Malfermi la ĉefan menuon
La islama Rohinĝa popolo (rohin. ﺭُﺍَࣺﻳﻨڠَ = Ruáingga, mjan. ရိုဟင်ဂျာ = rui.hang.ja, beng. রোহিঙ্গা = rohingga) pro religiaj motivoj esits forpelita el Mjanmao. Ili fariĝis rifuĝintoj en Bangladeŝo.

Rifuĝinto estas persono, kiu estis devigata forlasi sian landon pro naturaj katastrofoj, militoj kaj politikaj konfliktoj kaj kiu ne plu kapablas aŭ pretas peti la protekton de tiu lando, timante persekutadon pro sia haŭtkoloro, religio, nacieco, politika opinio aŭ sia aparteno al socia grupo laŭ leĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1951, nomata Konvencio rilate al la statuso de rifuĝintoj[1].

Kvankam en la amaskomunikilaro eblas renkonti nomojn kiel mediorifuĝintoj kaj ekonomiaj rifuĝintoj[2], oni prefere paroli pri ekzilitoj[3]. Oni honeste parolu ankaŭ pri la problemoj, kiuj ekestas pro la malamikeco inter civitanoj de la enirintaj landoj (ĉefe kontraŭfremdulaj reagoj[4] inter tiuj kiuj estas mem viktimoj en la nuna tutmondiĝanta, konkurenciga klimato: la lokaj senlaboruloj kiuj foje mem estas eĉ senhejmaj[5] aŭ estas postlasitaj post kiam samlandanoj migras alilanden[6]) kaj diversaj grupoj de ekzilitoj inter si (grupoj de rifuĝintoj kiuj ĉefe forlasas sian landon pro militoj aŭ politikaj premoj kaj aliaj migrantoj kiuj transpaŝas landlimojn pro pli bona informiteco pere de la interreto pri la vivkondiĉoj en aliaj mondopartoj kompare al la mizeraj ekonomiaj aŭ naturmediaj cirkonstancoj en kiuj ili devas vivi). Vidante la temon de la rifuĝintoj en pli ampleksa kunteksto.

Se la rifuĝinto moviĝas landinterne, oni parolas pri internaj rifuĝintoj (forpelitaj homoj). Ilia nombro superis en 2005 la 25 milionojn. En somero 2015 la nombro de rifuĝintoj por la milito en Sirio kaj la daŭre malfacilaj vivokondiĉoj en Afriko atingis dimension, kiu eĉ superis la rifuĝokatastrofon dum la Dua Mondmilito. En oktobro 2015 la UN taksis la kvanton da rifuĝintoj je pli ol 60 milionoj da homoj.

Rifuĝintoj ofte veturas al alia lando kaj tie petas azilon: ili estas azilpetantoj[7]. Multaj landoj kiuj akceptas rifuĝintojn postulas ke tiuj klopodu ensociiĝi inter alie lernante la nacian lingvon por povi funkcii en la adopta lando.

AfrikoRedakti

En la kontinento okazas pluraj konfliktoj, enlandaj kaj interlandaj militoj, kio kaŭzas fuĝon de milionoj da loĝantoj.

Inter plej grandaj fontoj de rifuĝintoj estas Demokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme de etna purigado. Fine de 2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regiono atingis 4,5 milionojn. Multaj el ili fuĝas al la najbaraj landoj kiel Angolo, Zambio kaj aliaj. Ugando gastigas pli ol 1 milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019.

Rifuĝintoj kaj EsperantoRedakti

Rifuĝintoj kaj migrantoj ĝenerale suferas pri lingvaj problemoj, lingvoperdo kaj lingva misuzo[8].

Helporganizoj ne sufiĉe konsideras la fakton, ke la homoj al kiuj la helpo estas direktata, ĉi kaze la rifuĝintoj, ne povas efike reagi se ili ne regas la lingvojn uzatajn de tiuj organizoj[9] aŭ la lingvojn de la alvenlandoj: kvankam okazis ke la araba ekzemple estis la komunika lingvo inter rifuĝintoj el trideko da landoj, ne ĉiuj rifuĝintoj komprenis la araban dum eksterlandaj helpantoj ofte uzas la anglan aŭ lokan lingvon, ekzemple la francan en la iama rifuĝejo de Calais[5], kvazaŭ ekzilitoj[3] ne havus lingvajn rajtojn.

