La Ford Fondaĵo aŭ en angla Ford Foundation estas privata fondaĵo kun sidejo en Novjorko, ĝenerale orientita kun la celo antaŭenigi homan bonfarton.[1][2][3][4] Kreita en 1936[5] fare de Edsel Ford kaj Henry Ford, ĝi estis origine financata pere de donaco de 25,000 usonaj dolaroj fare de Edsel Ford.[2] Ĉirkaŭ 1947, post la morto de ambaŭ fondintoj, la fondaĵo posedis 90 % el la ne-voĉdonrajtaj partoj de la entrepreno Ford Motor Company. (La familio Ford retenis la voĉdonrajtajn partojn.)[6] Inter 1955 kaj 1974, la fondaĵo vendis siajn havaĵojn de Ford Motor Company kaj nuntempe ne ludas rolon en la aŭtentrepreno. Dum jaroj, la fondaĵo estis la plej granda, kaj unu el la plej influaj fondaĵoj en la mondo, kun tutmonda atingo kaj specialaj interesoj en ekonomia plibonigo, edukado, homaj rajtoj, demokratio, kreivaj artoj, kaj disvolvigo de la Tria Mondo.

Ford Fondaĵo
emblemo
neprofitcela organizaĵoorganizaĵo • kolekto
Komenco 1936 vd
Geografia situo 40° 44′ 59″ N, 73° 58′ 16″ U (mapo)40.749722222222-73.971111111111Koordinatoj: 40° 44′ 59″ N, 73° 58′ 16″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Ford Foundation Building
Ford Fondaĵo (Novjorko)
Ford Fondaĵo (Novjorko)
DEC
Ford Fondaĵo
Ford Fondaĵo
Map
Ford Fondaĵo
Fondinto(j) Edsel Ford vd
Ĉefestro(j) Darren Walker • Luis Ubiñas • Susan Berresford • Franklin A. Thomas vd
Membro de Emerging Practitioners in Philanthropy vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr

La fondaĵo donas stipediojn el sia sidejo kaj el dek internaciaj lokaj oficejoj.[7] Por la imposta jaro 2014, ĝi informis havaĵon de 12.4 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj aprobis 507.9 mil milionojn en stipedioj.[8] La stipedioj eltenas projektojn kiuj celas malpligi malriĉecon kaj senjusticon; helpas la demokratajn valorojn; kaj antaŭenigas homajn sciaron, kreivon kaj atingojn.[9]

Notoj redakti

  1. The Ford Foundation (Grants). Urban Ministry: TechMission. Alirita 26a de Majo 2013.
  2. 2,0 2,1 History: Overview. Ford Foundation. Alirita 2014-05-14.
  3. A Memoir of the Ford Foundation: The Early Years. The Foundation Center: Philanthropy News Digest (9a de Aŭgusto 2012). Alirita 2014-05-14.
  4. Development Studies: Foundations & Philanthropies. Wellesley College. Alirita 2014-05-14.
  5. Dietrich II, William S. (Fall 2011). “In the American grain: The amazing story of Henry Ford”, Pittsburgh Quarterly. Alirita 2014-05-14.. 
  6. The Ford Foundation History. Funding Universe. Alirita 2014-05-14.
  7. Regions. Ford Foundation. Alirita 2014-05-14.
  8. The Ford Foundation Financial Statements As of December 31, 2014 and 2013. Ford Foundation (12a de Junio 2015). Alirita 2015-10-28.
  9. Grants. Ford Foundation. Alirita 2014-05-14.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti