Badaĥozo[1] (hispane Badajoz [baðaˈxoθ], ekstremadurprononce [badaHO]) estas urbo en Hispanio. Ĝi estas la plej granda el la regiono Ekstremaduro. Ĝi troviĝas en la sudokcidento de la lando, apud la landlimo kun Portugalio.

Badaĥozo
hispane Badajoz
urbo
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Badajoz
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Provinco Badaĥozo
Supermara alteco 185 m s. m.
Koordinatoj 38° 52′ 44″ N 06° 58′ 01″ U / 38.87889 °N, 6.96694 °U / 38.87889; -6.96694 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 219 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 168 m s. m.
Areo 1 470 km² (147 000 ha)
Loĝantaro 152 270 (2012)
Denseco 103,59 loĝ./km²
Fondo 875
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 70862
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Badajoz
Retpaĝo: www.aytobadajoz.es
Map

La loĝantaro estas 146.832 homoj (censo de 2008), kio signifas 21,43% de la totala populacio de la samnoma provinco kaj 13,38% de la ekstremadura regiono. Tiu nombro lokigas la urbon Badaĥozo kiel la municipo plej loĝata de Extremadura kaj de la hidrografia baseno de la rivero Guadiana, unu el la plej gravaj riveroj de Iberio, kiu trapasas la urbon el oriento okcidenten, kaj poste turniĝas suden. Ĝi estas ankaŭ la tria provinca ĉefurbo laŭ loĝantoj de la Submeseta Sur, post Madrid kaj Albacete.

La municipa teritorio, kiu limas okcidente kun Portugalio, okupas surfacon de 1.470 km². Ĝi estas la tria plej ampleksa de Hispanio, post Cáceres, kun 1.750,33 km², kaj de Lorca (Murcia), kun 1.675,21 km². Ĝi enhavas 10 kromajn vilaĝojn, inter kiuj elstaras, krom la propra urbo, Gévora, Guadiana, Valdebotoa kaj Villafranco del Guadiana, ĉiuj kun pli da 1.000 loĝantoj.

Historio

redakti
 
Turo de Espantaperros, situa en la alkazabo, en la fonda kerno de Badajoz.
 
Araba kastelo aŭ Alkazabo de Badajoz.

Ŝajne estis kelkaj vilaoj en la romia epoko kaj kelkaj fakuloj parolis pri urbo nomata "Pax Augusta" sed tio ne havas certan fundamenton. Tamen laŭ tiu teorio ankoraŭ la lokanoj havas nomon "pacense" (el Pax, paco). Dum la visigota epoko estis eble jam urbo, kiun la araboj konkeris kaj detruis ĉirkaŭ 715.

Ĝi estis refondita en 875 de la arabo meridana Abd al-Rahmán Ibn Marŭan laŭ la nomo de بطليوس Bataljaŭs, sur malnova setlejo kaj prahistoria kaj visigota jam malaperinta aŭ dekadenca, profite monteton. La urbo fariĝis ĉefurbo de grava araba reĝlando. Origine oni donis al la nova urbo la nomon de Mu'assassat Bataljaŭs, kio signifis la Fondaĵon de Bataljaŭs, kaj oni ne scias la signifon de la vorto Bataljaŭs, eble toponimo antaŭaraba.

Dum ĉirkaŭ kvardek jaroj Mu'assassat Bataljaŭs estis urbo sendependa de Kordovo, reĝante Marŭan kaj ties posteuloj, ĝis kiam Abderramano la 3-a, unua kalifo, aneksiigis Bataljaŭs, kiu estis tiam unu el la plej gravaj urboj de Al-Andalus. Nuntempe la badajozanoj celebras la fondon de sia urbo per nova festo nomita Almossasa Bataljaŭs.

Post la epoko de la Marwan venis tiu de la regnoj de tajfoj, kiam Al-Andalus disiĝis. Tiam oni konstruis la Turon de Espantaperros (Hundotimigilo), konstruita en 1169 (Guía Campsa).

La Tajfa Regno de Badajoz iĝis la plej etenda de Al-Andalus, ĉar enhavis Ekstremaduron, grandan parton de suda Portugalio, inklude Lisbonon, la limon kun la rivero Duero kaj ĝis Sevilo.

