European Language Equality Network

(Alidirektita el Eŭropa Reto pri Lingva Egaleco)
8 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 5 dec. 2022.

La European Language Equality Network (ELEN) aŭ en Esperanto: Eŭropa Reto por Lingva Egaleco estas eŭropa ne-registara organizo (NRO) kiu estas aktiva ĉe la eŭropa nivelo kaj kiu celas protekti kaj antaŭenigi malpli uzatajn eŭropajn lingvojn (minoritajn lingvojn) t.e. regionaj lingvoj, malplimultaj lingvoj, endanĝerigitaj lingvoj, kun-oficialaj lingvoj kaj naciaj lingvoj de malgrandaj nacioj.

European Language Equality Network
ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2011 vd
Antaŭe Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj vd
Geografia situo 48° 16′ 41″ N, 3° 34′ 22″ U (mapo)48.2781-3.5729Koordinatoj: 48° 16′ 41″ N, 3° 34′ 22″ U (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Carhaix-Plouguer
Situo Finistère
Adreso 6 plasenn Gwirioù Mab-Den,Ti ar Vro, 29270 Karaez
European Language Equality Network (Francio)
European Language Equality Network (Francio)
DEC
Map
European Language Equality Network
Retejo Oficiala retejo
Jura formo international non-profit association
vdr

Historio

redakti

ELEN estis fondita post la malfondo de la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj, ne-registara organizo kun similaj celoj fondita en 1982 kaj fermita en 2010.

ELEN precipe kontribuis al la lanĉo de la Protokolo por la Garantio de Lingvaj Rajtoj de San Sebastián[1], kiu enlistigas konkretajn rimedojn por certigi respekton al lingvaj rajtoj en Eŭropo, same kiel al la Digital Language Diversity Project (Cifereca Lingva Diverseca Projekto), projekto por krei kaj kunhavigi ciferecan enhavon uzante malplimultajn lingvojn[2].

ELEN grupigas la plejparton de la iama EBLUL-membroj kaj multaj pliaj civilaj sociaj organizoj tra Eŭropo. Nuntempe, ELEN reprezentas 44 lingvojn kun 60 membro-organizaĵoj en 20 Eŭropaj ŝtatoj[3].

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti