Internacia Organizaĵo pri Jura Disvolviĝo

La Internacia Organizaĵo pri Jura Disvolviĝo (angle International Development Law Organization, akronime IDLO; france Organisation internationale de droit du développement, OIDD) estas interregistara organizaĵo dediĉita al antaŭenigado de la jurŝtateco [1][2].

Internacia Organizaĵo pri Jura Disvolviĝo
organizaĵo
Komenco 1983 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kun komuna fokuso pri antaŭenigado de la jurŝtateco kaj evoluo, ĝi funkcias por rajtigi homojn kaj komunumojn postuli iliajn rajtojn, kaj provizas registarojn per la scioj por igi ilin realaĵo. Subtenas emerĝantajn ekonomiojn kaj mezajn enspezajn landojn por plifortigi sian leĝan kapablon kaj jurŝtatecan kadron por daŭripova evoluo kaj ekonomiaj ŝancoj [3]. Ĝi estas la nurunua interregistara organizaĵo kun ekskluziva mandato antaŭenigi la jurŝtatecon kaj havas sperton laborante en dekoj da landoj ĉirkaŭ la mondo [4].

IDLO havas ĉefsidejon en Romo, Italio, havas filion en Hago, kaj estas unu el pluraj unuoj kiuj estas observantoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

IDLO funkciis en dekduoj da suverenaj ŝtatoj, temigante instituciokonstruadon kaj laŭleĝan povigon. Ĝia eks-studenta reto inkluzivas pli ol 20 000 laŭleĝajn profesiulojn en 175 landoj kaj 46 sendependaj eks-studentasocioj.

IDLO subskribis Memorandon de Interkompreno kun Unuiĝintaj Nacioj- agentejoj, registaroj, universitatoj kaj aliaj unuoj. Gravaj financaj kontribuoj al IDLO venas de la Aŭstralia Agentejo por Internacia Evoluo, Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates, Center for International Forestry Research (CIFOR), Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo, Eŭropa Unio, Ford Fondaĵo, Deutsche Gesellschaft für Internationale Zusammenarbeit, Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo, Usona Nacia Akademio de Medicino, Kuvajta Fonduso por Araba Ekonomia Evoluo OPEP-Fonduso por Internacia Evoluo, Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado kaj UNICEF, same kiel multaj landoj, nome Kanado, Ĉinio, Danio, Francio, Irlando, Italio, Nederlando, Svedio, Svislando, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.

Referencoj redakti

  1. About IDLO | IDLO - International Development Law Organization. Alirita 2020-04-15.
  2. IDLO - What We Do. Alirita 7 February 2015.
  3. IDLO Strategic Plan. Arkivita el la originalo je 2015-02-08. Alirita 2015-02-08.
  4. Misio kaj historio de IDLO (angle).

Eksteraj ligiloj redakti