Jicĥak RABIN aŭ Yitzhak RABIN ( hebree יצחק רבין) estis Israela generalo kaj politikisto (1-a de marto 19224-a de novembro 1995). Rabin, naskiĝinta en Jerusalemo, estis la unua ĉefministro de Israelo naskiĝinta en la lando. En 1940 li eniris la Haganah (judan milicon), kaj poste partoprenis en la Dua Mondmilito kiel ano de la brita armeo. Dum la Sestaga milito (1967) li estis stabestro. En 1974 Rabin iĝis ministro pri laboro en la registaro de Golda Meir, kaj, post la demisio de Meir, fariĝis ĉefministro.

Jicĥak Rabin
יִצְחָק רַבִּין
Nobel-premiito
Jicĥak Rabin en 1986
Jicĥak Rabin en 1986
Persona informo
יצחק רבין
Naskiĝo 1-an de marto 1922 (1922-03-01)
en Jerusalemo, Brita Mandato Palestino
Morto 4-an de novembro 1995 (1995-11-04) (73-jaraĝa)
en Israelo Tel Aviv, Israelo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Yigal Amir vd
Tombo Monto Herzl vd
Religio Judismo
Etno judoj vd
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Kadoorie Agricultural High School vd
Partio Laborista Partio
Subskribo Jicĥak Rabin
Familio
Patro Nehemiah Rabin vd
Patrino Rosa Cohen vd
Gefratoj Rahel Rabin vd
Edz(in)o Leah Rabin
Infanoj Dalia Rabin-Pelossof
Yuval Rabin
Profesio
Okupo diplomatooficiropolitikisto vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Aktiva dum 1941– vd
5-a ĉefministro de Israelo
Dum 3-a de junio 197422-a de aprilo 1977
Antaŭulo Golda Meir
Sekvanto Menaĥem Begin
2-a periodo
Dum 13-a de julio 19924-a de novembro 1995
Antaŭulo Jicĥak Ŝamir
Sekvanto Ŝimon Peres
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rabin demisiis en 1977.

Kiel ministro pri defendado (1984-1990] en la Peres-registaro li ordonis perfortajn atakojn en la Okcidenta Bordo por kontraŭbatali la intifadon.

Li ricevis la oficon de Peres kiel estro de la Laborpartio en 1992 kaj, venkinte la tutnacian voĉdonadon, fariĝis ĉefministro kaj ministro pri defendado.

En 1993 Rabin apogis historian propacan interkonsenton kun la Organizo por la Liberigo de Palestino (OLP) pri reciproka agnosko inter Israelo kaj Palestino kaj aŭtonoma regado en la Gaza-Strio kaj la Okcidenta Bordo.

En 1994 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco kune kun Ŝimon Peres kaj Jaser Arafat.

La 4-an de novembro 1995 israela dekstrekstremista studento murdis Jicĥak-on Rabin.

Eksteraj ligiloj redakti