Kutaiso

urbo en Kartvelio

Kutaiso estas la dua laŭ signifo urbo de Kartvelio (loĝantaro en 1989 235 mil), sur la rivero Rioni, kultura kaj industria centro. Ĉi tie troviĝas uzinoj de maŝinkonstruado (kamionoj, traktoroj, elektomekanikaĵoj), teksaĵo, kemiaĵoj, nutrada produktaĵo. En la urbo troviĝas universitato, institutoj, 3 teatroj, artgalerio.

Kutaiso
kartvele ქუთაისი
provinca ĉefurbo
Downtown Kutaisi & White Bridge as seen from Mt Gora (August 2011).jpg
Vido al Kutaiso
Flag of Kutaisi, Georgia.svg
COA of Kutaisi.svg
Blazono
Oficiala nomo: ქუთაისი
Lando Kartvelio Kartvelio
Regiono Imeretio
Historiaj regionoj Osmanida Imperio, TFSSR, Kartvela SSR
Montaro Kaŭkazo
Rivero Rioni
Situo Kutaiso
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 42° 15′ 00″ N 42° 42′ 00″ O / 42.25000 °N, 42.70000 °O / 42.25000; 42.70000 (mapo)
Areo 67,7 km² (6 770 ha)
Loĝantaro 147 635 (2014)
Fondo antikvo
Urbestro Gia Tevdoradze
Plej facila aliro Monaĥejo Gelati
Horzono UTC (UTC+4)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +995 331
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Katedralo de Bagrato
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1994 (#18)
Numero 710
Regiono Eŭropo
Kriterioj iv
Situo enkadre de Kartvelio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kartvelio
Situo rilate al Nigra Maro
ButtonRed.svg
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Kaŭkazio
ButtonRed.svg
Situo rilate al Kaŭkazio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kutaisi
Retpaĝo: kutaisi.gov.ge
Portal.svg Portalo pri Kaŭkazio

Dokumenta historio de la urbo komenciĝas de III jc a.K. Sed antikvaj aŭtoroj ĝin konsideris ĉefurbon de Kolĥetia reĝlando (8a jc a.K.). Ĝia nomo estis Aia, Kutaia, Kutatisiumi. Dum jarcentoj, de VIII ĝis XIX jarcentoj, Kutaisi estis ĉefurbo de okcidentkartvela (pli malfrue Imeretia) reĝlando (vidu Reĝlando Abĥazio). Dum 1810-1917 en konsisto de Rusia Imperio. De 1846 ĝis 1920 kadre de la Rusia imperio estis ĉefurbo de la Kutaisa gubernio.

En mezepoko nomo de la urbo estas ligita kun la agado de David Agmaŝenebeli, en nova epoko - A.Cereteli, Z.Paliaŝvili kaj K.Marĝaniŝvili. Ĉefaj rimarkindaĵoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj estas: ruinoj de templo Bagrati (11 jc), monaĥejo Gelati (12 jc), kastelo Geguti (12 jc), kaverna rezervejo Sataplia, balneologia kurorto Ckaltubo.

BildaroRedakti

Famuloj naskiĝintaj en KutaisiRedakti

Partneraj urbojRedakti

Inter la partnerurboj estas:

Eksteraj ligilojRedakti