En referaĵo adresita al la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Nitro, Slovakio, en julio 2016, la itala juristo Giuliano Turone, honora prezidanto de Esperanto por UN, organizaĵo de esperantistoj kiuj subtenas Unuiĝintajn Naciojn, emfazas la ligon inter lingvoj kaj la justa pritrakto de rifuĝintoj. Aludante al “la nedisigebla kunligo inter lingva justeco kaj socia justeco,” En sia referaĵo, Turone pledas por:

1. Ebligi la komunikadon kun la rifuĝintoj en lingvoj, kiujn ili komprenas;

2. Ebligi la klerigon de ŝtataj funkciuloj pri tiuj lingvoj;

3. Krei specifajn servojn por aŭskulti la voĉojn de la rifuĝintoj pere de iliaj lingvoj.

Turone rimarkigis, ke “oni neniam povos atingi la celojn de lingva justeco se oni ne asertas fronte de la amasa migrado de rifuĝintoj, ke la justa kaj ĝusta rimedo estas antaŭ ĉio ilia protekto: nepre ne konstruado de baroj kaj muroj, sed racia kaj inteligenta alfronto de la situacio fare de la internaciaj institucioj pere de daŭripovaj interkonsentoj kaj kun plena respekto de la homaj rajtoj”[10].

Diversaj esperantistoj vidas esencan rilaton inter la valoroj de esperantismo kaj la solidara agado kun la rifuĝintoj[5] kaj ofertis helpon diversmaniere en pluraj landoj. sen preterlasi honeste paroli pri la problemoj, kiuj ekestas pro la malamikeco inter la diversaj grupoj de la migrantoj (inter si) kaj la civitanoj de la enirantaj landoj.

Pere de E@I, esperantistoj kunlaboris al la multlingva retejo deutsch.info sur kies paĝoj troviĝas ankaŭ informoj por rifuĝintoj en Germanio en 19 elekteblaj lingvoj[11].

Esperantistoj estas ankaŭ implektitaj en agado kadre de UNITED[12] for intercultural action (UNITED por Interkultura Agado), kiu ekde 1993 registras la nomojn, devenlokojn kaj kialojn de morto de pli ol 34000 rifuĝintoj kaj migrantoj, kiuj, provante aliri Eŭropon, mortis pro la strikte limigitaj politikoj de iuj eŭropaj landoj[13].

Dum la internacia junulara kongreso (IJK) en Badajoz (2018), esperantistoj kolektis monon por la asocio Himaya, kiu helpas rifuĝintojn en Eŭropo per la vendado de enirbiletoj por la klaŭna spektaklo "Utopio" en kiu la klaŭno Luno uzas Esperanton kiel ilon por atingi la pacon[14].

Esperanto-instruado al rifuĝintojRedakti

Por instruado de aliaj lingvoj al rifuĝintoj: vidu sub Lingva Festivalo.

Dum la historio de Esperanto revenas ke Esperanto estis instruata fulmlecione en rifuĝintejoj. Rifuĝintoj troviĝas en situacio ke ili ofte dumtage enuiĝas atendante dum monatoj kaj ofte jaroj la decidon pri sia rajto loĝi en la alvenlando aŭ en pli fora lando[5]. Intertempe ili ĝojas ke iuj investas sian tempon kaj volas venas instrui al ili ion novan kiel Esperanto[15]. Dum la Universala Kongreso en Lisbono (2018, Portugalio) estis prezentitaj pluraj projektoj, inkluzive de propono instrui legadon per Esperanto al virinaj rifuĝintoj en Turkio[5] pere de signifoplenaj, sed facilaj tekstoj[16]. En Afganio, Tereza Kapista instruis en Teherano kadre de la UEA-projekto “Lingvo de la Paco”, kurson de Esperanto al virinoj rifuĝintaj el Afganio[17][18].

