La Premio de Paco de Félix Houphouët-Boigny estis establita en 1990 de UNESKO:
"por honori vivantajn individuojn kaj aktivajn publikajn aŭ privatajn korpojn aŭ instituciojn kiuj faris gravan kontribuon al la antaŭenigado, serĉado, sekurigado, aŭ daŭrigado de paco konforme kun la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konstitucio de Unesko."
La premio portas la nomon de Félix Houphouët-Boigny, la mortinta eksa diktatoro de Ebur-Bordo, kiu regis ekde sendependeco en 1960 ĝis la morto en 1993. Ĝi estas premiita ĉiujare. La premio inkluzivas USD 150,000, oran medalon, kaj diplomo de paco. Se estas pli ol unu ricevintoj, la mono dividiĝas egale.