Ĝi estis konkerita de la kastilianoj en 1230 laŭ ordonoj de Alfonso la 9-a, reĝo de Leono, kiu donis blazonon al la urbo. Post la konkero, jam en la epoko de Alfonso la 10-a la Saĝulo, oni donis episkopon al la urbo kaj oni komencis la konstruadon de la Katedralo de Sankta Johano la Baptisto, kiu estos patrono de la urbo.

Post periodo de dekadenco kaj senloĝigo, la urbo reloĝiĝis danke al ties kondiĉo de lima kun Portugalio urbo.

De tie eliris Filipo la 2-a en 1580 por aneksiigi Portugalion, tempo kiam la hispana kortego translokiĝis provizore al Badajoz kaj tie mortis la hispana reĝino Anna de Aŭstrio. Ekde 1580 al 1640 neesto de militoj prosperigis la urbon denove. Ties kontribuo al la konkero de Ameriko estis grava, ĉar laŭ la historiisto Vicente Navarro del Castillo, almenaŭ 428 loĝantoj de Badajoz, partoprenis en tiu konkero.

Fine de la 17-a jarcento kaj komence de la 18-a, denove la urbon trafis milita periodo. Unue okazis la Portugala Restaŭriga Milito (1640) kaj, post tiu, la Milito de hispana sukcedo (1702 ĝis 1713). En ambaŭ suferis la urbo multajn atakojn kaj sieĝojn. Pro tiu kialo la urbo ne havas grandajn tiamajn konstruaĵojn. Male ĝi havis impresajn defendajn muregojn de stilo Vauban kiuj protektis la urbon.

19-a jarcento

redakti
 
La 88-a Regimento en la Sieĝo de Badajoz, de Richard Caton Woodville Jr. En tiu pentraĵo reprezentiĝas la Batalo de Badajoz de 1812, kiu permesis la rekuperon de la urbo, post la franca regado.

Dum la Milito de Sendependiĝo, jam en la 19-a jarcento, la urbo suferis tri sieĝojn: en la unua, Badajoz estis konkerita —unuafoje en ties historio— de francoj. La dua sieĝo estis realigita de la alianca armeo kaj rezultis en la Batalo de La Albuera. En la tria sieĝo, en 1812 la britaj trupoj konkeris la urbon kaj dediĉis sin al rabado senkontrola post la venko.

La fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a estis kreskepoko de Badajoz. Oni konstruis gravajn arkitektaĵojn en la centro de la urbo; oni kreis ekstermurajn kvartalojn (San Fernando kaj San Roque), kaj oni planis la malkonstruon de la murega komplekso, kio ne okazis ĝis 1931 per malfermo de tri fendojn.

Hispana Enlanda Milito kaj 20-a jarcento

redakti

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939), Badajoz estis okupata dudekok tagojn post la puĉo kaj post la Batalo de Badajoz. Per la okupo de Badajoz (kaj Mérida) la faŝisma armeo komunikis la sudon de la duoninsulo kun la nordo, kie la kastiliaj kaj galegaj provincoj ne tiom rezistis la puĉistojn. Krome la armeo de Franco kontaktis kun Portugalio.

Badajoz suferis teruran subpremadon de la puĉisma armeo laŭ estrado de la kolonelo Juan Yagüe, la nomita masakro de Badajoz, kiu okazis en la tagoj postaj al la okupado de la urbo, kiam oni uzis la tiaman taŭrludejon (nuntempe detruita kaj anstataŭita de kongresejo) kiel provizora karcero de centoj da arestitoj el kiuj multaj estis pelataj al la muroj de la tombejo kie ili estis senjuĝe mortpafitaj.

Post la milito la urbo perdis iom da loĝantaro ĉefe pro elmigrado al aliaj regionoj de Hispanio aŭ eksterlanden, sed ankaŭ ricevis iom post iom loĝantaron el la vilaĝoj de la provinco. Dum la 1950-aj jaroj oni konstruis ĉirkaŭe kelkajn novajn vilaĝojn ene de la tiam nomita Plan Badajoz. En la 1970-aj jaroj ekfunkciis en Badajoz duono de la Universitato de Ekstremaduro, kies alia duono funkcias en Cáceres. Dum la dua duono de la jarcento la ekonomio de la urbo ŝanĝis el la unua sektoro (agrikulturo) al la tria (servoj kaj administrado).

