Lingvaj Rajtoj - Simpozio okaze de 100-jariĝo de UEA kaj 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj

La 24-an de Aprilo 2008 okazis en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj simpozio pri Lingvaj Rajtoj okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Simbolo de la Simpozio pri Lingvaj Rajtoj
Grupfoto de la prelegantoj

Organizado

redakti

Organizis la simpozion Universala Esperanto-Asocio, laŭ iniciato de la tiama vicprezidanto Ranieri Clerici, kunlabore kun Renato Corsetti, Charmian Common kaj Cesco Reale, kun subteno de Svisa Esperanto-Societo, kies sekretario Stefano Keller gvidis la lokan organizokomitaton. Prezidis la simpozion Probal Dasgupta prezidanto de UEA; Renate Bloem, reprezentantino de la NRO CONGO; kaj Ricardo Espinosa, respondeculoj pri NROj, Buroo de Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj reprezentanto de la Stabo de la Altranga Komisiito pri Homaj Rajtoj.

Prelegantoj

redakti

Priskribo

redakti

La simpozio komenciĝis vespere la 23-an de aprilo per renkontiĝo kaj vespermanĝo en la restoracio La Nassa proksime de la ĉefstacidomo Cornavin en Ĝenevo. La simpozion partoprenis 80 reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj, UEA kaj Svisa Esperanto-Societo. Okazis vigla debato kaj evidentiĝis, ke nuntempe en la mondo okazas vasta lingva genocido, nome ke ĉiun duan semajnon sur nia terglobo malaperas lingvo. Samtempe oni konstatas, ke la lingvaj rajtoj de lingvaj malplimultoj mondvaste estas draste malobservataj, temas unuflanke pri la rajtoj de la indiĝenaj minoritatoj sed aliflanke ankaŭ de migrantoj vivante en komunumo de domina lingvo. Precipe grava problemo estas, ke multnombraj infanoj ne havas eblon ricevi bazan edukadon en sia denaska lingvo kaj pro tio ne havas egalan ŝancon en sia individua disvolviĝo.

Eksteraj ligiloj

redakti