Irene KHAN (nasknome Irene Zubaida Khan, bengalolingve আইরিন জোবায়দা খান) (naskiĝis la  24-an de decembro 1956(nun 1956-12-24) en Dako) estas bangladeŝa advokato kaj aktivulo pri homaj rajtoj kaj rifuĝintoj.

Irene Khan
Persona informo
আইরিন খান
Naskiĝo 24-an de decembro 1956 (1956-12-24) (67-jaraĝa)
en Dako
Religio islamo vd
Etno Bengaloj vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Bangladeŝo vd
Alma mater Universitato de Manĉestro • jura altlernejo Harvard • St Francis Xavier's Green Herald International School vd
Profesio
Okupo advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis de 2001 ĝis 2010 la ĝenerala sekretario de la homrajta internacia organizaĵo Amnestio Internacia. Ŝi tiam estis la unua ino, la unua aziano kaj la unua islamano atinginta ĉi-tiun postenon[1]. Ekde 2011, ŝi estas la direktoro de la Internacia Organizaĵo pri Jura Disvolviĝo, NRO kiu dediĉiĝas al promocio de jurŝtato.

Biografio redakti

Junaĝo kaj studadoj redakti

Irene Zubaida Khan kreskis en sufiĉe riĉa familio, sed en lando malriĉa kaj suferanta pro enlanda milito kiu estigos sendependecon el Pakistano. La milito kaj la malobservoj de la homaj rajtoj kiuj sekvas ĝin markas la infanaĝon kaj la adoleskaĝon de Khan, kiu finfine foriris studi en Nord-Irlando.
Ŝi poste studis juron en la Universitato de Manĉestro kaj en Universitato Harvard, kaj fakuliĝis pri publika internacia juro ka homaj rajtoj. Interesiĝinte pri senpera laboro kun homoj por plibonigi ilian vivon, ŝi kunfondis la disvolviĝan organizaĵon Concern Universal en 1977 kaj iĝis homrajta aktivulo ĉe la Internacia Komisiono de Juristoj en 1979[2].

Unuiĝintaj Nacioj redakti

Khan enoficiĝis en la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj en 1980 en postenoj sidejaj aŭ ĉelokaj por promocii la protektadon de la rifuĝintoj. Ŝi estis nomumita misiestro en Barato en 1995, iĝante la plej jula reprezetanto de la Komisiito. Ŝi estris ĝia centro pri esplorado kaj dokumentado ekde 1998. Ŝi estris ĝian skipon en Nord-Makedonio dum la Kosova Milito, poste estis nomumita adjunkta direktoro de la internacia protektado.

Amnestio Internacia redakti

Irène Khan aliĝis al Amnestio Internacia en aŭgusto 2001 kiel ĝenerala sekretario. Ŝi transprenas la gvidadon de la organizaĵo en ĝia kvardeka jaro da ekzistado kaj kiam ĝi komencis procezon de ŝanĝo kaj renovigo, pro la kompleksa naturo de tiamaj homaj rajtoj-malobservoj, kaj kiam ĝi alfrontas la evoluojn rezultantajn de la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Dum sia unua jaro enofica, Irene Khan reformis la respondon de la organizaĵo al krizaj situacioj, persone gvidante misiojn en Pakistano, dum la bombadoj de Afganujo, en Israelo, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro, tuj post la israela okupado de Jenin, kaj en Kolombio antaŭ la prezidanta elekto en majo 2003. Ŝi postulis pli bonan protektadon de la rajtoj de virinoj dum renkontiĝoj kun prezidantoj Pervez Muŝaraf de Pakistano kaj Émile Lahoud de Libano kaj kun la ĉefministro Khaleda Zia de Bangladeŝo. Ŝi ankaŭ lanĉas procezon de konsultoj kun virinaj rajtoj-aktivistoj por desegni ampleksan kampanjon pri kontraŭvirinaj perfortoj.

En Aŭstralio, ŝi desegnis reklamon pri la problemo pri azilpetantoj malliberigitaj. En Burundo, ŝi renkontis viktimojn de la masakroj kaj alvokis la prezidanton Pierre Buyoya kaj aliajn partiojn en la konflikto fini la ciklon de misuzoj de homaj rajtoj. En Bulgario, ŝi estris kampanjon por ĉesigi diskriminacion kontraŭ menshandikapuloj.

Irène Khan ricevis kompenson de 533.103 £ de Amnestio Internacia post ŝia eksiĝo de la organizaĵo la 31an de decembro 2009, pli ol kvaroble sian jaran salajron de 132.490 £. La grandeco de ĉi tiu kvanto estigis varmegan debaton[3].

Verkaro redakti

  • Irène Khan, The Unheard Truth: Poverty and Human Rights, W. W. Norton & Company, 2009, 272 p. (ISBN 978-0393337006)

Referencoj redakti

  1. (franclingve) Ino estras je Amnestio Internacia Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe Libération.fr, 20-a de aŭgusto 2001
  2. (franclingve) Irene Khan: rapida bigrafio (arkivo) ĉe letemps.ch, 19-a de julio 2010
  3. (franclingve) Mesago de AI-Francio pri la salajroj kaj kompensaĵoj de Irene Khan kaj Kate Gilmore Arkivigite je 2012-06-03 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo), ĉe Amnesty.fr