Aliaj esperantistoj ĝemeligis sian lokan Esperanto-grupon al rifuĝintoj aŭ instruis Esperanton en azilcentro al rifuĝintoj kiuj tion deziris kaj ŝatis. Vidu ankaŭ Susanne Warmuth.

Rifuĝintoj kiuj lernis EsperantonRedakti

 
'Biblioteko' en la iama rifuĝinta tendumejo de Calais, Francio.

En diversaj periodoj konataj kaj malpli konataj esperantistoj lernis la lingvon kiel rifuĝantoj kaj sukcesis tion fari interalie ĉar ili havis tempon. Ekzemploj:

- En Francio kie en 2018 14 trejnistoj donis fulmlecionojn de Esperanto en rifuĝintejo en Tuluzo kaj vesperon pri ekzilo kaj rilataj temoj, samkiel kuna dancado al kiu partoprenis junaj rifuĝintoj dum la 4a SemEO[19].

- En Pollando kie en 2009 virino el pola centro por rifuĝintoj telefone petis helpon en Esperanto nome de 30-persona grupo de kartveloj, kiuj fuĝis el Kartvelio kaj alvenis en Pollando pro la tiea militostato, forlasinte ĉion[20].

- en Afganio kie en 2003 Hejdar Raŝidi fondis Afganan Esperanto-Klubon (AFESPO) en Maŝhado helpe de afganaj rifuĝintaj junuloj[21][22][17].

- en Bosnio kie en 1999 ankaŭ iuj Esperantistoj mem fariĝis viktimoj. Esperantistoj en Hispanio kunlaboris kun la hispana organizo 'Espero'[23] por subteni bosniajn infanojn, kiuj pere de lokaj samideanoj pasigis iom da tempo en Katalunio dum la milito en Bosnio[5].

- en Burundo[17] kaj en Tanzanio kie en 1989 Lutombo Yogolelo kaj almenaŭ dek aliaj rifuĝintoj lernis Esperanton[24].

- en Svislando kie en 1956 István Mórocz estis esperantista rifuĝinto post la hungara revolucio.

- en Francio kie dekoj da hispanaj esperantistoj mem devis fuĝi kaj estis mallonge detenitaj en la koncentrejo de Gruso (Francio) post kiam ili batalis en la hispana intercivitana milito, inter alie Franz Haiderer kiu tie restis ĝis 1941 kaj kie li kunaranĝis Esperanto-kursojn. Post li estis detenita en Dachau ĝis 1945 kie li estis inter la animantoj de la subtera Esperanto-agado.

Domoj kun esperanta nomo por rifuĝintaj junulojRedakti

Jam ekde 2003 ekzistas en Beaumont, Belgio centro nomata Esperantomena[25][26] [27] kiu zorgas por neplenkreskaj rifuĝintaj infanoj senakomanataj de familianoj, ĉefe tiuj kiuj estis viktimoj de homa kontrabando. Poste aperis en Belgio plia centro en Belgio kun esperanta nomo: SOS Infanvilaĝo Hejmo[27], kiu ankaŭ estas domo kiu okupiĝas kun rifuĝintaj junuloj inter 10 kaj 18-jaraĝaj alvenintaj en Belgio sen gepatroj, sed tamen kune kun gefratoj. Infanoj ricevas tie ĉiujn eblecojn por esprimi sin en diversaj lingvoj (pere de kantado, verkado, pentrarto, dancado, sportoj ...).Ĉi tiu diverseco de lingvoj ankaŭ helpas ilin doni lokon al la pasinteco kaj rigardi antaŭen al la estonteco denove[28].

EntreprenojRedakti

Kuniri estas kudra metiejo kun nomo en Esperanto[27] en kiu rifuĝintoj povas kreeme implementi siajn proprajn skizo-ideojn kun profesia subteno por krei modon kiu dezajne ligas la malsamajn etnajn fonojn de sia studentaro kaj de siaj dezajnistoj[29].

Rainer Kurz, germana esperantisto, kun kvar studentoj de la Universitato de Hohenheim estas kreintoj de interreta merkatejo por rifuĝintoj kaj entreprenoj kiuj ŝatas dungi rifuĝintojn[30].

George Soros, unu el la plej famaj rifuĝintoj kaj filo de esperantisto Teodoro Ŝvarc, sukcesis savi sian vivon helpe de Esperanto. Kiam la 17-jaraĝa George Soros forlasis Budapeŝton por serĉi sian feliĉon en Anglio en 1947, li diris jenon: "unu el la unuaj aferoj, kiujn mi faris, estis serĉi la Esperanto-societon en Londono" kiel amika rifuĝo[31]. En la lastaj jaroj, Soros fariĝis filantropo apoge al internaciaj rifuĝintoj, promociante 'malfermitan socion' tra la tuta mondo[32].

KulturoRedakti

  • Esperanto (2019), ankaŭ estas la nomo de dokumenta spektaklo de la flandra aktoro kaj radio-rakontisto Lucas De Rycke[27], kiu formas koktelon de voĉoj, intervjufragmentoj, projekcioj kaj viva muziko pri la kolizio de idealoj kaj la reala vivo, instigite de volontuloj kiuj organizas aktivecojn en tendumejo por 800 siriaj rifuĝintoj en Alexandreia (Grekio) kaj de renkontiĝo en Montenegro kun esperantisto kiu krome kredas en bahaismo, kun retrorigardo al Esperanto kiam la idealoj ĉirkaŭ ĉi tiu internacia lingvo ankoraŭ estis plenvivaj[33]. La dialogoj en Esperanto ĝuste faras siriaj rifuĝintoj mem, kiuj spertis la aventureman vojaĝon tra Eŭropo, sed ĉar la prezentaĵo estas parte ankaŭ en la angla, germana kaj la franca, necesis ankaŭ aldoni subtekstojn[34].
  • Ankaŭ la aŭtoroj de la teatraĵo "Felici tutti[35] / Feliĉas ĉiuj" (2011), prezentita de la itala kolektivo "Controcanto" (kontraŭkanto) kaj reĝisorita de Clara Sancricca, elektis Esperanton kiel la lingvon de la migrantoj[36][37].
  • Alia pupteatraĵo havas titolon en Esperanto: Senlima (2015)[38][39] kaj uzas tradician pupteatron kombine al animado-teknikoj kaj videoprojektado. Ĝi prezentas rakonton ligita al la temo ‘limoj’ inter homoj en "tiu ĉi mondo" kaj en "alia mondo", invintante la publikon imagi vivon en mondo sen landlimoj. Tial ĝi estas fakte ankaŭ ligita al la nuntempaj problemoj rilate al la eŭropa migra krizo. La rakanto povus esti interpretata kiel io rilate al la okazaĵoj de 1965 en Indonezio (bahasa indonesia: Pembantaian di Indonesia 1965–1966)[40] aŭ al la unuigo de Germanio, sed ĝi ankaŭ estas destinata al rifuĝintoj kaj politikaj malliberuloj[41]. Ĝi ekestis en Indonezio kiel ko-produktado de du (pup)teatraj trupoj el du diversaj landoj: Retrofuturisten el Berlino, Germanio kaj la Papermoon Puppet Theater el Jogjakarto, Indonezio, kiu estas eble la plej fama kaj plej populara nuntempa pupteatro en Indonezio. Retrofuturisten tiel komentis pri ĝi: ""Du pupteatraj kompanioj kaj pupteatraj studentoj estis kunmetitaj por krei projekton kaj spektaklon 14|14 kun 14 kilometroj kaj 14 landlimoj inter ili. Diversaj kontinentoj kaj kulturoj, labormanieroj kaj perspektivoj, malsamaj mondoj renkontas kaj inventas ion novan. Kio kunligas ĉiujn homojn? Kie ili trovas komunan lingvon? Ĉu ankoraŭ ekzistas kulturaj limoj kiam ĉiuj havas tutmonde kaj tuttempe aliron al la samaj amaskomunikiloj kaj informoj?"[42].
  • Interkultura Centro Herzberg bonvenigas al siaj agadoj ankaŭ rifuĝintoj[43] aŭ organizis ekzemple artekspozicion de rifuĝinta pentristo[44] kiu vizitas la lokan Esperanto-klubon.
  • La video kun kanto "Je pars mais Je t'aime" (mi foriras sed mi amas vin) de la libandevena franca kantisto Mennel memorigas nin pri la suferoj de rifuĝintaj kaj infanoj en samaj situacioj.
  • Muziko: ekde 2006, la italaj muzikistoj Gianluca Taraborelli kaj Marco Bernacchia, sub la nomo "Stregoni", organizis metiejojn kaj koncertojn cele al interkultura integriĝo de migrintoj kaj rifuĝintoj en Eŭropo pere de la konstruado de provizoraj spacoj por la praktikado de improvizita muziko en kiu estas enplektitaj pli ol 2300 ekonomiaj migrantoj, azilo-serĉantoj kaj rifuĝintoj, gastigitaj en eŭropaj centroj por migrantoj[45].

FotaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Rilataj temojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. angle "UNHCR - Refugees", unhcr.org, 2012.
  2. Noto: pro memvola forlaso de la propra lando, ĉar la ekonomiaj vivkondiĉoj ne plu eblas vivteni sin.
  3. 3,0 3,1 Noto: vorto uzata por ne diferencigi inter migrantoj kaj rifuĝintoj.
  4. (plurlingve kun anglaj subtekstoj) People's populism versus democracy of the elites (popola populismo vs demokratio de la elitoj), The Red House, la 27-an de marto 2017.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Xavier Alcade, Per Esperanto por la rifuĝantoj, La Balta Ondo, la 12-an de decembro 2017.
  6. Ivan Krastev, Three Paradoxes Fuel the Drift Toward Populism in Europe (tri paradokoj akcelas la drivon al populismo en Eŭropo), CEU, la 15-an de marto 2017, alirite la 3-an de decembro 2018.
  7. angle "USCIS - Asylee", uscis.gov, 2012.
  8. (angla) Simpozio "Language and Migration: Experience and Memory" (Lingvo kaj migrado: sperto kaj memoro), Migration Lab: People and Cultures Across Borders, de 7-a ĝis la 20-a de majo 2020
  9. Unuiĝintaj Nacioj kaj tradukado, UNesperante, la 11-an de novembro 2017.
  10. Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio, Numero 22, Majo 2016
  11. (multlingva) Informoj por rifuĝintoj, deutsch.info
  12. Noto: Eŭropa reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj en subteno de migrantoj, rifuĝantoj kaj malplimultoj.
  13. UNITED-kampanjo “Fatalaj Politikoj de Fortikaĵo Eŭropo”: Ne Plu Mortojn – Tempo por Ŝanĝiĝo, TEJO.
  14. Carlos Pesquera Alonso, IJK 2018: eksteraj rilatoj kontraŭ la varmo, revuo Esperanto, UEA, p. 205, n-ro 1328 (10) oktobro 2018.
  15. Léon Kamenicky, La projekto pri plej bonaj praktikoj en volontula lingvoinstruado sukcese alproksimiĝas al sia fino, revuo Esperanto, UEA, p. 208-209, n-ro 1328(10) oktobro 2018.
  16. Javier Alcalde, Lingvoj, kulturoj, tutmondiĝo. Kien nun?, revuo Esperanto, p. 176, nro 1327(9), septembro 2018.
  17. 17,0 17,1 17,2 Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton, Libera Folio, la 27-an de decembro 2008.
  18. Radojica Petrovic, Instruado: interlingve kaj interkulture, (pdf) revuo Esperanto, p. 102, majo 2004, n-ro 1170(5).
  19. Jutuba filmeto "La 4-a SemEo" en Toulouse je ĉirkaŭ min 7:50
  20. En rifuĝintejo, ĉe la limo de EU L'Utopia Presejo, 2009.
  21. angle Korespondpetoj i.a. de rifuĝintoj el Afganio, Esperanto USA, 2/2002
  22. Dimitrije Janicic, Intervjuo: Tereza Kapista - konatiĝo kun diversaj homoj kaj landoj, Ipernity, la 27-an de februaro 2009.
  23. Helpo al rifuĝintoj de Kosovo, Esperanto-ligo de Bosnio kaj Hercegovino.
  24. Letero de Yogolelo aperinta en la rubriko Caritas, Nova Sento 5, revuo de la itala sekcio de IKUE.
  25. france http://www.esperantomena.org/