Badaĥozo estas nun grava ekonomia centro kiu profitas el la najbareco de Portugalio.

Geografio

redakti

La urbo kuŝas borde kaj trairata de la rivero Gvadiano kaj tute apud la landlimo kun Portugalio. San Roque estas okcidenta kvartalo, dum San Fernando estas orienta kvartalo, trans la rivero kaj sur la dekstra bordo de tiu, dum la historia kaj plej granda parto de la urbo kuŝas sur la maldekstra bordo. Trairinte Badaĥozon, la rivero kiu fluis de oriento okcidenten turnas suden por iĝi tre ofte landlimo inter Portugalio kaj Hispanio.

Demografio

redakti

Badajoz enhavas 146.832 loĝantojn (laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España por 2008), cifero kiu altiĝas al 150.627, laŭ informo de la Municipa Censo (Decembro de 2008) kaj la distrikto aŭ komarko Tierra de Badajoz enhavas 173.667 loĝantoj. Spite esti la plej loĝata urbo de la tuta regiono de Ekstremaduro, ĝi prezentas relative malalta loĝdenso (98,81 loĝ/km²), pro la etendo de sia municipa teritorio, unu de la plej etendaj de Hispanio, kun 1.470 km².

Demografia evoluo de la municipo de Badajoz[2]
1857 1887 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960
22.195 27279 30.899 35.039 37.967 43.726 55.869 79.291 96.317
1970 1981 1991 1996 2001 2006 2007 2011 2021
101.710 114.361 130.247 122.510 136.319 143.748 145.257 151.214 151.048

La censo ekde 1997 temas pri dato de 1-a de januaro.

Vidindaĵoj

redakti
 
Puerta de Palmas.
 
Adarvo de la Alcazaba de Badajoz.
 
Vidaĵo de la Plaza Alta de Badajoz.
 
Piedad, pentraĵo de Luis de Morales konservata en la Katedrala Muzeo.

Badaĥozo estas urbo en kiu estas tre disigitaj la vizitindaĵoj. Ĝi estis historia urbo enfermita en muregoj, kiuj grandparte estis rompitaj por la urba disvolviĝo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, tamen ankoraŭ restas multaj fragmentoj vizitindaj, multaj el kiuj ne de ĝardenaj aeroj. La historia urbocentro disvolviĝis ĉirkaŭ la areo nomita San Juan (Sankta Johano), kiu enhavas gravajn lokojn kiel la Plaza de España, la Katedralo de Badajoz, la Urbodomo, la monumento al pentristo Luis de Morales, burĝaj domoj kiel tiuj de Buiza, Cristóbal Oudris, kaj "del Cordón" kaj Placo de Sankta Johano. En direkto al la historia fortikaĵo estas la strato San Juan, kiu iam estis la komerca centro de la urbo, sed poste dekadencis favore al aliaj novaj komercaj areoj; tiu kondukas al la Plaza Alta, Alkazabo Ĝardenoj Galera kaj Arkeologia Muzeo de Badaĥozo.

Alia grava areo estas San Andrés (plazo Cervantes, de portugala stilo, kaj Casa Puebla, de eklektika stilo).

Aliaj vidindaĵoj estas jenaj:

Festoj

redakti
  • Karnavaloj
  • Sankta Johano en Junio.
  • Almossasa Batalyaws rememoraĵo de la araba epoko

Provinco

redakti

Badaĥozo estas ĉefurbo de samnoma provinco, la plej granda el Hispanio, kun 21.766 km2 kaj 650.000 loĝantoj. Ĉefaj urboj kaj gravaj lokoj: Mérida (ĉefurbo de la regiono), Villanueva de la Serena, Don Benito, Zalamea, Almendralejo, Zafra kaj Olivenza.

Esperanto

redakti

De la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 okazis en la urbo la 74-a IJK[3].

Famuloj

redakti

Ĝemelitaj urboj

redakti
  1. Badaĥozo, Reta Vortaro
  2. Fuente: Fakta populacio laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842, Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine Series de población de los municipios de España desde 1996 Arkivigite je 2010-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
  3. [1]

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti