Listo de urbegoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Urbego)

Pri la ĝenerala nocio urbo estas aparta detala artikolo!

Urbegograndurbo paralele al difino de historia internacia statistika konferenco el la jaro 1887 estas urbo de pli ol 100 000 loĝantoj. Kvankam tia kategoriigo laŭ nombroj de loĝantoj ĉiam restos iom arbitra (ja eblus preni ankaŭ alian, simile grandan limnombron), utilas havi tian diferencigon inter pli grandaj kaj pli malgrandaj urboj.

Panoramo en albana metropolo Tirano
Kongresaj konstruaĵoj en Vieno
Panoramo de historia kvartalo de Prago

Urbego kun pli ol 500 000 loĝantoj estas ankaŭ nomata metropolo. Tiu paĝo sekvas tiun statistikan difinon, sed pro la milionurboj la metropoloj listiĝas inter miliono kaj kvincentmil.

Grandaj urboj de Eŭropo laŭ landoj redakti

Notoj:

  • Luksemburgo kaj la pli malgrandaj landoj havas nek metropolojn, nek aliajn urbegojn.
  • Tie vi trovas informojn ankaŭ pri Azia parto de Rusujo.
  • Pri Turkujo, pri Kaŭkazaj landoj kaj pri Kipro vi informiĝu ĉi tie!.

Albanio redakti

En Albanio unusola metropolo estas Tirano, unusola plia urbego estas Duraso.

 
Erevano, fone Monto Ararat

Aŭstrio redakti

Fine de 2008 Vieno (1 681 469 loĝantoj), Graz (252 852 loĝantoj), Linz (189 528 loĝantoj), Salzburg (150 378 loĝantoj) kaj Innsbruck (118 902 loĝantoj) estis la plej grandaj urboj en Aŭstrio (laŭ Statistik Austria).

En tiuj kvin urbegoj vivis en la jaro 2008 entute 2 393 129 homoj, 34,9 % de la ŝtata loĝantaro (3-a kvarono de 2008: 8 348 233 loĝantoj[1]) loĝis en urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj.

Belgio redakti

En Belgio statuso de urbegoj formiĝas laŭ reĝa dekreto. Ili estas Antverpeno, Bruĝo, Bruselo, Charleroi, Gento, Lieĝo kaj Namuro.

Belorusio redakti

En Belorusio estas unusola milionurbo Minsko. Pliaj urbegoj estas Homel, Mahiljoŭ, Vicebsk, Hrodna, Bresto (Belorusio), Babrujsk, Baranaviĉi, Barisaŭ, Pinsk, Orŝa, Mazir kaj Salihorsk.

 
Sarejevo, vido al ponto

Bosnio kaj Hercegovino redakti

En Bosnio kaj Hercegovino nur la ĉefurbo Sarajevo estas metropolo. Pliaj urbegoj estas Banja Luka, Tuzla, Zenica kaj Mostar.

Britio redakti

En Britio, la ĉefurbo Londono kaj Birmingham estas milionurboj. Metropoloj estas Glasgow kaj Liverpool. Urbegoj estas Leeds, Sheffield, Edinburgh, Bristol, Manchester, Leicester, Coventry, Cardiff, Bradford, Belfast, Stoke-on-Trent, Kingston upon Hull, Wolverhampton, Southampton, Reading, Plymouth, Nottingham, Derby, Northampton, Dudley, Luton, Portsmouth, Newcastle upon Tyne, Preston, Aberdeen, Norwich, Bournemouth, Sunderland, Walsall, Swansea, Swindon, Southend-on-Sea, Oxford, Poole, Dundee, Huddersfield, York, Ipswich, Blackpool, Middlesbrough, Bolton, Peterborough, Brighton, Stockport, Smethwick, Slough, West Bromwich, Cambridge, Gloucester, Newport, Rotherham, Exeter, Eastbourne, Colchester, Crawley, Sutton Coldfield, Blackburn, Cheltenham, Oldham, Chelmsford, Worcester, Gillingham (Kent), Saint Helens kaj Basildon.

Bulgario redakti

En Bulgario nur la ĉefurbo Sofio estas metropolo, eĉ ĝi estas milionurbo. Pliaj urbegoj estas Plovdiv, Varna, Burgas, Ruse, Stara Zagora, Pleven, Dobriĉ kaj Sliven.

Ĉeĥio redakti

En Ĉeĥio unusola milionurbo estas Prago, pliaj urbegoj estas Brno, Ostrava, Plzeň kaj Olomouc.

Danio redakti

En Danio unusola metropolo estas Kopenhago, kromaj urbegoj estas Arhuzo, Odense kaj Aalborg.

