Kamiono, aŭ ŝarĝaŭto, estas tia motora veturilo, kiu estas uzata ĉefe por transporto de varoj. Ĝi ofte havas platan plankon kaj 4 aŭ pli multajn radojn. Kamioneto estas malgranda ŝarĝaŭto, kies utila ŝarĝo ne superas ĝenerale 3500 kg. Baskulkamiono estas kamiono, kies malantaŭparto estas baskulebla kaj tiel povas facile elŝuti la ŝarĝitan materialon. La cisternokamiono estas provizita per vasta kuvo por transportado de likvaĵoj. Ŝpruckamiono estas provizita per barelego, ŝpructubo aŭ verŝilo kaj ofte per premmotoro por ŝprucigi likvaĵon, akvon, gudron, bitumon.

Kamiono en Pollando

Jure ekzistas tre diversaj tipoj de la ŝarĝaŭtoj je maso, konstrua kaj uza tipo tiel ankaŭ validas por ili diversaj impostoj, asekuroj kaj trafika regulo.

La ŝarĝauto konsistas ĝenerale el memporta ĉasio, stirista ĉelo kaj konvena konstruaĵo.

Historio redakti

 
Daimler-ŝarĝaŭto je 1896.

En 1896 konstruis Gottlieb Daimler en Cannstatt ĉe Stuttgart la unuan motorizitan ŝarĝaŭton. Tiu havis 2-cilindran kvartaktan motoron kun 2,2-litra cilindra volumeno kaj povumo de 6 ĈP. La maksimuma rapido estis 16 km/h. Ĝin sekvis motorizitaj fajroŝpruciloj, vetureblaj segaj-fendaj maŝinoj kun Daimler-motoro, lumigaj aŭtoj ktp..

Estonteco redakti

En estonteco estas antaŭvidataj senŝoforaj kamionoj, ekz. Tesla Semi. En pluraj landoj, kamionŝoforo estas unu el plej oftaj profesioj, kio kreas necertecon pri estonteco de ilia enspezfonto.

Ĝenerale redakti

La grandeco de kamiono etendiĝas de et-ŝarĝaŭtoj ĝis grandaj transportiloj. En Eŭropo ekzistas leĝoj pri kamionetoj ĝis 3,5 t, malpeza kamiono ĝis 7,5 t, mezpeza kamiono ĝis 12 t kaj peza de 12 t ĝis 60 t kiel plej granda permesita tuta maso (en Aŭstrio: solo-kamiono ĝis 32 t, kun alpendaĵo: ĝis 44 t; en Svislando: ĝis 40 t). Por stiri kamionon, oni bezonas – laŭ tuta maso – en Eŭropo stirpermeson de klaso C1 aŭ C (kun tirita alpendaĵo CE).

La kamionoj, uzataj en internacia transporto havas fermeblan spacon, tiel ĝi uzeblas transporti doganvarojn. Tiukaze la doganisto fermas la kamionon per plombo en unu lando, kiun forigas alia doganisto en la akcpeta lando. La hom- kaj varokontrabandistoj ofte uzas la kamionojn por nigre transporti varojn, homojn. Tion oni provas obstakli per rentgenaj aparatoj kaj hundoj ĉe la limo aŭ eĉ landinterne.

Oni devas ĉiujare kontroligi la ŝarĝaŭtojn por ne perdi la perpesojn pri liverado.

Movilo redakti

Kamionoj estas movataj en Eŭropo plej ofte per dizelmotoro, dum en Usono uzatas ankaŭ la benzinmotoro. Preparataj estas ankaŭ elektraj kamionoj, ekz. Tesla Semi de Tesla, Inc.. La bremso funkcias per aerpremo, ekde la 1980-aj jaroj, la kamionoj devas uzi ABS-on. Laŭ grandeco, la kamionoj havas 2, 3 aŭ 4 aksojn, kiam la malantaŭa estas movata kaj la antaŭa estas direktata. Unu el la malantaŭaj aksoj povas esti levebla. La risortumo estas prem-aera, kiu permesas ankaŭ nivelo-reguligon.

Specoj redakti

  • platplanka kun veltolo : ankaŭ por nehumid-rezistaj varoj.
  • kesta konstruo : ĉirkaŭita per firmaj muroj
  • Balakamiono  : por purigi stratojn, placojn per rulbalailoj .
  • Baskulkamiono  : baskula por ŝut-varoj
  • Betonokamiono  : por liveri betonon miksante dum transportado.
  • Cisternokamiono : cisterna : por likvaĵoj
  • Fridkamiono  : ekipita per malvarmiga kesto kaj izolita
  • Platformkamiono : platplanka sen veltolo por humidrezistaj varoj
  • Rubokamiono  : por rubaĵo
  • Ŝpruckamiono  : ekzemple por altpreme purigi stratojn
  • Silokamiono  : en silo por pli fajnaj ŝut-varoj.
  • ŝanĝebla konstruo : kontenero

Ekipaĵo redakti

La kamionoj estas konstruitaj tre diverse, laŭ la uz-celo. Dum la ŝarĝaŭtoj, uzataj por mallonga distanco estas ekipitaj ofte per ĉiu-rada movilo, baskulo (ekz. la ŝarĝaŭtoj por liverado de la konstrumaterialoj), la ŝarĝautoj, uzataj por longdistanca liverado estas ekipitaj per automatizita ŝaltmovo kaj dormejo (ĉar la striristo plenigas la ripoztempon en la kamiono), ripozhejton kaj klimatizilon.

Plej grava konstrua firmao estas Schwarzmüller.

Taĥografo redakti

En Eŭropo, ĉiu kamiono kun pli ol 3,5 t permesita tuta maso devas esti ekipita per t.n. EU-taĥografo, (EU -kontrolaparato) kaj per rapidec-bremso. Tiujn aparatojn oni devas kontroligi ĉiun duan jaron je manipulado kaj precizeco. La kontrolaparato servas por surskribi la veturan rapidecon kaj ties tempon same kiel la ripoztempojn. Ekde 2005, la novaj kamionoj estas ekipitaj anstataŭ taĥografoj per elektronikaj vetur-skribiloj, kiuj fakte ne estas manipuleblaj. La aparato notas la datojn sur ĉipkarton.

Gravaj kamionproduktantoj redakti

Gravaj, ne plu ekzistantaj firmaoj:

Modeloj redakti

Vidu ankaŭ redakti