Lingva justeco

Lingva justeco klopodas ke ĉiuj komunumoj havu la samajn ŝancojn kompreni kaj partopreni nian socion, pledante por diversa kaj vere inkluziva socio, kie plurlingvaj komunumoj ricevas la ilaron por partopreni kaj kompreni samrajte. Ĝi ankaŭ pledas por socio kie la rajto komuniki en sia preferata lingvo estas konsiderata kiel homa rajto, kiu estas plene jure protektata kiel fundamenta komponanto de vera parollibereco[1].

Lingva justeco estas relative nova, sed kreskanta interfaka studkampo al kiu apartenas politika filozofio[2][3], ekonomiko[4], socilingvistiko, interlingvistiko, esperantologio, lingvaj rajtoj, edukadscienco ktp.

Dum kelkaj teorioj interesiĝas pri la subtenado de lingva diverseco, aliaj donas plian gravecon al aliaj temoj, kiel egaleco de ŝancoj aŭ al la diversgrada redukto de malegalecoj pere de Esperanto aŭ de la angla kiel lingvafankao (latine: lingua franca).

Difino de lingva justecoRedakti

Ne ekzistas en la scienca literaturo iu ĝenerala difino de 'lingva justeco'. Ĉar neniu normiga teorio de justeco ekzistas, la kampo de lingva justeco ankaŭ restas dividita rilate al la difino aro de normigaj gvidlinioj kiuj konsistigus justecon inter parolantoj de malsamaj lingvoj[5].

En la raporto "Linguistic Justice: An Interdisciplinary Overview of the Literature"[6], Javier Alcalde celas doni interdisciplinan analizan superrigardon al la nocio de “lingva justeco” kaj pli ĝenerale al justeco en multlingvaj kuntekstoj. Ĝi plej forte fokusiĝas je politika filozofio, sed ĝi ankaŭ prezentas plurajn kontribuojn el ekonomiko, socilingvistiko, interlingvistiko kaj juro. La celo de la raporto estas nek pritraksi la internan konsekvencecon de alternativaj (ofte kontrastaj) teorioj, nek peni trovi komunan grundon inter ili. Ĝia celo estas emfazi la politikajn rekomendojn kiuj fontas el diversaj aliroj. La raporto ankaŭ pridiskutas kiel diversaj teorioj aŭ aliroj al lingva justeco aplikiĝis al la kazo de la mastrumado de multlingvismo en la Eŭropa Unio[7].

Lingva teritorieco kaj lingva justeccoRedakti

Hodiaŭ jam parolantoj de lingvoj nefrankaoj, kutime jam dulingvanoj kaj poliglotoj, spertas tutmonde lingvan mal-justecon pro tio ke parolantoj de la ne-lingvafrankaoj ĝentile akceptas adapti sin al parolantoj de la lingvafrankao "kvazaŭ ĉiam la samaj personoj devus cedi sian lokon sur la trotuaro"[8].

Akceptigi la plian uzon de simbole potenca lingvofrankao (angla, franca, hispana, portugala, rusa, ĉina,..) kondukas al situacioj en kiuj la pli malfortaj kaj pli regataj lingvoj pli kaj pli devaluas kaj ilia reala uzo malkreskas, samkiel ilia lingva kapitalo. Tial Philippe Van Parijs ne estas favora al "libera lingva merkato" kaj pledas por limigo kaj korekto de la merkato per politikoj de lingva teritorieco, eĉ lingva imposto, por ke la regataj lingvoj ne nur povas postvivi, sed ankaŭ atingi egalan dignon[5].

KritikoRedakti

Jacqueline Mowbay, profesoro ĉe la universitato de Sidnye kaj fakulo pri lingva justeco, en sia libro Linguistic justice - international law and language policy (lingva justeco - internacia juro kaj lingvopolitiko) asertas ke kvankam "internacia juro povas havigi ilon por defii malegalecojn en la lingva kampo, ĝi samtempe povus limigi ĝian emancipan potencialon pro la limigoj esence propraj al tiu diskurso"[9].

Helder De Schutter, asista profesoro pri socia kaj politika filozofio ĉe la Katholieke Universiteit Leuven (KUL, Belgio), kritikas la modelon de lingva justeco pere de lingva teritorieco[10][11] de Philippe van Parijs kaj opinias ke se ni volas realigi tutmondan lingvan justecon, ni devus tutmonde reklami version de la "Bruselo-modelo"[11] [12].

Esperanto kaj lingva justecoRedakti

La internacia lingvo Esperanto naskiĝis ĝuste por ebligi pli justan komunikadon kaj redukti la malegalecon inter parolantoj de grandaj kaj malgrandaj lingvoj[13][14].

