Vilno

ĉefurbo kaj plej granda urbo de Litovio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vilno (stacidomo).

Vilno (litove Vilnius; pole Wilno:, ruse Ви́льнюс) estas la ĉefurbo de Litovio, kaj de la samnoma Distrikto Vilnius. Ĝi situas ĉe la enfluo de rivero Vilnelė en riveron Neris.

Panorama vido de la urbo je majo 2008
Panorama vido de la urbo je majo 2008
Vilno
litove Vilnius, germane Wilna, pole Wilno, hebree וילנה, beloruse Вільня
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Vilnius
Kromnomo: Urbo de baroko
Ŝtato Litovio Litovio
Distrikto Distrikto Vilno
Historia regiono Regno Ĵemajtio
Parto de Dzukio
Monto Monto de tri krucoj Trijų kryžių kalnas
Parto(j) Seniūnija
Konataj lokoj Reĝa palaco, Burgo de Gediminas, Katedralo de Vilno
Riveroj Neris, Vilnia
Situo Vilno
 - alteco 112 m s. m.
 - koordinatoj 54° 40′ 40″ N 25° 17′ 30″ O / 54.67778 °N, 25.29167 °O / 54.67778; 25.29167 (mapo)
Areo 401,0 km² (40 100 ha)
Loĝantaro 560 190 (2010)
Denseco 1 396,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo (+370) 5
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Litovio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Vilnius
Retpaĝo: www.vilnius.lt
Map
Urbocentro de Vilno
Antikva kvartalo de Vilno
Malnova kvartalo de Vilno
Katolika preĝejo
Ekzemplo de multietneco en Vilno, malnova templo de minoritato
Monda heredaĵo de UNESKO

Ĝia historia centro situas sur la maldekstra bordo de Neris kaj ampleksas 3,6 km². Ĝi estas tre bone konservita kaj vidinda; de 1994 ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

En Vilno okazis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en 2005. Ĝia unua Esperanto-Grupo fondiĝis en 1895. Plian historian urban grupon, nomata Vilna Societo Esperantista, en 1909 fondis la 18-jara esperanta verkisto Georgo Deŝkin kun interalie K. Kepalas kaj K. Niewenglowski.

Historio redakti

La Vojevodio Vilno - litove Vilniaus vaivadija - estis administra parto de la Grandduklando Litovio respektive ekde 1569 de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio). Ĝi kreiĝis en la jaro 1413 kaj ekzistis ĝis la lasta el la sume tri Dispartigoj de Pollando-Litovio, do ĝis la jaro 1795. La administra unuo ĉiam havis la urbon Vilno en sia centro, sed la periferiaj limoj iom ŝanĝiĝis tra la jarcentoj.

Ekde 1918 oficiale parto de la respubliko Litovio, kvankam en la tuta regiono tiam ankoraŭ batalis diversaj armeoj, en 1920 la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo estis okupitaj per la pola armeo, kiu proklamis pseŭdoŝtaton Centra Litovio. Du jarojn pli poste, en 1922, la teritorio aneksiĝis al la Dua Pola Respubliko kaj restis tia ĝis 1940, kiam unue la armeo de Sovetunio, post jaro tiu de Nazia Germanio kaj tri jarojn pli poste denove tiu de Sovetunio okupis tutan Litovion, sed per tiuj okupoj Vilno denove estis unuigita kun la resto de Litovio.

Dua Mondmilito redakti

28.10.1939: Sovetaj regopovoj post la invado en Pollandon transdonis Vilnon al Litovio, al la urbo tuj eniris litova armeo, oni alinomis stratojn: Mickiewicz al Gediminas kaj Piłudski al Algirdas.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Famuloj ligitaj kun la urbo redakti

Noto: Ĝustas ke en la multetna urbo ĉiam kunvivis litovoj, poloj, multaj judoj, belorusoj, germanoj kaj rusoj, kun gastoj aparte en muziko kaj konstruado ankaŭ el Italio kaj Francio. Ke en la sekva listo, subjektive elektita, tamen eksterproporcie multas urbanoj parolantaj la polan lingvon, sendube ŝuldiĝas al pola patriotismo, kvankam ĝustas ke pollingvaj vilnanoj havis signifan kontribuon al la kulturo de la pola lingvo, sed ankaŭ estis kaj estas aliaj urbanoj en la urbo.

Demografio redakti

Laŭ datumoj de censo de 2021 jaro, en Vilno loĝas 556.490 de personoj.[1]

Populacio de Vilno de denaska lingvo laŭ censo de 2021 jaro:

Lingvo Kvanto de denaskparolantoj[2] %
litova lingvo 372 892 67%
rusa lingvo 80 689 14.49%
pola lingvo 62 763 11.27%
belorusa lingvo 2805
ukraina lingvo 1155
cigana lingvo 927
latva lingvo 117
germana lingvo 63
aliaj lingvoj 6152
plurlingvuloj 28 747 5.16%
sume 556 490 100

Transporto redakti

La ĉefaj lokaj fervojoj de la stacidomo de Vilno estas "Vilno–Klaipėda", "Vilno–Kaunas" kaj "Vilno–Turmantas". Sed ĝi utilas ankaŭ por internaciaj servoj al Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.

Trolebusoj estas sistemo de publika transporto en Vilno.

Gazetaro redakti

Respublika ("la respubliko") estas ĉiutage aperanta gazeto en Vilno, kiu unuafoje publikiĝis la 16-an de septembro 1989. En la jaroj 1989 kaj 1990 ĝi estis la organo de la civitana movado Sąjūdis, kiu strebis kaj sukcesis pri senperforta malaliĝo de Litovio el Sovetunio kaj pri paca demokratiigo de la lando. Ekde la fino de 1990 temas pri politike sendependa gazeto.

Partneraj urboj redakti

Vilno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti