Vytenis Andriukaitis

Vytenis Povilas ANDRIUKAITIS (naskiĝinta la 9-an de aŭgusto 1951 en la vilaĝo Kjusjur de Jakutio en Siberio) estas litova medicinisto kaj politikisto. Li estis Komisionano de Eŭropa Komisiono respondeca pri sano kaj nutraĵa sekureco inter 2014 kaj 2019.

Vytenis Andriukaitis
Vytenis Andriukaitis
Vytenis Andriukaitis
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1951 (1951-08-09) (73-jaraĝa)
en la vilaĝo Kjusjur de Jakutio en Siberio
Lingvoj litovapolaanglarusagermanaEsperanto vd
Ŝtataneco Litovio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Vilno Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialdemokratia Partio de Litovio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto (1976–)
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vilno vd
EU-Komisionano
por  Litovio
Dum 20152019
Antaŭulo Algirdas Šemeta
Sekvanto Virginijus Sinkevičius
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Vytenis Andriukaitis naskiĝis en Siberio, kien estis deportitaj liaj gepatroj en la jaro 1941 fare de sovetianoj de la stalinisma reĝimo). Li revenis al Litovio en 1958, studis en la medicina instituto en Kaŭno (1969–1975), kaj diplomiĝis en Kaŭna Medicina Universitato en Kaŭno / Kovno en 1975. Li laboris kiel kardiologia kirurgo en Ignalina, Kaŭno kaj Vilno. Dum la jaroj 1979 - 1984 li studis ankaŭ en la Historia Fakultato de Universitato Vilno kaj en la jaro 1984 ricevis diplomon de historiisto.

Li aktive en la jaro 1976 ekkomencis partopreni politikan agadon kiel membro de la subtera socidemokrata en la kontraŭsovetia movado por la sendependiĝo de Litovio do ankoraŭ dum la Sovetia periodo. Li estas kunsubskribinto de la Ago reestablanta la ŝtaton de Litovio 1990 (jenaj famaj personoj kiuj ankaŭ subskribis la liston: Vytautas Landsbergis - la ŝtatestro de Litovio dum la jaroj 1993-1998 kaj poste ĉefministro de Litovio dum la jaroj 2001-2006; Kazimiera Prunskienė - ĉefministro de Litovio dum la jaroj 1990-1991 kaj Rasa Juknevičienė - la Prezidanto de Litova Parlamento, la Litova Sejmo, dum la jaroj 1999-2000 kaj poste defend-ministro dum la jaroj 2008-2012).

Ekde 1990 ĝis 2012 li estis parlamentano (krom la periodo 2004–2008 ). Dum 2000–2004 li estis vicprezidanto de la parlamento. Dum la jaroj 2012-2014 Andriukaitis estis nomumita litova ministro pri sano-protektado en la 16-a registaro de Litovio de la ĉefministro Algirdas Butkevičius.

Li estas vicprezidanto de Socialdemokratia Partio de Litoviolitove Lietuvos Socialdemokratų Partija (LSDP).[1]

En la jaro 2014, la 10-an de septembro, Andriukaitis estis nomumita de Jean-Claude Juncker la Komisionano de Eŭropa Komisiono respondeca pri sano kaj nutraĵa sekureco.[2]. Li deĵoris ĝis 2029.

En 2024 li estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento.

Li krom la litova flue parolas la lingvojn germana, rusa, angla, pola kaj ankaŭ parolas Esperanton.

Distingoj

redakti

La privata vivo

redakti

La familio de Andriukaitis estis en junio 1941 deportita fare de sovetianoj de la stalinisma reĝimo al Jakutio en Siberio. Al li, lia patrino kaj du liaj pli maljunaj fratoj estis permesite reveni al Litovio en 1958; lia patro revenis en 1959.[3] Li estas edziĝinta kaj havas tri infanojn.

Poligloto parolanta ankaŭ Esperanton

redakti

Krom la litova, pola, angla, rusa kaj germana lingvoj, li ankaŭ parolas Esperanton[4][5]. Li komencis memstare lerni Esperanton en la jaro 1976, kiam li laboris kiel kirurgo en malsanulejo en Ignalina, kie li okupiĝis pri la studado dum la nokta kuracista deĵorado. Post renkontiĝo kun medicinisto kaj esperantisto Viktoras Kutorga (jam forpasinta), li komencis vizitadi la Esperanto-klubon de Vilno, kiun tiutempe gvidis plia medicinisto kaj tre aktiva esperantisto Adomas Vaitilavičius (1915–1996).

Pro sia politika agado Andriukaitis iom deflankiĝis de Esperanto, tamen neniam ĝin forgesis kaj, laŭ siaj ebloj, helpis al Litova Esperanto-Asocio (LEA). En 1996 li kun du aliaj parlamentanoj esperantistoj Mečislovas Treinys kaj Antanas Račas oficiale akceptis tiutempan prezidanton de UEA, prof. Lee Chong-Yeong. Dum lia laboro en la parlamento, li interrilatis kun Litova Esperanto-Asocio pro la organizado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Vilno en 2005. [5]

Li partoprenis la UK en Nitra (Slovakio) kaj la lingvopolitikan konferencon organizitan de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) (Prezidanto Seán Ó Riain) - en la Universitato de Konstanteno en Nitro (la 28-29an de julio 2016). La konferencon partroprenis 120 personoj (lingvistoj, politikistoj kaj diplomatoj kaj anoj de NRO) kaj la lingvoj de la konferenco estis la slovaka, la angla kaj Esperanto, dum la konferenco EU-komisionano Andriukaitis faris sian paroladon en Esperanto ([6], [7]).

La 27an de oktobro 2016 li renkontiĝis kun polaj esperantistoj de Malbork kaj Sztum en Biblioteko de Varsovia Universitato ([8], [9]), i.a. kun Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra.

Dum la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono, Andriukaitis estis nomumita al la Honora Patrona Komitato de Universala Esperanto-Asocio[10].

Referencoj

redakti