Osorno (urbo)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Osorno |
Osorno estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en suda Ĉilio en regiono Los Lagos, en la samnoma provinco Osorno. Ĝi estas provinca ĉefurbo.
Osorno | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ĉilio urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 147 460 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 155 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 34′ S, 73° 9′ U (mapo)-40.566666666667-73.15Koordinatoj: 40° 34′ S, 73° 9′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 39 m [+] | ||||
Areo | 951,3 km² (95 130 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||

Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 153,797 en 2012
- Supermara alteco: 35 m
- Areo: 951 km²
- Telefonkodo: 56 + 64
- Poŝtkodo: 5290000
- Horzono: UTC – 4 (somere UTC – 3)
- 40° 34′ 21″ S 73° 08′ 07″ U / 40.57250 °S, 73.13528 °U (mapo)
Geografio
redaktiOsorno situas ĉe kunfluejo de 2 riveroj antaŭ la samnoma vulkano Osorno. Pacifiko troviĝas 64, Puerto Montt 102, Temuco 209, Koncepciono 415, Talcahuano 425, Chillán 450, Rancagua (Ĉilio) 743, Santiago de Ĉilio 822, Valparaiso 840, Viña del Mar 853, Coquimbo 1192, La Serena (Ĉilio) 1198, Punta Arenas 1410, Antofagasta (urbo) 1899, Iquique 2281, Arica 2471 km.
Historio
redaktiOsorno estis fondita fare de Pedro de Valdivia en 1553, sed tiu provo ne realiĝis. Denova jam sukcesa fondo okazis post 5 jaroj. En 1602 la indianoj detruis la loĝlokon, nur en 1792 Osorno estis rekonstruita, post 4 jaroj oni deklaris ĝin loĝloko. En la 1850-aj jaroj registaro de Ĉilio invitis ĉefe germanojn por kaŭzi kreskon en la regiono. Tertremo okazis en 2010.
Ekonomio
redaktiOsorno estas agrikultura (tritikoj kaj avenoj) kaj bredada (bovoj, ĉevaloj) centroj. Pro konvena montpasejo estas bona kontakto kun Bariloĉe. La turismo evoluas, sed mankas la industriaj kaj servaj sektoroj.
Trafiko
redaktiOsorno estas trafika nodo, kie kuras vojoj el nordo, sudo, oceano kaj Argentino. La urbego havas ankaŭ flughavenon.
Klimato
redaktiOsorno havas oceanan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 13 °C, sed tio varias ekstreme inter – 7 (en junio) - 36 °C (en januaro). Jare pluvas (malofte neĝas) po 1318 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte junie.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Osorno naskiĝis:
Eksteraj ligiloj
redakti- [1] Arkivigite je 2015-10-19 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] angle