Ignalina

komunumo de Litovio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ignalina (stacidomo).

Ignalina estas urbo en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma subdistrikta komunumo Ignalina, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena, kaj situas proksimume 110 kilometrojn nordoriente de Vilno. Tra la urbo kondukiĝas la fervoja linio Vilno-Sankt-Peterburgo. En 2023 en la komunumo vivis 4 998 loĝantoj. Laŭ pli fruaj ciferoj el la jaro 2005 en la urbo mem estis 6 200. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1810, kvankam laŭ arkeologiaj trovoj almenaŭaj ekde la 9-a jarcento homoj loĝis ĉi tie. Norde de la urbeto Ignalina, ene de la komunumo ankoraŭ dua loĝloko, Dūkštas kun nur 1070 loĝantoj, historie havas urban statuston.

Ignalina

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 998  (2023) [+]
Loĝdenso 724 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 20′ N, 26° 9′ O (mapo)55.3426.156666666667Koordinatoj: 55° 20′ N, 26° 9′ O (mapo) [+]
Alto 165 m [+]
Areo 6,9 km² ( 690 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ignalina (Litovio)
Ignalina (Litovio)
DEC
Ignalina
Ignalina
Situo de Ignalina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ignalina [+]
vdr

La komunumo plenas je pitoreskaj lagoj, kiuj etendiĝas precipe okcidente de la urbetoj, kaj multaj el ili troviĝas ene de la limoj de la nacia parko Aŭkŝtajtio, kiu de nordokcidento ĝis sudokcidento situas tutproksime de la urbo.

La nuklea centralo Ignalina, sola kaj dum la lastaj jaroj arde pridisputata nuklea centralo de la baltaj landoj, situas en la pleja nordoriento de la komunuma teritorio, en distanco de preskaŭ 45 kilometroj de la urbo Ignalina kaj tutproksime de la urbo Visaginas, kiu jam ne plu troviĝas ene de la komunumo.

Partnera urbo Redakti

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti

 
la ĉefa katolika kirko