Gelsenkirchen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Gelsenkirchen [prononcu Gelznkiaĥn] estas eksterdistrikta urbo en la okcidento de Germanio. Ĝi estas parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, de la distriktaro Monastero kaj la industria urbaro Ruhr-regiono, kiu konsistas el multaj urbaj komunumoj, kvankam ĝi en satelita bildo aspektas kvazaŭ unu giganta urbego. Al la urbo rekte najbaras la urbaj komunumoj Herne, Bochum, Essen, kiuj estas sendependaj, kaj la urboj Gladbeck, Dorsten, Marl kaj Herten apartenantaj al la distrikto Recklinghausen. Fine de decembro 2022 la urbo Gelsenkirchen havis 263 000 loĝantojn.

Gelsenkirchen
Blazono
Gelsenkirchen (Germanio)
Gelsenkirchen (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0209
Poŝtkodo 45879-45899
Aŭtomobila kodo GE
Oficiala Municipokodo 05513000
NUTS DEA32
Politiko
Komunumestro Frank Baranowski
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Ebertstr. 11
45879 Gelsenkirchen
Demografio
Loĝantaro 263000 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 7° 6′ O (mapo)51.5166666666677.1Koordinatoj: 51° 31′ N, 7° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 48 m
Areo 104,94 km²
Oficiala retejo https://www.gelsenkirchen.de/
vdr

Historio redakti

La urbo estis enloĝata almenaŭ ekde la bronza epoko ĉirkaŭ la jaro 1000 antaŭ Kristo, sed skribe la urboparto Buer [prononcu Bur'] unuafoje menciiĝis nur dum la jaro 1003 de nia erao, la komunumo Gelsenkirchen dum la jaro 1150. Dum 1815 la urba areo ekapartenis al Prusio kaj ties provinco Vestfalio. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento malmultaj homoj loĝis en la agrikultura regiono.

Vidindaĵoj redakti

Nordsternpark estas parko sur la tereno de la iama Minejo Nordstern.

Artaĵoj redakti

Urbopartoj redakti

Industriigo redakti

 
la Scienca Parko de la urbo sur teritorio de eksa karbominejo

Tiatempe la industriigo draste ŝanĝis la situacion. Post trovo de granda kvanto da karbo - "nigra oro" laŭ bapto de la lokuloj - en la regiono dum 1840, rapide ekestis la unuaj karbominejoj kaj fabrikoj pro prilaboro de ŝtalo (kiuj utiligas multe da karbo en gigantaj fornegoj kaj tial konstruiĝas prefere en karbo-regionoj). Dum 1847 malfermiĝis la unua fervoja linio, kiu ligis la urbon al Kolonjo sudokcidente kaj Minden nordoriente.

En la jaro 1872 Friedrich Grillo fondis en la urboparto Schalke la „Aktiengesellschaft für Chemische Industrie“ (akcia societo por kemia industrio) kaj la „Schalker Gruben- und Hüttenverein“ (asocio pri minejoj kaj ŝtalfandejoj). Unu jaro pli poste li fondis, same en Schalke, la „Glas- und Spiegel-Manufaktur AG“ (vitro- kaj spegulomanufakturo).

Post kiam Gelsenkirchen fariĝis grava ejo de peza industrio, ĝi ricevis la urbajn rajtojn en la jaro 1875.

 
La futbal-stadiono

Futbala Mondpokalo 2006 redakti

Inter la 9a de junio kaj la 9a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Gelsenkirchen pluraj maĉoj okazis en la Veltins-stadiono (de futbalklubo FC Schalke 04), kiu estis nove konstruita en 2001 stadiono kaj proponis 53 804 sidlokojn por spektantoj.

Esperanto en la regiono redakti

 

Ĉar en Gelsenkirchen ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la kinokafejo Kino Endstation, jen en la restoracio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
panoramo de la urbo de la futbala stadiono ĝis Ückendorf