En 2018 eldoniĝis verko en la angla (Language Policy and Linguistic Justice) al kiu kontribuis pluraj fakuloj kiuj scipovas Esperanton.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) pledas por lingva justeco kaj informas ankaŭ en plej eble multe da lingvoj pri lingvaj rajtoj pere de la retejo Linguistic Rights (lingvaj rajtoj) kaj diversaj CED-eldonaĵoj. Laŭ Esther Schor lingvaj homaj rajtoj rilatas al Esperanto ankaŭ en la senco ke konversacioj ebligitaj de Esperanto potenciale ebligis al ĝiaj uzantoj ekvilibrigi homajn rajtojn kaj ideojn de boneco je multe pli granda skalo ol eblas en mondo de suverenaj ŝtatoj kaj limigitaj internaciaj federacioj[15].

BibliografioRedakti

  • Michele Gazzola, Bengt-Arne Wickstöm, Mark Fettes, Towards and Index of Linguistic Justice, Politics, Philosophy & Economics, (2023, aperonta).
  • Michele Gazzola (2021), Mezuri lingvan justecon: indikiloj kaj indicoj [Measuring linguistic justice: indexes and indicators], En Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel (eld.), Internacia Kongresa Universitato 74-a sesio. Impeto, p. 53-62.
  • Lingva justeco kaj esperantismo en perspektivo, L’esperanto vol 96 (6), 2019, p. 7-17, eld. Itala Esperanto-Asocio
  • Michele Gazzola, Torsten Templin, Bengt-Arne Wickström (2018), Language Policy and Linguistic Justice - Economic, Philosophical and Sociolinguistic Approaches, 535 paĝoj, eld. Springer Cham, 2018, ISBN978-3-319-75261-7 (hardcover), ISBN 978-3-030-09184-2 (sofcover) kaj ISBN 978-3-319-75263-1 (e-book cover).
  • Iannàccaro, G., Gobbo, F., & Dell'Aquila, V. (2018). The assessment of sociolinguistic justice: parameters and models of analysis. In M. Gazzola, T. Templin, & B-A. Wickström (Eds.), Language Policy and Linguistic Justice: Economic, Philosophical and Sociolinguistic Approaches (pp. 363-391). Springer
  • (en) De Schutter, Helder (2018), “Ĉapitro 8: Linguistic justice and English as a Lingua Franca”, en : Peter A. Kraus & François Grin, "The Politics of Multilingualism: Europeanisation, globalisation and linguistic governance", p. 167–199, Studies in World Language Problems, John Benjamins Publishing Company.
  • (en) Brosch, Cyril kaj Sabine Fiedler (2018). "Esperanto and Linguistic Justice: An Empirical Response to Sceptics". En Gazzola, Michele, Templin Torsten kaj Bengt-Arne Wickström, Language Policy and Linguistic Justice. Springer: 499-536.
  • Alcalde, Javier (2017). "La soleco de lingvojusteca verkisto. Pri Van Parijs kaj Murakami". Beletra Almanako 28, februaro: 111-113.
  • (en) Gobbo, Federico (2016). "Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto". Acta Univ. Sapientiae, European and Regional Studies, 9: 55–61.
  • (eo) Michele Gazzola (2016) Kial lingva politiko gravas por justeco kaj demokratio? [Why does language policy matter for justice and democracy?], En Košecký, Stanislav (eld.), Prilingve en Nitro: politike, historie, teorie, instrue. Fakaj prelegoj prezentitaj kadre de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p. 49-50.
  • Alcalde Javier (2015) Linguistic justice: an interdisciplinary overview of the literature. A’dam Multiling (3): 27–96.
  • Yael Peled (2015), Parity in the plural: Language and complex equality, Language Problemns and Language Planning, Volumo 39, n-ro 3, p. 282 - 297
  • (de) Ökonomie, sprachliche Gerechtigkeit und Sprachpolitik, En: Interlinguistische Informationen, Mitteilungsblatt der Gesellschaft für Interlingvistik e.V., Nr. 94-95 (1-2, 2015), p. 2-5.
  • Alcalde, Javier (2014). “Kial necesas krei indicon pri lingva justeco” Sennaciulo 11/12, n-ro 1313-1314: 27-28
  • Gazzola, Michele (2014). Lingva justeco: Kiel taksi ĝin? La ekzemplo de Eŭropa Unio en Vergara, J.A. (ed.) Aktoj De La Internacia Kongresa Universitato, 67a Sesio. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio: 74-89. Ankaŭ publikigita kiel "Lingva justeco kaj esperantismo”, En Fritz Wollenberg (eld), Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, New York: Mondial, p. 301-313 (2017).
  • (en) Jacques H. Drèze (2013), Translations: economic efficiency and linguistic justice, en : Axel Gosseries & Philippe Vanderborght, Arguing about justice - essays for Philippe van Parijs, 422 paĝoj, EAN elektronika 9782875581969, papera eldono (2011), EAN : 9782874632754
  • (en) Helder De Schutter (2013), Let's brusselize the world (ni lingve bruseligu la mondon!), en : Axel Gosseries & Philippe Vanderborght, Arguing about justice - essays for Philippe van Parijs, 422 paĝoj, EAN elektronika 9782875581969, papera eldono (2011), EAN : 9782874632754
  • (en) Mowbray, Jacqueline (2012), Linguistic justice - international law and language policy, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-964661-6
  • (en) Robert E. Goodin (2011), English or Esperanto: a case for levelling down?, En: Axel Gosseries & Philippe Vanderborght, Arguing about justice - essays for Philippe van Parijs, 422 paĝoj, EAN elektronika 9782875581969, papera eldono EAN: 9782874632754
  • (it) Nitobe – per la giustizia e la democrazia linguistica, revuo "L’esperanto" (IEA), vol. 88, n. 2, marto/aprilo 2011, p. 9-10.
  • Wickström, Bengt-Arne (2010),"Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco", en : La arto labori kune - Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdam, UEA, ISBN 978-92-9017-113-3) : 97-103
  • (eo, en, jp) Goro, Christoph Kimura & Naoko, Yoshida (2008), Al justa lingvopolitiko en Azio/Towards Equitable Language Policy in Asia/Azia ni okeru kouseina gengoseisaku ni mukete, aktoj de la 5-a Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Tokio, European Institute, Sophia University, JEI, 219 pp.,
  • (en) Baake P. & Borck R. (2007), Rights, and language rights: On the fair treatment of linguistic minorities. En : Public Economics and Public Choice: Contributions in Honor of Charles B. Blankart, Berlin, Springer, 81–102
  • Gazzola, Michele & Grin, François, Assessing efficiency and fairness in multilingual communication : towards a general analytical framework Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivo Wayback Machine(pdf), AILA review 20:87-105.
  • Phillipson, Robert (2004). Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko. Tradukis al Esperanto: István Ertl. Londono kaj Novjorko: Routledge.
  • (en) Skutnabb-Kangas, Tove, (2000) Linguistic genocide in education or worldwide diversity and human rights?, Mahwah, New Jersey & London: Lawrence Erlbaum Associates,. ISBN tel:978-0805834680.

