Sidneja Paco-Premio

La Sidneja Paco-Premio (angle Sydney Peace Prize) estas aŭstralia pacpremio aljuĝita ĉiujare fare de la Sidneja Paca Fondaĵo (Sydney Peace Foundation), ne profitcela organizaĵo asociita kun la Universitato de Sydney. [1].

Sidneja Paco-Premio
pacpremio
Nomita laŭ City of Sydney
Lando Aŭstralio
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La premio antaŭenigas pacon kun justeco kaj la praktiko de senperforto. Ĝi celas instigi publikan intereson kaj diskuton pri aferoj de paco, socia justeco, homaj rajtoj kaj ne-perforta konfliktsolvado [2]. La premiitoj estas elektitaj de ĵurio de sep homoj el pluraj kampoj. La premio estis aljuĝita por la unua fojo en 1998 La Sidneja Paco-Premio estas la ununura pacpremio de Aŭstralio.

Ora medalo por Paco kun Justeco redakti

La fondaĵo ankaŭ fojfoje premias specialan oran medalon por gravaj kontribuoj al paco kaj justeco. Gajnintoj de la ora medalo inkluzivas sud-afrikan ŝtatiston Nelson Mandela, la 14a Dalai-lamao Tenzin Gyatso, japana budhisma gvidanto Daisaku Ikeda, WikiLeaks eldonisto Julian Assange, kostarika diplomato Christiana Figueres kaj aŭstralia muzikgrupo Midnight Oil [3].

Premiitoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti