Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri plurlingveco. Por informoj pri la samnoma televidserio, vidu la artikolon Poligloto (televidserio).

Poligloto (de la greka πολυ-, "multe" kaj γλώττα, "lingvo") estas plurlingvulo, kiu scipovas paroli multajn lingvojn aŭ kiuj sin vivtenas pere de lingvoj, kontraŭe al plurlingvemulo, kiuj lernadas multajn lingvojn, sed kiu eble povas havi nuran intereson pri lingvoj aŭ pri lingvistiko.

Dulingvulo estas homo kiu flue scipovas du lingvojn, kaj simile trilingvulo estas homo kiu flue scipovas tri lingvojn. Kutime oni konsideras ke plurlingvulo scipovas pli da lingvoj.

Oni parolas pri hiperpoliglotoj, se iuj libervole lernas fluparoli ses aŭ pli da lingvoj[1], dum multlingvuloj akiris ilian scion pro la ĉirkaŭa medio.

Teorioj pri poligloteco redakti

Ekzistas kelkaj teorioj, kiuj klarigas formiĝon de poligloteco.

Oni konfesas, ke por tiu, kiu interesiĝas pri lingvoj kaj scias kelkajn diversajn lingvojn, pli facila estas lernado de la nova fremda lingvo. Tiu lernanto povas pli rapide atingi bezonatan nivelon de lingvokono. Tiam la ĉefaj faktoroj de poligloteco estas serioza laboro kaj strebo ellerni la lingvon.

Ekzistas ankaŭ teorio, ke al poligloteco influas plejparte fizikaj procedoj en la cerbo.

Tamen necesas rimarki, ke la nivelo de lingvokono estas tre relativa kaj ke ne ekzistas unueca mezurmetodo pri lingvokono. Ankaŭ necesas distingi inter lego-, skribo- kaj parol-kapabloj.

Esperanto kaj poliglotoj redakti

 
Librokovrilo "Polyglott Kunze - Esperanto", 1909

Probable Francisko Valdomiro Lorenz, brazila, ĉeĥdevena esperantisto, estis la plej granda poligloto en la historio de la homaro – laŭ malsamaj pritaksoj li sciintus inter 50 ĝis 104 lingvojn[2]. Li verkis kaj tradukis pli ol 80 librojn, 56 el ili eldoniĝis, sed multaj restis manuskriptoj. Precipe populara estis lia Iniciação Linguistica (enkonduko en lingvistikon) el la jaro 1929, en kiu li traktas ankaŭ planlingvojn. Li ankaŭ verkis gramatikojn de diversaj indiĝenaj (indianaj) lingvoj[2].

Ludwik Zamenhof, parolis 11 lingvojn krom lia propra : aramea, angla, franca, germana, greka, hebrea, latina, pola, lia denaska lingvo la rusa, volapük, kaj la jida[3]. Li ankaŭ interesiĝis pri la araba, la itala kaj la litova, kvankam li neniam pretendis fluecon en tiuj lingvoj. [citation bezonata]. Same parolis 11 lingvojn dr. Henri Dor kiu same estis fama svisa okulkuracisto kiel dr. Zamenhof kaj esperantisto[4].

Kiel Umberto Eco iam skribis : "la vivo de Zamenhof povas esti inspiro al ni. Li parolis plurajn lingvojn flue kaj estis tiel bona ekzemplo de plurlingvismo en praktiko, al kiu la Eŭropa Unio aspiras"[5].

Ekzistas tri grandaj poliglotaj eventoj: LangFest en Montrealo, Polyglot Conference (ĉiujare en alia lando) kaj Polyglot Gathering. En la organizado de ĉiuj tri eventoj estas envolvitaj esperantistoj[6] dum kiuj okazas ekzemple interesaj prelegoj, eblas ludi poliglotajn ludojn, aŭskulti multlingvajn koncertojn, disponeblas multkulturaj kuirejoj kaj kie troveblas zono por librokruciĝo por forigi viajn malnovajn librojn kaj akiri iujn novajn senpage[7].

Esperantistoj kunorganizas la internacian plurlingvulan kunvenon (Polyglot Gathering) kiu okazas ĉiujare en Eŭropo[8][6]. Ankaŭ inter la partoprenantaro estas multaj kiuj scipovas paroli en Esperanto, ekzemple dum la 5-a Polyglot Gathering pli ol duono estis esperantistoj[6].

Ankaŭ alian poliglotan aranĝon iniciatis esperantistoj, nome la Polyglot Conference. Ĉar ne ekzistis regula aranĝo por lingvemuloj en Nordameriko, la ĉeforganizantoj de la nordamerika lingva festivalo LangFest, Joey Perugino kaj Tetsu Yung, starigis ĝin. La Polyglot Conference estas disa evento organizita nuntempe de Richard Simcott kaj Alex Rawlings. Ĝi okazas ĉiujare en alia lando, ĉefe en Eŭropo, kvankam ĝi jam okazis en la jaro 2015 en Novjorko[6] kaj fine de 2019 okazos en Japanio[9].

Kelkaj poliglotoj kiuj scipovas ankaŭ paroli en Esperanto : Jolanta van Holstein, Jessie Ann de Angelo[10][11], Lýdia Machová[12], Teddy Nee[13], Simon Egger[13], Kris Broholm[13] Mark Kinsella[13], Lindsay Williams[13], Richard Simcott, Tony Harris, Vytenis Andriukaitis.

Brazila Poliglota Klubo funkcias en Brazilo.

Aŭskulti la lingvojn de la mondo redakti

David Ding, iama softvara programisto ĉe Microsoft, kreis Localingual, retejo kun alklakebla mondmapo kie iu ajn povas surbendigi frazojn en iu ajn lingvo, por reliefigi la lingvan diversecon en la mondo[14][15].

Famaj poliglotoj redakti


Kelkaj konataj poliglotoj :Dante[16], Richard Simcott, Benny Lewis[13], Heinrich Schliemann, Aleksandra Miĥailovna Kolontaj, Rainer Maria Rilke, Lesja Ukrajinka, Ioannis Ikonomou, Ken Hale, Lomb Kató, Emil Krebs, Daniel Tammet, Cesco Reale, Timothy Doner.

Filmoj redakti

En la filmo Wonder Woman estas poliglotaj interparoloj[17].

En la jutuba filmeto Skype me maybe [CC English | Español | Esperanto] kunkantas 17 poliglotoj en pli ol 30 lingvoj, inter ili kelkaj esperantisto[16].

(ru, fr, en, de, it, es, eo, pt, kun interpretado en la rusan) Cesco Reale, Kiel ellerni multajn lingvojn?

(en, fr, rus, la, eo) Cesco Reale dum intervjuo kun la juna rusa poligloto Petron Fedosov, 12-jaran esperantiston (2017). Petro interalie rakontas kial kaj kiel li lernis Esperanton.

(fr) Ava Carrère[18] & Sophie Lapalu, akrobatoj kun polifoniaj kaj poliglotaj kantoj.

(eo) Ana Pana kies patrino ŝatas lerni lingvojn kaj jam parolas sep lingvojn.

(en) YouTube, Word Play : Hyperpolyglots speak so many languages.

(23 lingvoj) American polyglot speaking 20 languages (Timothy Doner en tiu ĉi jutuba filmeto parolas 20 lingvojn kiam li estis 17-jara)

Literaturo redakti

(angla) Erard, Michael (2012). Babel No More: The Search for the World's Most Extraordinary Language Learners. New York: Free Press[19][20].

(angla) Benny Lewis, Flue en 3 monatoj. Kiel iu ajn je iu ajn aĝo povas lerni paroli iun ajn lingvon Arkivigite je 2021-02-14 per la retarkivo Wayback Machine (ankaŭ kun konsiloj rilate al la lernado de Esperanto).

(angla) Kató LOMB, Polyglot. How I learned languages (PDF).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "The Cult of the Polyglot - LATG"[rompita ligilo]. 2016-07-19. Konsultita la 28-an de aŭgusto 2016.
  2. 2,0 2,1 Halina Gorecka, Neordinara vivo de la ĉeĥdevena brazila esperantisto, p. 80, revuo Esperanto, n-ro 1334(4), Aprilo 2019.
  3. Adolf Holzhaus, "Doktoro kaj lingvo Esperanto". Esperanto-Asocio de Finnlando, 1972
  4. (angla) (PDF), World Medical Esperanto Association, p. 31, World Medical Journal, n-ro 2, aŭgusto 2018, vol. 64
  5. EU-komisionano pri esperanto en Eŭropa Unio
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Nicolas Viau : «Ni estu realismaj idealistoj !», p. 8-9, La Riverego, (pdf), vintro 2017-18, Esperanto-Societo Kebekia, Jaro 34, n-ro 128-129.
  7. (en) Polyglot gathering 2019
  8. Organizantoj de la Polyglot Gathering 2019
  9. Polyglot Gathering 2019, FAQ
  10. Jessie Ann de Angelo
  11. Speakers & Agenda Arkivigite je 2019-01-25 per la retarkivo Wayback Machine, Jessie Ann de Angelo (multlingva kantistino), Polyglot Conference 2018,
  12. Lýdia Machová – The Power of Setting Priorities in Language Learning [CC English/Español].
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 (en) 24 polyglot experts reveal Arkivigite je 2019-11-25 per la retarkivo Wayback Machine, Middelbury interactive languages.
  14. (de, pl, it, en, es ) Alfonsina Scarinzi, Wiki Localingual: Der Klang des Reisens, Babel-Café, la 25-an de julio 2017.
  15. (en) Matt Burgess, Listen to the beautiful diversity of voices around the world on this interactive map, WIRED, la 6-an de januaro 2017.
  16. 16,0 16,1 Dante Poliglotta - Dante poliglota[rompita ligilo] pri Esperanto
  17. (angla) Sarah Sloat, Wonder Woman Speaks All Languages, Bends Perception of Time, Inverse.com, la 14-an de junio 2017.
  18. Ava Carrère kantas en jenaj lingvoj : franca, angla, germana, ĉina kaj greka.
  19. (en) Recenzo en The Economist, la 31-an de decembro 2011.
  20. (angla) Recenzo en The New York Times, la 20-an de januaro 2012.

Eksteraj ligiloj redakti