Xanana Gusmão
Kay Rala Xanana GUSMÃO [ŝananna guĵmaŭn] (naskiĝis la 20-an de junio, 1946), orgine nomita José Alexandre GUSMÃO, estis la unua prezidanto kaj estas nuna ĉefministro de Orienta Timoro.
Xanana Gusmão | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Xanana Gusmão | |||||
Naskiĝo | 20-an de junio 1946 (77-jaraĝa) en Laleia | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio • Orienta Timoro vd | ||||
Partio | Kongreso Nacia por Rekonstruado Timora • Fretilin vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Armandina Maria Gusmão dos Santos vd | ||||
Edz(in)o | Kirsty Sword Gusmão vd | ||||
Infanoj | 5 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gusmão naskiĝis en Manatuto, kiam la lando ankoraŭ estis sub kontrolo de Portugalio, kaj studis en jezuita lernejo en la ĉirkaŭaĵo de Dilo.
En 1971, li engaĝiĝis en la politika agado por la sendependeco de la lando, kun la movado organizita de José Ramos-Horta.
En 1974, post la Revolucio de la Diantoj, oni komencis la planojn por la malkoloniigo de la lando. En 1975, la movado de Gusmão, la FRETILIN deklaris la sendependecon, kiel Demokrata Respubliko de Orienta Timoro, kaj li estis ŝarĝito subskribi la akton.
Naŭ tagojn poste, Indonezio invadis Orientan Timoron, kaj Gusmão sin engaĝiĝas en la lukto kontraŭ la invado. En 1992 li estis enprizonigita, ĝis 1999. En tiu ĉi jaro okazas referendumo, kiun venkas la proparolantoj de la sendependiĝo.
Post grandaj masakroj, la sendependiĝo estis proklamita la 20-an de majo 2002. Gusmão estis elektita unua prezidento de la lando, ĝis la balotoj de 2007, en kiuj venkis Ramos-Horta.
En aŭgusto 2007, Gusmão estis elektita ĉefministro.
Antaŭe: | Prezidanto de Orienta Timoro | Poste: | |
---|---|---|---|
Nicolau dos Reis Lobato (1977–1978) | 2002–2007 | José Ramos-Horta |
Antaŭe: | Ĉefministro de Orienta Timoro | Poste: | |
---|---|---|---|
Estanislau da Silva | 2007–nun | – |