Blumenau
Blumenau /BLUmenaŭ/ estas urbo kaj municipo de la subŝtato Sankta Katarino de Brazilo, borde de la rivero Itajaí-Açu. La municipo havas limojn kun Jaraguá do Sul, Pomerode, Indaial, Gaspar, Botuverá, Luís Alves kaj Guaramirim.
Blumenau | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Lando | Brazilo | ||
Ŝtato | ![]() | ||
Fondita en | 2-a de septembro 1850 | ||
Poŝtkodo | 89000-000 [+] | ||
Telefona antaŭkodo | 47 | ||
Retpaĝaro | http://www.blumenau.sc.gov.br/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | João Paulo Kleinübing | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 299 416 IBGE/2 009 [1] | ||
Loĝdenso | 576,0 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 26°54′32″S 49°4′20″U / 26.90889°S, 49.07222°U (mapo)Koordinatoj: 26°54′32″S 49°4′20″U / 26.90889°S, 49.07222°U (mapo) | ||
Alto | 21 m | ||
Areo | 519,837 km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La urbo estis fondita en 1850 de Hermann Blumenau kiu rivere alvenis en ŝipo kun 17 aliaj germanoj, dimanĉe la 2-an de septembro 1850. Hermann Blumenau dividis la teron al la koloniano, por ke ili konstruu domojn.
Hodiaŭ la municipo konservas kelkajn germanajn morojn, ĉefe propran germanan dialekton, parolata ĉefe en bienaj zonoj. Ĉiujare en la urbo festiĝas tradicia folklora Oktobrofesto. Blumenau havas plurajn entreprenojn de la teksa industrio kaj estas sidejo de la brazilaj industriaj kompanioj Hering, Karsten kaj Teka. Ankaŭ komputikaj firmaoj troviĝas en la urbo kaj la bierfarejo Eisenbahn.

Eksteraj ligilojRedakti
- ↑ Estimativas - Contagem da População 2009. IBGE. Kontrolita en 14-a de novembro 2009.