Estonio redakti

En Estonio estas nur 2 urbegoj: Talino kaj Tartu.

Finnlando redakti

En Finnlando unusola metropolo estas Helsinko, pliaj urbegoj estas Espoo, Tampere, Vantaa, Turku kaj Oulu.

Francio redakti

 
Urboj de Francio kun pli ol 100 000 loĝantoj

En Francio unusola milionurbo estas Parizo. Unusola metropolo estas Marseille. Kromaj urbegoj estas Lyon, Toulouse, Nice, Nantes, Strasbourg, Montpellier, Lille, Bordeaux, Rennes, Reims, Le Havre, Saint-Étienne, Angers, Toulon, Grenoble, Nîmes, Aix-en-Provence, Dijon, Amiens, Tours, Le Mans, Limoges, Brest, Clermont-Ferrand, Villeurbanne, Besançon, Orléans, Metz, Rouen, Perpignan, Mulhouse, Boulogne-Billancourt, Caen, Nancy kaj Argenteuil.

Germanio redakti

 
Urbegoj en Germanio

Fine de la jaro 2007 kaj en 2008 ekzistis 81 urbegoj en Germanio. En 2006 ili estis 82.

Aliaj ok urboj en la nuntempa Germanio havis almenaŭ unufoje en la 20-a21-a jarcento pli ol 100 000 loĝantojn, tiel ke ekzistas entute 90 urboj, kiuj iam estis urbego. Krome ekzistas 17 aliaj iamaj germanaj urbegoj, kiuj nuntempe situas ekster la teritorio de Germanio.

Berlino estas inter ĉiuj germanaj urbegoj, kiuj pleje perdis loĝantojn. Fine de la jaro 1942 oni nombris ĉirkaŭ 4,5 milionojn da loĝantoj, kaj la urbo estis tiam la tria plej granda urbo tutmonde post Novjorko kaj Londono. Meze de 1945 Berlino pro la dua mondmilito jam nur havis 2,8 milionoj da loĝantoj, tio signifas perdon de 1,7 milionoj aŭ 38 % ene de nur tri jaroj. Fine de 2008 oni nombris ĉirkaŭ 3,4 milionojn da loĝantoj en Berlino, tio estas, rilate al la maksimumo en 1942, perdo de 1,1 milionoj aŭ 24 %. Tiel Berlino en 2008 estis la 53-a plej granda urbo en la mondo, sed post Londono la dua plej granda urbo en la Eŭropa Unio kaj la kvina plej granda en Eŭropo.

En la 82 germanaj urbegoj en 2006 loĝis sume 25 449 822 homoj, kio signifas, ke 30,9 % de la tuta germana loĝantaro (je la 31-a de decembro 2006: 82 315 000 loĝantoj[2]) loĝis en urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj.

Tiuj urboj estas pli detale:

Berlino, Hamburgo, Munkeno (München) kaj ĵus Kolonjo (Köln) estas milionurboj. Metropoloj estas Frankfurto ĉe Majno (Frankfurt am Main), Stutgarto, Leipzig, Düsseldorf, Dortmund, Essen, Bremeno, Dresdeno, Hannover kaj Nürnberg. Pliaj urbegoj estas Duisburg, Bochum, Wuppertal, Bielefeld, Bonn, Mannheim, Karlsruhe, Wiesbaden, Münster, Gelsenkirchen, Augsburg, Mönchengladbach, Aachen, Chemnitz, Braunschweig, Krefeld, Halle an der Saale, Kiel, Magdeburg, Oberhausen, Freiburg im Breisgau, Lübeck, Erfurt, Rostock, Hagen, Kassel, Hessen, Mainz, Hamm, Saarbrücken, Herne, Mülheim an der Ruhr, Solingen, Ludwigshafen am Rhein, Leverkusen, Oldenburg, Neuss, Potsdam, Paderborn, Heidelberg, Darmstadt, Würzburg, Regensburg, Göttingen, Recklinghausen, Heilbronn, Ingolstadt, Wolfsburg, Ulm, Offenbach, Bottrop, Pforzheim, Bremerhaven, Remscheid, Fürth, Reutlingen, Salzgitter, Moers, Koblenz, Siegen, Bergisch Gladbach, Cottbus, Gera, Erlangen, Hildesheim, Jena kaj Witten.

Grekio redakti

En Grekio estas unusola milionurbo: la ĉefurbo Ateno. Tesaloniko estas metropolo, Patraso kaj Iraklio estas kromaj urbegoj.

Hispanio redakti

En Hispanio troviĝas du milionurboj: Madrido kaj Barcelono. Metropoloj estas Valencia, Sevilla, Zaragozo kaj Málaga.