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. (en) Irene Gotera, About linguistic justice Arkivigite je 2022-01-07 per la retarkivo Wayback Machine, linguisticjusticeennyc.com
  2. (en) Helder De Schutter, Language policy and political philosophy: On the emerging linguistic justice debate, en ;Language Problems and Language Planning, 31(1):1-23, januaro 2007.
  3. (en) Peter Ives, 2014, De-politicizing language: obstacles to political theory’s engagement with language policy Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivo Wayback Machine (pdf), Springer
  4. (en) Bengt-Arne Wickström, 2017, An economics approach to language policy and linguistic justice[rompita ligilo], Research group “Economics and language”, Humboldt Universität zu Berlin.
  5. 5,0 5,1 (fr, en) Laudan Vaezmir, Langues et justice Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 4, 30 (pdf).
  6. Alcalde, Javier. Linguistic Justice: An Interdisciplinary Overview of the Literature (2015). Amsterdam Working Papers in Multilingualism #3. 2015, 27-96. SSRN.
  7. Lastatempaj publikigaĵoj, Informilo por interlingvistoj, p. 14, 28-a jaro (tria serio) | n-ro 106 (1/2019) | ISSN 1385-2191.
  8. (fr) Philippe Van Parijs, «La justice linguistique en Europe et dans le monde», prelego farita en Collège de France, la 15-an de oktobro 2008.
  9. Linguistic Justice in International Law: An Evaluation of the Discursive Framework, Mowbray, J. Int J Semiot Law (2011), Volume 24, Issue 1, pp. 79–95 , Springer.
  10. Noto : la teritoria modelo de van Parijs postulas la altrudan uzon de la loka(j) nacia(j) lingvo(j) por administraj aferoj kune kun la disvastigo de lingva franca por ke tutmonda komunikado estu alirebla por ĉiuj kiu laŭ De Schutter estas nekohera kun la atribuo de egala rekono al lingvaj minoritatoj. Ankaŭ Bruselo estas teritorio kaj ĉefurbo de Belgio, sed en kiu nur du de la tri oficialaj lingvoj en Belgio (nederlanda, franca, germana) havas oficialan statuson kaj (teorie) egalecon, sed en la praktiko ofte ĝi malbone funkcias por nederlandlingvanoj ekzemple en bruselaj hospitaloj.
  11. 11,0 11,1 Noto : la Bruselo-modelo donas rajtojn al pli ol unu denaska lingvokomunumo loĝanta sur la teritorio.
  12. (en) Helder De Schutter (2013), Let's brusselize the world (ni lingve bruseligu la mondon!), en : Axel Gosseries & Philippe Vanderborght, Arguing about justice - essays for Philippe van Parijs, 422 paĝoj, EAN elektronika 9782875581969, papera eldono (2011), EAN : 9782874632754
  13. (ar, en, eo, pt, ru, zh) Defendu viajn lingvajn rajtojn! Ni helpos vin, lingvaj-rajtoj.org
  14. (en) Esperanto and linguistic justice[rompita ligilo], Language Communication Information (JKI), JKI-12-2017[1], paĝoj 142-143.
  15. (eo) Esther Shor, Zamenhof kaj la liberala-komunuma debato, p. 32,, en: Esperantologio/Esperanto Studies, nova serio 1 (9), 2021, Novjorko, CED * Novial, ISBN 9781595694096 - ISSN 1311-3496