  26. france Esperanto, un cocon sûr et chaleureŭ pour les victimes de la traite (Esperanto, kokono sekura kaj korega por la viktimoj de la homa kontrabando), Alter échos n°285-286, p. 38, la 10-an de Decembro 2009.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 (nederlanda) 100+ merknamen in het Esperanto (100+ markonomoj en Esperanto), superrigardo de belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por ilia aktiveco, red. Yves Nevelsteen, eld. Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2018.
  28. nederlande Opvanghuis Hejmo, SOS-Infanvilaĝoj,
  29. germane Textilien als Ausdruck der Kulturen: Dein Design ist gefragt, ABOUT YOU Design Wettbewerb, la 26-an de Majo 2016.
  30. angle germane arabe Rainer Kurz, Jobs for refugees/Jobs für Flüchtlinge ( trovi dungadon por rifuĝintoj)
  31. Alison Leigh Cowan, How Do You Say ‘Billionaire’ in Esperanto?, The New York Times, la 16-an de decembro 2016, alirite la 3-an de janauro 2019.
  32. Prashanth Perumal, The incredible life of billionaire investing legend George Soros (La nekredebla vivo de miliardona investanta legendo George Soros), Business Insider, la 24-an de januaro 2017, alirite la 3-an de januaro 2019.
  33. Esperanto, Het Nieuwstedelijk
  34. (nederlande Esperanto, interview met Lucas Deryckere (PDF), natuurstedelijk.be, januaro 2019.
  35. itale “Felici tutti" - spettacolo sul tema dei migranti ("Ĉiuj feliĉaj-spektaklo pri la temo de la migrantoj), Liceo Volterra, la 19-an de decembro 2016.
  36. Clara Sancricca kaj "Controcanto" en ARTE, HeKo, la 13-an de junio 2016, alirite la 3-an de januaro 2018.
  37. Kalle Kniivilä, Kartonaj figuroj sur scenejo, Libera Folio, la 3-an de aŭgusto 2015, alirite la 3-an de januaro 2018.
  38. Noto: filmeto 'Senlima' sur YouTube, la 15 de marto 2016.
  39. angle Senlima, a journey ith no limits (Senlima, vojaĝo sen limoj), Theater Konstanz, la 6-an de majo 2016, alirite la 26-an de januaro 2019.
  40. angle Melati Kaye, Senlima Revisits 1965, Interventions, with Puppets (Senlima revizitas 1965, intervenoj, kun pupoj), Tempo.co, la 19-an de oktobro 2018, alirite la 26-an de januaro 2019.
  41. Sri Lestari, Perjalanan tanpa batas teater boneka dua negara (senlime vojaĝi kun du pupteartaj kompanioj), BBC Indonezio, la 8-an de oktobro 2015, alirite la 26-an de januaro 2019.
  42. Senlima, Papermoon Puppeet Theater, 2015
  43. Novaj kursanoj kaj klubanoj, Esperanto-urbo
  44. Ekspozicio de siria rifuĝinto en Herzberg am Harz
  45. Nico Mangifesta, “Stregoni”: Building temporary spaces in Europe for migrants and refugees’ intercultural integration with the practice of improvised music, JISC. la 7-an de aŭgusto 2017, alirite la 21-an de januaro 2019.
  46. angle MIME - Mobility and inclusion in multilingual Europe (MIME - ovebelce kaj inkludo en multlingva Eŭropo), European Policybrief, septembro 2018.