 
Panoramo de Madrido

Kromaj urbegoj estas Murcia, Las Palmas, Bilbao, Alicante, Córdoba, Valladolid, Vigo, A Coruña, Granada, Vitoria-Gasteiz, Elx, Santa Cruz de Tenerife, Oviedo, Badalona, Cartagena, Móstoles, Terrassa, Jerez de la Frontera, Sabadell, Alcalá de Henares, Pamplona, Fuenlabrada, Almería, Donostio, Leganés, Santandero, Castelló, Burgos, Alcorcón, Albacete, Getafe, Salamanca, Logroño, San Cristóbal de La Laguna, Huelva, Badajoz, Tarragona, Leono, Lleida, Marbella, Cádiz, Dos Hermanas, Mataró, Santa Coloma de Gramenet, Torrejón de Ardoz, Jaén, Algeciras, Parla, Reus, Alcobendas, Ourense kaj Torrevieja.

Hungario redakti

Pli frue en Hungara reĝlando la pli grandaj urboj nomiĝis libera reĝa urbo. Inter ili iom jam ne apartenas al Hungario. La sekvaj 8 urboj estas ankaŭ departementejoj, eĉ ili estas egalvaloraj al departemento. Nur la ĉefurbo Budapeŝto estas milionurbo. Metropolo ne estas. Pliaj urbegoj estas Debrecen, Miskolc, Pécs, Szeged, Győr, Kecskemét, Nyíregyháza kaj Székesfehérvár.

Irlando redakti

En Irlando estas po unu metropolo (Dublino) kaj plia urbego Cork.

Islando redakti

En Islando estas nur unusola urbego: la ĉefurbo Rejkjaviko.

Italio redakti

 
Romo: urbego jam dum la antikvaj tempoj

En Italio estas tri milionurboj: Romo, Milano kaj Napolo. Estas tri metropoloj: Torino, Palermo kaj Ĝenovo. Pliaj urbegoj estas Bolonjo, Florenco, Bari, Catania, Venecio, Verono, Messina, Padovo, Triesto, Taranto, Breŝo, Prato, Reggio Calabria, Modena, Parmo, Perugia, Reggio nell'Emilia, Livorno, Cagliari, Foggia, Raveno, Salerno, Rimini, Ferrara, Sassari, Siracusa, Pescara, Monza, Bergamo, Latina, Forlì, Vicenza, Trento, Giugliano in Campania, Terni, Novara, Ancona, Bolzano kaj Piacenza.

Kosovo redakti

En Kosovo estas nur unusola urbego: la ĉefurbo Priŝtino.

Kroatio redakti

En Kroatio unusola metropolo estas Zagrebo, kromaj urbegoj estas Split kaj Rijeko.

Latvio redakti

En Latvio estas nur unusola metropolo Rigo, pliaj urbegoj ne estas.

Litovio redakti

En Litovio unusola metropolo estas la ĉefurbo Vilno, pliaj urbegoj estas Kaŭno (Kaunas), Klaipėda, Panevėžys kaj Šiauliai.

Moldava Respubliko redakti

En Moldava Respubliko estas nur unusola metropolo, tio estas la ĉefurbo Kiŝinevo. Pliaj urbegoj estas Tiraspolo (apartenanta al Ĉednestrio) kaj Bălți, dume jam Tighina perdis la statuson esti urbego.

Montenegro redakti

En Montenegro estas nur unusola urbego, la ĉefurbo Podgorico.

Nederlando redakti

 
La pli gravaj urboj de Nederlando

En Nederlando estas du metropoloj: Amsterdamo (la ĉefurbo) kaj Roterdamo. Pliaj urbegoj estas laŭ grandoj Hago, Utrecht, Eindhoven, Tilburg, Groningen, Almere, Breda, Nijmegen, Enschede, Harlemo, Arnhem, Zaanstad, Apeldoorn, Den Bosch, Amersfoort, Maastricht, Dordrecht, Leiden, Zoetermeer, Zwolle, Emmen (Nederlando) kaj Ede.

Nord-Makedonio redakti

En Nord-Makedonio estas nur unusola urbego, kiu estas la ĉefurbo Skopjo.

Norvegio redakti

En Norvegio unusola metropolo estas Oslo, kromaj urbegoj estas Bergen, Stavanger kaj Trondheim.

Pollando redakti

 
Pollando

En Pollando unusola milionurbo estas Varsovio, metropoloj estas Krakovo, Lodzo, Vroclavo kaj Poznań. Pliaj urbegoj estas Gdańsk, Szczecin, Bydgoszcz, Lublin, Katowice, Białystok, Gdynia, Częstochowa, Radom, Sosnowiec, Torunio, Kielce, Gliwice, Zabrze, Bytom, Olsztyn, Bielsko-Biała, Rzeszów, Ruda Śląska, Rybnik, Tychy, Dąbrowa Górnicza, Płock, Opole, Elbląg, Gorzów Wielkopolski, Wałbrzych, Włocławek, Zielona Góra, Tarnów, Chorzów, Kalisz, Koszalin, Legnica, Grudziądz, Słupsk, Jaworzno kaj Jastrzębie-Zdrój.

Portugalio redakti

En Portugalio estas nur unusola metropolo Lisbono kaj unusola plia urbego Porto.

Rumanio redakti

En Rumanio estas unusola milionurbo Bukareŝto, kromaj urbegoj estas Iași, Cluj-Napoca, Timișoara, Constanța, Craiova, Galați, Braŝovo, Ploiești, Brăila, Oradea, Bacău, Arad, Pitești, Sibiu, Târgu Mureș, Baia Mare, Buzău, Satu Mare, Botoșani, Râmnicu Vâlcea, Suceava, Piatra Neamț, Drobeta-Turnu Severin kaj Focșani.

Rusio redakti

 
Moskvo

En Rusio troviĝas 1107 urboj, el kiuj milionurboj estas Moskvo, Sankt-Petersburgo, Novosibirsk, Jekaterinburg, Niĵnij Novgorod, Samara, Kazan, Omsk, Ĉeljabinsk, Rostov, Ufa kaj Permjo.

Metropoloj estas Volgogrado, Krasnojarsk, Voroneĵ, Saratov, Toljatti, Krasnodar, Iĵevsk, Jaroslavl, Uljanovsk, Barnaul, Irkutsk, Habarovsk, Vladivostok, Tjumen, Novokuzneck, Orenburg, Kemerovo, Rjazan, Nabereĵnije Ĉelni, Penza, Astrahan, Lipeck, Tomsk kaj Tula.

Pliaj urbegoj estas Tula, Maĥaĉkala, Kirov, Ĉeboksari, Kaliningrad, Brjansk, Kursk, Magnitogorsk, Tver, Ivanovo, Niĵnij Tagil, Stavropol, Belgorod, Arĥangelsk, Ulan-Ude, Vladimir, Soĉi, Kaluga, Kurgan, Orjol, Smolensk, Vladikavkaz, Murmansk, Ĉerepovec, Ĉita, Volĵskij, Surgut, Saransk, Vologda, Tambov, Petrozavodsk, Komsomolsk, Kostroma, Sterlitamak, Nalĉik, Jakutsk, Taganrog, Bratsk, Joŝkar-Ola, Dzerĵinsk, Niĵnevartovsk, Ŝaĥti, Orsk, Angarsk, Siktivkar, Groznij, Novorossijsk, Niĵnekamsk, Starij Oskol, Bijsk, Velikij Novgorod, Prokopjevsk, Ribinsk, Engels, Blagoveŝĉensk, Norilsk, Balakovo, Petropavlovsk-Kamĉatskij, Pskov, Balaŝiĥa, Severodvinsk, Armavir, Zlatoust, Ĥimki, Podolsk, Kamensk-Uralskij, Sizranj, Novoĉerkassk, Koroljov, Juĵno-Saĥalinsk, Volgodonsk, Naĥodka, Berezniki, Mitiŝĉi, Abakan, Luberci, Salavat, Rubcovsk, Majkop, Ussurijsk, Miass, Kovrov, Kolomna, Elektrostal, Almetjevsk, Pjatigorsk, Kopejsk, Nazran, Pervouralsk, Novomoskovsk, Kislovodsk, Nevinnomissk, Ĥasavjurt, Odincovo, Dimitrovgrad, Novoĉeboksarsk, Ĵeleznodoroĵnij, Serpuĥov, Kamiŝin, Oreĥovo-Zujevo, Neftekamsk, Novij Urengoj, Murom, Neftejugansk, Ĉerkessk, Noginsk, Novoŝaĥtinsk, Ŝĉolkovo, Jelec, Novokujbiŝevsk, Derbent, Nojabrjsk, Aĉinsk, Oktjabrjskij, Kizil, Sergijev Posad Seversk Arzamas Obninsk Leninsk-Kuzneckij Ĵukovskij Meĵdureĉensk Kiselovsk Uĥta Elista Artjom Batajsk kaj Novotroick.

Serbio redakti

En Serbio unusola milionurbo estas Beogrado, urbegoj estas Niš, Kragujevac kaj Novi Sad.

Slovakio redakti

En Slovakio urbegoj estas nur Bratislavo kaj Košice. Ĝis formiĝo de Ĉeĥoslovakio tiuj urboj apartenis al Hungara reĝlando, kie tiuj urboj estis liberaj reĝaj urboj.

