rajtojn de lingvaj komunumoj kaj ne tiujn de la homo. Aparte gravaj por la Esperanto-grupo estas la artikoloj 13-a kaj 29-a (ambaŭkaze la dua paragrafo).

Sekvas kelkaj artikoloj (aŭ unuopaj paragrafoj) pli gravaj por la Esperanto-parolantoj laŭ la Civito; se estas cititaj pluraj paragrafoj, la aparte grava por Esperanto estas kursivigita.

Laŭ la Deklaracio ni estas "lingva grupo" (art. 1 (5)); la vorto "lingva komunumo" estas rezervita por homa socio historie situanta en difinita teritoria spaco (art. 1 (1) )[4].

Artikolo 1 redakti

  1. La Deklaracio difinas lingva komunumo ĉiun homan socion kiu, historie situanta en difinita teritoria spaco, agnoskita aŭ ne, identigas sin kiel popolon, kaj disvolvis komunan lingvon kiel ilon de natura komunikado kaj kultura koheremo inter siaj membroj. La esprimo lingvo teritorie propra difinas la idiomon de la komunumo historie setla sur tiu sama teritorio.
  2. (...)
  3. (...)
  4. (...)
  5. La Deklaracio difinas lingva grupo ĉiun homan kolektivon kiu partumas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco; kio estas la kazo de enmigrintoj, rifuĝintoj, deportitoj kaj diasporanoj.

Artikolo 7 redakti

  1. Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon; tial ili devas havi la eblecon profiti la kondiĉojn necesajn por plena disvolviĝo en ĉiuj funkcioj.
  2. Ĉiu lingvo estas realaĵo kolektive elfarita kaj ene de komunumo ĝi fariĝas ilo de koheremo, identigo, komunikado kaj krea esprimivo, disponebla por la individua uzo.

Artikolo 12 redakti

  1. Ĉiu rajtas disvolvi sian publikan aktivadon en sia lingvo, se ĝi estas la lingvo propra de la teritorio kie li loĝas.
  2. Ĉiu rajtas uzi sian lingvon en la persona aŭ familia medio.

Artikolo 13 redakti

  1. Ĉiu rajtas lerni la lingvon propran de la teritorio kie li rezidas.
  2. Ĉiu rajtas esti plurlingva, koni kaj uzi la lingvon plej adekvatan por sia persona disvolviĝo aŭ socia movebleco, sen damaĝo al la garantioj establitaj en la Deklaracio por la publika uzo de la lingvo teritorie propra.

Artikolo 20 redakti

  1. Ĉiu rajtas uzi parole kaj skribe, en la justic-tribunaloj, la lingvon historie parolatan sur la teritorio kie tiuj situas. La tribunaloj devas uzi la lingvon teritorie propran en siaj internaj agoj. Se la jura sistemo de la ŝtato devigas la proceduron daŭri ekster la teritorio de kie originis la juĝato, la uzo de la origina lingvo estas konservenda.
  2. Ĉiukaze, ĉiu rajtas esti juĝata en lingvo por li komprenebla kaj parolebla, aŭ atingi la senpagan asiston de interpretisto.

Artikolo 26 redakti

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je klerigado ebliganta al ĉiuj siaj membroj la plenan mastrumon de la propra lingvo, tiel ke ĝi estos uzebla en ĉiuj fakoj, samkiel la plenan posedon de ĉiu lingvo kiun ili deziras lerni.

Artikolo 28 redakti

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas je klerigado ebliganta al siaj membroj akiri profundan konon pri ilia kultura heredaĵo (historio, geografio, literaturo ktp) samkiel la plej vastan konon pri kiu ajn kulturo kiun ili deziras ekkoni.

Artikolo 29 redakti

  1. Ĉiu rajtas ricevi klerigadon en la lingvo teritorie propra kie li rezidas.
  2. Tiu rajto ne ekskludas la rajton akiri la parolan kaj skriban konon de ajna lingvo kiu servos al li kiel komunikilo kun aliaj lingvaj komunumoj.

Artikolo 37 redakti

  1. Ĉiu lingva komunumo rajtas ricevi, pere de la amaskomunikiloj, profundan konon pri sia kultura heredaĵo (historio, geografio, literaturo kaj aliaj manifestiĝoj de la propra kulturo) kaj ankaŭ, en kiel eble plej alta grado, pri ĉiu kulturo kiun deziras koni ĝiaj membroj.

Artikolo 39 redakti

  1. La komunumoj priskribitaj en la art. 1, § 3 kaj 4, de la Deklaracio, same kiel la grupoj menciitaj en § 5 de la sama artikolo, rajtas je justa ĉeesto de siaj lingvoj en la amaskomunikiloj de la teritorio kie ili setlas aŭ kien ili enmigras. La plenumo de ĉi tiu rajto devas harmonii kun la plenumo de la rajtoj de la aliaj lingvaj grupoj aŭ komunumoj de la teritorio.

Agnosko kaj apliko redakti

Nek Unesko nek individuoj ŝtatoj oficiale agnoskas la Deklaracion pri Lingvaj Rajtoj, sed pluraj ŝtatoj en Latinameriko kiel Meksiko, Paragvajo, KolombioSud-Afriko ĉu diskutis pri indiĝenaj lingvoj en sia parlamento aŭ ricevis gvidliniojn rilate al sia lingvopolitiko, bazitaj sur konceptoj el la Deklaracio [3].

Referencoj redakti

  1. Iuj atentigis pri la ligo inter parollibereco kaj lingvaj rajtoj.
  2. Vilhelmo Lutermano, Pedro Betancourt, Postparolo de la tradukintoj de la Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj; Universala Deklaro de Homrajtoj; Konsilantaro pri Homrajtoj; Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj; Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj; Konvencio pri la Rajtoj de la Infano; Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj; Protokolo pri Abolo de Mortpuno; Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009., p. 230 (PDF)
  3. 3,0 3,1 (en) Peter D McDonald, Interview: PEN International Executive Director Carles Torner on Linguistic Rights, PEN International, la 2-an kaj10-an de julio 2018.
  4. "Lingva komunumo" povas esti komprenata ankaŭ kiel grupo de homoj, kiuj kunhavas la saman lingvon, kvankam ĝi ne estas sinonimo de nacio aŭ ŝtato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti