Cottbus
urbo en Germanio
Germane Cottbus [KOTbus] aŭ sorabe Chóśebuz [ĤEŝebus] estas la dua plej granda urbo de la germana federacia lando Brandenburgio. La urbo apud la rivero Spree estis unuafoje dokumente menciita en la jaro 1156.
Cottbus | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Brandenburgio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0355 | |||||
Poŝtkodo | 03042–03055 | |||||
Aŭtomobila kodo | CB | |||||
Oficiala Municipokodo | 12052000 | |||||
NUTS | DE402 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Holger Kelch | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Neumarkt 5 03046 Cottbus | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 99678 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 46′ N, 14° 20′ O (mapo)51.76080555555614.331861111111Koordinatoj: 51° 46′ N, 14° 20′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 75 m | |||||
Areo | 165 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.cottbus.de | |||||
En la urbo loĝas germanoj kaj soraboj kaj ĉiuj ŝildoj kaj montriloj estas kaj en la germana kaj en la soraba lingvoj. Por la soraboj Cottbus estas la kultura kaj politika centro, kvankam nur soraba malplimulto loĝas ĉi tie.
La Brandenburgia Teknologia Universitato, aŭ mallonge BTU, troviĝas en la plej malgranda urbego de Germanio.
VidindaĵojRedakti
- Brandenburgia landa muzeo pri moderna arto
- Kastelo Branitz, kun belega parko
- Malsuprasoraba muzeo
- Preĝejo Kristo (katolika)
- Preĝejo Mario, reĝino de la paco (katolika)