Slovenio redakti

En Slovenio estas du urbegoj: Ljubljano kaj Mariboro.

Svedio redakti

 
Vasta panoramo de Stokholmo

En Svedio estas unusola metropolo: Stokholmo. Pliaj urbegoj estas: Göteborg, Malmö, Upsalo kaj Västerås.

Svislando redakti

Laŭ la statistikoj de la svisa oficejo por statistiko (je la 31-a de decembro 2007)[3] urbegoj estis Zuriko (358 540 loĝantoj), Ĝenevo (179 971 loĝantoj), Bazelo (163 521 loĝantoj), Berno (122 658 loĝantoj), Lausanne (119 180 loĝantoj) kaj Winterthur (101 041 loĝantoj).

Ekde la 3-a de julio 2008 Winterthur laŭ informoj de la urba administracio havas 100 000 loĝantojn. Kontraŭe al la nombroj de la statistika oficejo estis nombritaj ne nur personoj, kiuj daŭre loĝas en Winterthur, sed ankaŭ tiuj, kiuj restis dum semajno.[4]

Ukrainio redakti

En Ukrainio milionurboj estas Kijivo, Ĥarkivo, Dnipro, Odeso kaj Donecko. Metropoloj estas Zaporiĵo, Lvivo, Krivij Rih kaj Mikolajivo. Pliaj urbegoj estas Mariupolo, Luhansko, Makijivka, Vinico, Simferopolo, Sebastopolo, Ĥersono, Poltavo, Ĉernihivo, Ĉerkaso, Sumio, Horlivka, Ĵitomir, Ĥmelnicko, Kamjansko, Kropivnicko, Rivno, Ĉernivco, Kremenĉuk, Ternopilo, Ivano-Frankivsk, Bila Cerkva, Lucko, Kramatorsko, Melitopolo, Kerĉo, Nikopol, Slovjansko, Berdjansko, Uĵhorodo, Alĉevsk, Severodonecko, Pavlohrad, Lisiĉansko kaj Eŭpatorio.

Grandaj urboj de Azio laŭ landoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Grandaj urboj de Azio.

Grandaj urboj de Afriko laŭ landoj redakti

Notoj:

Alĝerio redakti

 
Marborda panorano de Alĝero

En Alĝerio la urboj troviĝas precipe ĉe la maro. Estas po unu milionurbo kaj metropolo: la ĉefurbo Alĝero kaj Orano. Kromaj urbegoj estas Konstantino, Anaba, Batna, Blida, Setifo, Eh Helif, El Djelfa, Sidi bel Abes, Biskra, Tebesa, Tiaret, Uargla, Bejaia, Skikda, Tlemcen, Bordj Bou Areridj, Behar, Médéja, Tugurt, Jijel, Suk Ahras, Mostaganem, M'Sila, El Eulma, Ĥenhela, Saida, Ain Usera, El Ued, Guelma, Ghardaja, Relizane, Laghuat, Bordj el Kifan, Bou Saada, Bab Ezuar, Mesaad, Barika, Ain el Beida kaj El Chroub.

Angolo redakti

En Angolo estas unusola milionurbo: la ĉefurbo Luando. Metropoloj ne estas. Pliaj urbegoj estas Huambo, Lobito, Benguela, Lucapa, Kuito, Lubango, Malanje kaj Cabinda.

Benino redakti

En Benino estas la unusola metropolo Kotonuo, pliaj urbegoj estas Porto-Novo, Godomey kaj Parakou.

Bocvano redakti

En Bocvano estas Gaborono, kiu estas urbego, la plej granda urbo kaj ĉefurbo.

Burkino redakti

En Burkino en 2006 la ĉefurbo Uagaduguo estas la unusola milionurbo. Tiel same unusola plia urbego estas Bobo Dioulasso.

Burundo redakti

En Burundo estas unusolala urbego: Buĵumburo.

Centrafrika Respubliko redakti

En Centrafrika Respubliko estas unusola metropolo: Bango. Tiel same unusola plia urbego estas Bimbo.

Ĉado redakti

En Ĉado unusola metropolo estas la ĉefurbo Nĵameno. Pliaj urbegoj estas Moundou kaj Sarh.

Ebur-Bordo redakti

En Ebur-Bordo unusola milionurbo estas la iama ĉefurbo Abiĝano. Metropolo estas Bouaké. Kromaj urbegoj estas Daloa, Jamusukro, Korhogo, Man (Ebur-Bordo), San Pédro, Gagnoa, Divo, Anyama, Abengourou kaj Soubré.

Egiptio redakti

 
Piramidoj de Gizo

Jam komence de la universala historio laŭ Nilo formiĝis grandaj urboj. En Egiptio nun estas kvar milionurboj: Kairo, Aleksandrio, Gizo kaj Ŝubra al Ĥejma. Port Said estas la unusola metropolo. Pliaj urbegoj estas Suezo, Luksoro, al-Mansura, Mahalla al-Kubra, Tanta, Asjut, Izmailia, Fajum, Zagazig, Asuano, Damiette, Damanhur, al-Minja, Bani Suvaif, Kvina, Sauhadŝ, Hurgado, Madinat Sitta Uktubar, Ŝibin al-Kaum, Banha, Kafr aŝ-Ŝajh, El Ariŝ, Malavi, al-Aŝir min Ramadan, Bilbais, Marsa Matruh, Edfo, Mit Gamr, al-Havamidija, Disuk, Kvaljub, Abu Kabir, Kafr ad-Davar, Ĝirĝa, Ahmim, Matarija.

Ekvatora Gvineo redakti

En Ekvatora Gvineo troviĝas du grandurboj: Batao kaj Malabo.

Eritreo redakti

En Eritreo la ĉefurbo Asmaro estas metropolo, pliaj urbegoj ne estas.

Etiopio redakti

 
Urbocentro de Addis-Abebo

En Etiopio la ĉefurbo Adis-Abebo estas milionurbo, metropolo ne estas. Pliaj urbegoj estas Dire-Daŭo, Adamo (Nazret), Gonder, Mekele, Dese, Bahir Dar, Ĝima (Jimma), Debre Zejit, Aŭasa kaj Harar.

Gabono redakti

En Gabono estas unusola metropolo: la ĉefurbo Librevilo kaj unusola plia urbego: Port-Gentil.

Gambio redakti

En Gambio troviĝas unusola urbego, kiu ne estas la ĉefurbo: Serekunda.

Ganao redakti

En Ganao en 2007 estis du milionurboj: Akrao kaj Kumasi. Metropolo ne estas. Kromaj urbegoj estas Tamale, Sekondi-Takoradi, Ashiaman, Tema, Teshie, Cape Coast, Obuasi, Madina kaj Koforidua.

Gvineo redakti

En Gvineo nur la ĉefurbo Konakrio estas milionurbo. Metropolo ne estas, pliaj urbegoj estas Nzérékoré, Kindia, Boké, Kankan, Kissidougou, Fria, Faranah, Coyah, Guéckédougou kaj Macenta. Precipe la lastaj urboj dikiĝis pro internaj militoj en la najbaraj landoj.

Gvineo Bisaŭa redakti

En Gvineo Bisaŭa la ĉefurbo Bisaŭo estas metropolo, pliaj urbegoj ne estas.

Ĝibutio redakti

En Ĝibutio la ĉefurbo Ĝibuto estas metropolo, pliaj urbegoj mankas.

Kabo-Verdo redakti

En Kabo-Verdo la ĉefurbo Prajo estas urbego, samtempe la plej granda urbo.

Kameruno redakti

En Kameruno estas du milionurboj: Jaundeo kaj Dualao. Metropoloj estas Garoua kaj Bamenda. Pliaj urbegoj estas Maroua, Bafoussam, Kousséri, Ngaoundéré, Kumba, Loum kaj Nkongsamba.

Kenjo redakti

 
Centro de Najrobo

En Kenjo estas unusola milionurbo: Najrobo. Unusola metropolo estas Mombasa. Urbegoj aldone estas Kisumu, Nakuru, Eldoret, Ruiru, Machakos, Meru, Nyeri, Kitale, Kericho kaj Thika.

Kongo, Respubliko redakti

En Respubliko Kongo estas po unu milionurbo, metropolo kaj plia urbego. Ili estas laŭvice: Brazavilo, Pointe-Noire (Kongo) kaj Loubomo.

Kongo, Demokratia Respubliko redakti

En Demokratia Respubliko Kongo troviĝas kvar milionurboj: Kinŝaso, Lubumbaŝo, Mbuji-Mayi kaj Kananga. Poste sekvas tri metropoloj: Kisangani, Bukavu kaj Tshikapa. Pliaj urbegoj estas Kolwezi, Likasi, Goma, Kikwit, Uvira, Bunia, Mbandaka, Matadi, Kabinda, Butembo, Mwene-Ditu, Isiro, Kindu, Boma, Kamina, Gandajika, Bandundu, Gemena, Kipushi, Bumba, Mbanza-Ngungu kaj Beni.

Lesoto redakti

En Lesoto estas unusola urbego: Maseruo.

Liberio redakti

En Liberio en 2008 la ĉefurbo Monrovio iĝis milionurbo, dume estas nek metropolo nek plia urbego.

Libio redakti

 
Katedralo de Tripolo

En Libio la urbegoj troviĝas precipe ĉe la maro. Estas po unu milionurbo (la ĉefurbo Tripolo (Libio)) kaj metropolo Bengazi. Pliaj urbegoj estas Misrata, Tobruk, Sabha kaj Beni Valid.

Madagaskaro redakti

En Madagaskaro estas unusola milionurbo: la ĉefurbo Antananarivo. Metropoloj ne estas. La pliaj urbegoj estas Toamasina, Antsirabe, Fianarantsoa, Mahajanga (urbo) kaj Toliara (urbo).

Malavio redakti

En Malavio estas 2 metropoloj: Lilongvo kaj Blantyre. Unusola plia urbego estas Mzuzo.

Malio redakti

En Malio estas unusola milionurbo: la ĉefurbo Bamako. Metropoloj ne estas. La pliaj urbegoj estas Sikasso, Mopti kaj Koutiala.

Maroko kune kun Okcidenta Saharo redakti

 
Mapo de Maroko

En Maroko menciindas unue Imperiaj urboj de Maroko, kiuj estas iamaj ĉefurboj. Pri ili temas diraĵo: «Por granda reĝo, granda urbo». Tiuj urboj vidiĝas laŭ grasaj literoj.

Nun estas tri milionurboj: Kazablanko, Rabat (ankaŭ nun ĉefurbo) kaj Fez. Estas kvar metropoloj: Marakeŝo, Agadir, Tanĝero kaj Meknes. Urbegoj krome estas: Oujda, Kenitra, Tetuano, Safi, Mohamedio, Beni Mellal, Ĥuribga, El Jadida, Taza, Nador, Settat, Larache, Ksar el-Kebir, Ĥemisset, Berreŝid kaj Guelmim.

En Okcidenta Saharo estas unusola urbego: Ajuno.

Maŭricio redakti

En Maŭricio estas 3 urbegoj: Port-Luiso, Beau Bassin-Rose Hill kaj Vacoas-Phoenix.

Mozambiko redakti

En Mozambiko estas unusola milionurbo, kiu estas la ĉefurbo Maputo. 2 metropoloj estas: Matola kaj Nampula. Pliaj urbegoj estas Beira, Chimoio, Nacala, Quelimane, Tete, Lichinga, Pemba (Mozambiko), Gurúè, Xai-Xai, Cuamba kaj Maxixe.

Namibio redakti

En Namibio la plej granda urbo estas la ĉefurbo Vindhuko, samtempe unusola urbego de la lando.

Niĝero redakti

En Niĝero unusola milionurbo estas la ĉefurbo Niameo. Pliaj urbegoj estas Zinder kaj Maradi.

Niĝerio redakti

 
Mapo de Niĝerio

En Niĝerio estas 11 milionurboj: Lagoso, Ibadano, Beninurbo, Kano, Port Harcourt, Kaduno, Aba, Abujo, Maiduguri, Ilorin kaj Warri. Metropoloj estas Onitsha, Akure, Abeokuta, Enugu, Osogbo, Ife, Zaria, Jos, Ondo, Gboko kaj Owerri. Urbegoj estas Jalingo, Asaba, Ijebu-Ode, Ado Ekiti, Ilesa, Oyo, Uyo, Sokoto, Minna, Kalabaro, Bauchi, Ilobu, Jimeta, Ogbomoŝo, Abakaliki, Sapele, Katsina, Gombe, Potiskum, Okitipupa, Sagamu, Makurdi, Owo, Offa, Ikire, Ikare, Ikirun, Suleja, Gusau, Agbor, Ogwashi Uku, Ekpoma, Bida, Iwo, Okene, Shaki, Iseyin, Birnin Kebbi, Otukpo, Yola, Lokoja, Ihiala, Idah, Ijebu Igbo, Mubi kaj Awka.

Reunio redakti

En Reunio 2 urbegoj estas: Saint-Denis (Reunio) kaj Saint-Paul (Reunio).

Ruando redakti

En Ruando estas unusola metropolo: Kigalo. Plia urbego ne estas.

Senegalo redakti

En Senegalo unusola milionurbo estas la ĉefurbo Dakaro. Nur duu metropoloj estas: Pikine kaj Touba. Urbegoj estas Guédiawaye, Tieso, Kaolack, Mbur, Saint-Louis (Senegalo), Rufisko, Ziginĉor kaj Diourbel.

Sieraleono redakti

En Sieraleono unusola metropolo estas la ĉefurbo Fritaŭno. Pliaj urbegoj estas Bo kaj Kenema.

Somalio (kun la disputitaj landopartoj) redakti

 
Mapo de Somalio

En Somalio estas unusola milionurbo (la ĉefurbo Mogadiŝo) kaj unusola metropolo (Hargejso, ĉefurbo de disputata Somalilando). Pliaj urbegoj estas Merka, Berbera (urbo), Kismajo, Ĝamame, Baidoa kaj Burco.

Sud-Afriko redakti

En Sud-Afriko estas milionurboj Kaburbo, Durbano, Johanesburgo, Soweto, Pretorio, Port Elizabeth kaj Pietermaritzburg. Metropoloj estas Benoni, Welkom, Bloemfontein Tembisa, Newcastle (Sud-Afriko) kaj Boksburg. Pliaj urbegoj estas Vereeniging, Orient-Londono, Krugersdorp, Botshabelo, Brakpan, Richards Bay, Emalahleni, Centurion (Sud-Afriko), Uitenhage, George (Sud-Afriko), Embalenhle, Vanderbijlpark, Somerset West, Alberton, Vryheid, Middelburg (Mpumalanga), Paarl, Virginia (Sud-Afriko), Kimberley (Sud-Afriko), Carletonville, Klerksdorp, Epumalanga, Midrand, Springs, Orkney (Sud-Afriko), Nigel, Westonaria, Bethal, Queenstown (Sud-Afriko), Delmas, Bisho, Worcester (Sud-Afriko), Emnambithi, Polokwane, Kutlwanong, Piet Retief, Randfontein, Kroonstad, Brits, Dundee (Sud-Afriko), Phuthaditjhaba, Mbombela, Bela-Bela, Bethlehem (Sud-Afriko), Upington, Grahamstown, Bothaville, Potchefstroom, Barberton, Phalaborwa, Parys, Stellenbosch, Rustenburg, Stilfontein kaj Mokopane.

Sudano redakti

En Sudano estas triopo, kiuj estas milionurboj: Omdurman, ĉefurbo Kartumo kaj Norda Ĥartumo, eĉ ili estas duoblaj urboj, sed pli precize trioblaj urboj. Metropoloj estas: Sudanhavenurbo kaj Kassala. Pliaj urbegoj estas Kosti, Njalo (urbo), El Obeid, Vad-Medani, Gedaref, Al Faŝir, Rabak, Ed Dueim, Genejna, Ed Damazin, Al Managil, Sennar, Ed Dueim, Atbarah, Ed Damer, En Nahud kaj Halfa al Jadidah.

Sud-Sudano redakti

En Sud-Sudano nur la ĉefurbo Ĵubo estas metropolo. Grandurboj estas Rumbek, Vav, Malakal, Jej kaj Jambio.

Svazilando redakti

En Svazilando estas unusola urbego Manzini, kiu ne estas la ĉefurbo.

Tanzanio redakti

 
Panoramo en Daresalamo

En Tanzanio estas unusola milionurbo Daresalamo. Metropoloj ne estas. Pliaj urbegoj estas Mwanza, Zanzibaro (urbo), Arusha, Babati, Mbeya, Morogoro, Tanga, Dodomao (ĉefurbo), Kigoma, Moshi, Tabora, Songea, Musoma, Shinyanga, Iringa kaj Mtwara.

Togolando redakti

En Togolando la ĉefurbo Lomeo estas metropolo, pliaj urbegoj estas Sokodé kaj Kara.

Tunizio redakti

En Tunizio ne estas milionurbo. Unusola metropolo estas la ĉefurbo Tunizo. Pliaj urbegoj estas Sfakso, Arjana, Sousse, Ettadhamen-Mnihla, Kajruano, Gabes kaj Bizerte.

Ugando redakti

En Ugando unusola milionurbo estas: la ĉefurbo Kampalo. Metropoloj ne estas. Pliaj urbegoj estas Gulu kaj Lira (urbo).

Zambio redakti

En Zambio unusola milionurbo estas: la ĉefurbo Lusako. Metropoloj ne estas. Pliaj urbegoj estas Kitwe, Ndola, Kabwe, Chingola, Mufulira, Livingstone, Luanshya kaj Kasama (Zambio).

Zimbabvo redakti

En Zimbabvo unusola milionurbo estas la ĉefurbo Harareo. Unusola metropolo estas Bulawayo. Urbegoj estas Chitungwiza, Mutare, Gweru, Epwort kaj Kwekwe.

Grandaj urboj de Ameriko laŭ landoj redakti

Pri tio estas detala, aparta artikolo Grandaj urboj de Ameriko!

Grandaj urboj de Oceanio laŭ landoj redakti

Pri tio estas detala, aparta artikolo Grandaj urboj de Oceanio!

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti